http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/05/narlene-dietrich-pete-seeger-kie-ciuj.html





Kie ĉiuj floroj restis?

angla teksto kaj Muziko: Pete Seeger


Kaj la floroj, diru ĝin,
kie ili restis,
la pasintaj, diru min,
kie ĉe l' fin'?
Tiujn florojn, sciu ĝin,
plukis ĉiujn sin knabin'.
Ĉu, flor', vi lernos ĝin?
Ĉu, flor', vi lernos ĝin?

La knabinoj, diru ĝin,
kie ili restas?
Jam delonge, diru min,
kie ĉe l' fin'?
La knabinoj, sciu ĝin,
prenis ĉiuj virojn sin.
Kiam in' lernos ĝin?
Kiam in' lernos ĝin?

Junaj viroj, diru ĝin,
kien ili iris?
Jam delonge, diru min,
kien ĉe l' fin'?
Junaj viroj, sciu ĝin,
en arme' enskribis sin;
kiam do lernos ĝin;
kiam do lernos ĝin?

La soldatoj, diru ĝin,
kien ili iris?
Jam delonge, diru min,
kien ĉe l' fin'?
La soldatoj, sciu ĝin,
en la tombojn ĵetis sin;.
kiam do lernos ĝin,
kiam do lernos ĝin?

tradukis Cezar

laŭ la angla kantoteksto de Pete Seeger



Where have all the flowers gone?

words and music by Pete Seeger

Where have all the flowers gone?
Long time passing
Where have all the flowers gone?
Long time ago

Where have all the flowers gone?
Girls have picked them every one
When will they ever learn?
When will they ever learn?

Where have all the young girls gone?
Long time passing
Where have all the young girls gone?
Long time ago

Where have all the young girls gone?
Taken husbands every one
When will they ever learn?
When will they ever learn?

Where have all the young men gone?
Long time passing
Where have all the young men gone?
Long time ago

Where have all the young men gone?
Gone for soldiers every one
When will they ever learn?
When will they ever learn?

Where have all the soldiers gone?
Long time passing
Where have all the soldiers gone?
Long time ago

Where have all the soldiers gone?
Gone to graveyards every one
When will they ever learn?
When will they ever learn?

Where have all the graveyards gone?
Long time passing
Where have all the graveyards gone?
Long time ago
Where have all the graveyards gone?
Covered with flowers every one
When will we ever learn?
When will we ever learn?

©1961 (Renewed) Fall River Music Inc
All Rights Reserved.
Tribute to Pete Seeger



Virtuala promeno kun Marlene Dietrich


Cezar

Marlene Dietrich kaj la kanto

Kiel la kanto ekestis

La kanto ekestis iom post iom en la kvindekaj jaroj de la antaŭa jarcento. Pete Seeger sciigis, ke li trovis la bazan ideon en ukraina kanto, el kiuj li malkovris tri versojn en la romano: „La kvieta Dono“ de Ŝoloĥov.

А иде ж гуси? Kaj kie estas la anseroj?
В камыш ушли. Ili kuris en la kanon.
А иде ж камыш? Kaj kie estas la kano?
Девки выжали. Knabinoj falĉis ĝin.
А иде ж девки? Kaj la knabinoj?
Девки замуж ушли. Edziniĝintaj delonge!
А иде ж казаки? Kaj kien la kozakoj?



Ke Marlene Dietrich kantis la kanzonon interalie ankaŭ laŭ la germana teksto de Max Colpet, ni dankas al la filino de Marlene Dietrich, kiu insistis pri tio, ke la kanto estas grava por la programo. Marlene Dietrich mem raportis en sia libro „Prenu nur mian vivon..., ke ŝi komence ne estis tute konvinkita pri la kanto. Je la una fojo ŝi kantis ĝin en Parizo en la franca lingvo. Jaron poste ŝi ĝin surdiskigis en la franca, la angla kaj la germana.

Ankaŭ mi pensas, ke tio estas unu el la plej geniaj pacotekstoj kiam ajn verkita. La influo de Pete Seeger ankoraŭ nun estas fortega inter progresemaj muzikistoj, kvankam la amaskomunikiloj en Usono cenzuris lian muzikon dum multaj jaroj kaj eĉ parte malpermesis ĝin, ĉar li estis komunisto. Pacamikoj estas precipe malamataj de ĉiuj aplaŭdantoj de la militindustrio.

Tial estas la tasko de artistoj atentigi pri tiaj artistoj. Kiel mi vidis, li longe ne havis eĉ hejmpaĝon, tio estis ege hontiga - ankaŭ por pacamikoj kaj pacorganizoj, kiuj evidente ne SUFIĈE konscias, kiom gravaj estas muzikistoj kiel Pete Seeger. (Intertempe tio jam ŝanĝiĝgis).

Marlene Dietrich-on mi tre ŝatas, ĉar ŝi ĉiam serĉis la kontakton al tiaj progresemaj verkistoj, muzikistoj kaj aktoroj. Ŝi estis kuraĝa ino, kontraŭ la faŝismo, multlingva, bonega kanzonistino, ŝi tute ne estis nur filmstelulino, ŝi estis multfaceta. Ŝi eĉ verkis bonege. Ŝia biografio estas verkita en tre varma homafabla tono. Ŝi studis en Vajmaro la fakon de aktorino, tre adoris Goeton, kaj ŝatis iri tie en certajn kafejojn, ŝi estis ĉiam tre kamaradeca al aliaj. La ĉambreto, en kiu ŝi vivis tie, ankoraŭ nun estas pensiono. Tiam ŝi ankoraŭ ne sciis, kion ŝi fine fariĝu, ĉu aktorino, ĉu muzikistino? Ĉiutage ŝi ludis sur la violono por fariĝi granda soloviolonistino. Sed akcidento, kiu postlasis spurojn en unu el ŝiaj fingroj, finis tiujn revojn. En Vajmaro cirkulas ankoraŭ nun multaj anekdotoj pri ŝi. Ĉiuj admiris ŝin, jam tiam. Ŝi estis kiel junulino tre vivoĝoja kaj eksterordinara.

La plej multaj filmoj de ŝi- kun kelkaj esceptoj - estas pli- malpli sufiĉe ridindaj, Marlene preskaŭ ĉiam devis fari tiajn kompromisojn, kion ŝi faris el tiuj "kompromisoj" estas tamen pli ol nur admirinda. Ŝi havis ion, kion havis nur tre malmultaj inoj, ŝi estis pli ol nur Femme fatale (Blua anĝelo).

La traktado de Marlene Dietrich en Germanio estas ankoraŭ nun tre kontraŭdira. Tial ŝi preferis pasigi sian vivofinon en Parizo. Oni forpelis ŝin dufoje el Germanio, la unuan fojon sub Hitler, la duan fojon post la Dua Mondmilito, kiam oni traktis ŝin kiel perfidulinon. Sed nun pli kaj pli da germanoj kaj artistoj ekkonas, ke ni rajtas esti fiera pri tio, ke la "urboplanto" Marlene el nia ĉefurbo Berlino diris sian decidan NE kontraŭ Hitler, kiu plurfoje provis relogi ŝin el Usono.



Max Colpet
Sag mir, wo die Blumen sind


Sag mir, wo die Blumen sind,
Wo sind sie geblieben?
Sag mir, wo die Blumen sind,
was ist geschehn?
Sag mir, wo die Blumen sind?
Mädchen pflückten sie geschwind.
Wann wird man je versteh'n?
Wann wird man je versteh'n?

Sag mir, wo die Mädchen sind,
wo sind sie geblieben?
Sag mir, wo die Mädchen sind,
was ist gescheh'n?
Sag mir, wo die Mädchen sind?
Männer nahmen sie geschwind.
Wann wird man je versteh'n?
Wann wird man je versteh'n?

Sag mir, wo die Männer sind,
wo sind sie geblieben?
Sag mir, wo die Männer sind,
was ist gescheh'n?
Sag mir, wo die Männer sind?
Zogen fort - der Krieg beginnt.
Wann wird man je versteh'n?
Wann wird man je versteh'n?

Sag, wo die Soldaten sind,
wo sind sie geblieben?
Sag, wo die Soldaten sind,
was ist geschehn?
Sag, wo die Soldaten sind?
Über Gräbern weht der Wind
Wann wird man je versteh'n?
Wann wird man je versteh'n?

Sag mir, wo die Gräber sind,
wo sind sie geblieben?
Sag mir, wo die Gräber sind,
Was ist geschehn?
Sag mir, wo die Gräber sind?
Blumen blüh'n im Sommerwind
Wann wird man je versteh'n?
Wann wird man je versteh'n?

Sag mir, wo die Blumen sind,
Wo sind sie geblieben?
Sag mir, wo die Blumen sind,
was ist geschehn?
Sag mir, wo die Blumen sind?
Mädchen pflückten sie geschwind.
Wann wird man je versteh'n?
Wann wird man je versteh'n?

PS:

Sag mir, wo die Blumen sind. Ein sogenanntes Kettenlied - Blumen-Mädchen-Männer-Soldaten-Gräber-Blumen - es läuft wieder in sich zurück, so dass es quasi immer weiter gesungen werden könnte, in diesem Falle wegen seiner dauerhafen Aktualität wohl sogar muss. Es ist eines der eindrücklichsten Antikriegslieder und wurde noch besonders häufig in den Zeiten der Friedensbewegung gesungen. Peter Seeger hatte 1955/56 den englischen Text, angeregt durch drei Verse aus Scholochows Roman "Der stille Don", gedichtet und vertont. Max Colpet schuf 1962 die deutsche Fassung. Beide Versionen wurden auch durch die Interpretationen Marlene Dietrichs weltweit bekannt. (Cez)