Cezar Published on April 21, 08
by Cezarpro

Cezar's blog

Browse posts
Jörg Neugebauer: Pri la neceso nun finfine malfermegi la buŝaĉon (mit deutschem Originaltext)
Posted on April 25, 08
3 comments (latest 2 months ago)
Peter Handke: Kanto pri tio esti infano (trad. Cez & Donjo)
Posted on April 25, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Hans-Georg Kaiser: Dein Geburtstag (Gedicht)
Posted on April 24, 08
1 comment (latest 3 months ago)
"Kriminaltango" de Muzikorkestro Hazy Osterwald"
Posted on April 23, 08
Senlaborulo malsatmortigis sin en alta ĉasista sidejo en arbaro
8 comments (latest 3 months ago)
David S. fotis / Cezar poste verkis la poemon: Knabo ludas kun plastaj trinkujoj
Posted on April 19, 08
1 comment (latest 3 months ago)
B.Traven: "La ĉaro"
Posted on April 19, 08
1 comment (latest 3 months ago)
Cezar: Unuan fojon en amo (poemo)
Posted on April 18, 08
2 comments (latest 3 months ago)
Bertolt Brecht: Al la postnaskitoj /An die Nachgeborenen
Posted on April 17, 08

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 230 visits / 1 vote

Senlaborulo malsatmortigis sin en alta ĉasista sidejo en arbaro

Monday April 21, 2008 at 06:40AM

 

Senlaborulo malsatmortigis sin

Ĉasistoj malkovris mumiiĝintan mortinton sur alta embuskosidejo / la lanta mortado notita en taglibro



Hochstand_Hungertod_Arbeitslos…
Uslar, Germanio. Li ne venenigis sin, li ne ĵetiĝis antaŭ trajnon kaj ne kaptis al armilo. 58-jara senlaborulo el Hanovro sur alta embuskejo en la proksimo de Uslar (Malsupra Saksio) konscie mortigis sin. La deziro morti estis efektive tiom forta, ke li eltenis tie dum semajnoj soifon, malsaton kaj dolorojn kaj rezistis al ĉiuj tentoj reveni en la vivon. Liajn lastajn semajnojn la viro dokumentigis en sia taglibro.

La persona tragedio okazis en idilia ĉirkaŭaĵo. Alta embuskejo, kiom ekzistas centoj da ili en la meza montaro Solling , ne tre fore de travivaĵa arbara vojo ĉe la forpermesa loko Uslar. " Jen certe multaj promenantoj preterpasis, diras ĉasparcelisto Hubert Hennecke. "Sed rimarkis neniu ion. " Ankaŭ li mem ne divenis, ke kuŝis sur lia alta embuskejo dum du monatoj mortinto. Nur ĉaskolegoj malkovris la mumiiĝintan mortinton, kiam ili vendrede volis ripari kelkajn aĉajn bretojn. La senlaborulo, de tio eliras la polico, finis sian vivon per rifuzo de nutraĵoj. Krimon la polico ekskludas.

Kio efektive instigis la 58-jarulon morti en la arbaro la libervolan malsatmorton, la kriminaloficistoj ne eltrovos tute detale - ĉar, se ne temas pri mortiga delikto oni ne plu esploras. Sed ili povas diveni tion. Policparolisto Uwe Falkenhain konfirmis hieraŭ informojn de la Ĝenerala Gazeto de Solling, ke la senlaborulo en siaj lastaj vivsemajnoj skribis taglibron, kiu estis trovita apud la mortinto, kuŝanta sur matraco.

El la libreto, volvita en blua plastiko, konstateblas, ke la pli frua eksterdoma deĵoristo jam pli longe estis senlabora. Lia geedzo malsukcesis, lia plenkreska filino laŭdire forneis lin. Ekde oktobro li ne plu ricevis senlaboristan monon. Li devis malplenigi sian loĝejon. Li estus povinta petskribi pro ŝtata subteno Hartz IV, sed li ne faris tion. En tiu situacio la 58-jarulo iam en la malfrua aŭtuno veturis kun la biciklo sur la vojon pli ol cent kilometroj longan de Hanovro ĝis Solling. En la taglibro legeblas, ke la viro troviĝis sur la alta embuskejo minimume tri semajnojn kaj ne manĝis. Li nur trinkis de tempo al tempo iom da akvo. En lia taglibro li raportis pri doloroj kaj pri tio, ke li ne plu volas vivi.

Unufoje, ankaŭ tio legeblas en la surskriboj, la 58-jarulo preskaŭ estis malkovrata. Infaneto volis grimpi sur la altan sidejon, sed estis retrovokita de sia patro. Iam antaŭ Kristnasko la viro tiam mortis. La lasta taglibra noto devenas de la 13-decembro de2007. La taglibron oni nun sendas al lia filino. La viro en la taglibro estis petinta pri tio.

Laŭ Matthias Brunnert, dpa, tradukis Donjo & Cezar
aperis en Karapaco-Panoramo: Senlaborulo malsatmortigas sin


PS:

 
Embuskeja taglibro tre avidata
 

La sepulto de la 58-jara malsatiginto el Hanorvo okazos evidente sur la maro. La filino Joana tiel decidis tion tiel laŭ raporta de la gazeto „Hessisch/Niedersächsische Allgemeine“ Je ddp-demandojj la filino rifuzis respondi ion, ĉar ŝi ne volas paroli pri ŝia patro.

La filino, kiu vivas ĉe Ahrensbök proksime de Lübeck laŭ la gazeto jam dum jaroj ne plu havis kontakton al la patro. Kiel medioj raportas ŝi ricevis intertempe jam ofertojn kvinciferajn por la taglibro, kiun la patro postlasis al ŝi.

En sia taglibro la viro raportis precize pri siaj doloroj kaj kiel efikis lia diabeto pro manko de sukero, kiuj internaj organoj laŭ lia pritakso iom post iom ĉesis funkcii kaj kiel lia haŭto elsekiĝis.


8 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
tragika. silenca denunco de la malhumaneco de nunaj kaj legxoj kaj socio!.....

sed doni la libro al la filino, kiu lauxdire forneis lin, cxu estas la bona solvo?
Posted 3 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
sed estas ankaux homoj, kiuj mortas, cxefe dum vintro, senvole, TTT-ejo kolektas ilin sansrien.blogspot.com
Posted 3 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Kara Roland,

vi certe scias, ke mi kondamnas tian socian ordon en kiu tio eblas. Tio malgxojigas min, ke tio okazadas, kiom da senhejmuloj mortas surstrate cxiujare en la ricxa Euxropo?? La polico agas korekte, ke gxi transdonis la taglibron al la filino, estis lia lasta deziro, cxu la filino kunkulpas aux ne, tion la filino mem eltrovu, eble la taglibro helpas cxe tio, cxu? Krome la taglibro estas jam lauxlegxe la posedo de la filino, se la testamento ne ekskluzive eldiras ion alian.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Cezar edited this comment 3 months ago.
Jakvo pro says:
kia trista novaĵo. Nekredeble.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi same konsentas...sed cxu vere ne eblis iel alfronti la problemon antauxe? Cxu la familio suficxe prizorgis tiun homon? Tro multe da homoj estas flankenlasataj de familianoj, geamikoj kaj oficialaj instancoj...Cxiu el ni estas iasence kulpa.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Kia fragxila estas homoj! Sen ia helpo, sen ia espero, sen ia amo... tiu kompatinda viro eble ne deziris kompaton kaj preferis morti sole, nekonate sed fiere, en la mezo de pli amika ĉirkaŭo, kie vivas animuloj pli amikemaj ol siaj frenezaj "homfratoj"...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Estas ja konata problemo de kiu vivas sole.. pligravigita pro la ĉesigo de vivrimedoj.. oni ne tro kritiku la familion aŭ la socion.. tiaj situacioj restas ofte ne konataj ĝis la fina tragedio..kio estas eksterordinara en tiu afero estas la kuraĝo de tiu homo, kiu akceptis la konfrontiĝon kun sia morto..Ne tiel facilas memmortigi.. sed tiel ja esceptas..
Posted 3 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Karaj Mike, Jakvo, Roberto kaj Gerardo,

dankon pro viaj komentoj. Efektive la kazo levas multajn demandojn, kaj jam ĉiu el vi reagas alie je tio....
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.