http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/07/btraven-rozo-blanka-meksika-rancokanto.html




B.Traven

Rozo blanka

Meksika ranĉokanto


Ĉe la rando de l' Barranca
banate tage de l' sun-or'
karesate de Lun' en nokt',
Floras vi, ho, Rosa Blanca.

Ĉiutage kaj jam frue
kantas birdoj nur por vi.
Kiel Dio kreis vin,
floru, Rozo Blanka ĝue.

Se diros mi velkinta „ĝis“,
Rozo Blanka, vi plu floru.
Mia lasta viva spir'
estu la adiaŭkis'.


Rimarko: La Barranca del Cobre, ankaŭ nomata Kuproravino aŭ Copper Canyon troviĝas en la meksika federacia ŝtato Chiuahua, jen montara formacio de Sierra Madre Occidental.

El la romantraduko "Rozo Blanka"