Karulo Published on February 28, 2008
by Karulo

Karulo's blog

Browse posts
La legendo de Ululakrio (eta koŝmaro)
Posted on March 12, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Iberia Renkontiĝo
Posted on March 6, 2008
La infano kaj la brizo / La Meatrico
Posted on March 5, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
Rúbies 7
Posted on March 4, 2008
El mia (iama) adoleska Neŭronio
4 comments (latest 7 months ago)
Rúbies 6
Posted on February 27, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
Eŭropo kaj ĝiaj minoritatoj
Posted on February 25, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
Amuze el Pollando
Posted on February 20, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
Redirektigo al PEPE
Posted on February 19, 2008
1 comment (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 534 visits

El mia (iama) adoleska Neŭronio

Thursday February 28, 2008 at 01:25PM

Se iu trairas vian vivon, ne forgesu kiu li/ŝi estas kaj ankaŭ ne kiu li/ŝi povis esti.

Se vi deziras esti tiu, kiu vi estas, faru tion kion vi deziras anstataŭ sopiri tion kion vi volas fari.

Se al vi malplaĉas tio, kion vi vidas, ŝanĝu ĝin! deziro estas espero, agado estas realo.

Serĉu en vi tion kion vi ne trovas en la aliuloj kaj, kiam vi ĝin trovos, ĝin kundividu.

La materio naskiĝas kaj mortas kun via korpo, la spirito...estas vi.

Ne ni mortas sed nia ĉirkaŭo.

Feliĉo kuŝas en la loko el kie vi ĝin ĉerpas, ne en la loko el kie ĉerpas aliuloj.

Amo estas energio, ne akumulu ĝin en unu sola punkto, tio egoismas kaj danĝeras.

 

4 Comments / add your comment?

arth-mar- light me up pro says:
tre interesaj linioj..plenaj de sagxeco....
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Peter Bowing says:
Kiel oni kunligu tiujn idearojn? Ĉu supernormo estas super tiuj subnormoj?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lluís says:
En la plej bona kazo, tiuj ĉi konsiloj venas de ekzemploj, kiujn la pensinto travivis. Post tiu travivo, tiu inferencis ĝeneraligon, kaj eldiris beletre tiajn frazojn.

En malpli bona kazo, iuj konsiloj venas eĉ ne de travivaĵo, sed nur de imagoj.

Mi bedaŭras ricevi la konsilojn nur inferencajn, perdinte la anekdotan originon! Jen ekzemplo de ne-scienca diskoniga metodo. :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Karaj Peter kaj Lluís,
tiuj skribaĵoj de adoleskanto estas senpretendaj. Personaj konkludoj certe taŭgaj por la pensinto kaj libere takseblaj far la legantoj, inter alie, ĉar legado estas ĉiam interpretado.
Bv. ne legi ĝin kiel lecionon malgraŭ la foja uzo de verbo en imperativo. Ili estas meditaĵoj meze de homa evoluo.
Kiel komplementa informo mi diros ke entute la frazaro estis destinita al amata amikino.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.