Karulo Published on February 11, 2008
by Karulo

Karulo's blog

Browse posts
Flugo sen ĉes'
Posted on February 17, 2008
Alia nekredeblaĵo
Posted on February 16, 2008
8 comments (latest 9 months ago)
Rúbies 4
Posted on February 15, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
14 de februaro, Sankta Valenteno
Posted on February 13, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
Rideton al fotilo
14 comments (latest 9 months ago)
Divenaĵo
Posted on February 10, 2008
5 comments (latest 9 months ago)
Trajno tra la bazaro
Posted on February 7, 2008
Rúbies 3
Posted on February 7, 2008
Rúbies 2
Posted on February 6, 2008
1 comment (latest 9 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 716 visits

Rideton al fotilo

Monday February 11, 2008 at 11:02AM

Mi scivolas kiel homoj el diversaj landoj kaj regionoj ridetigas la homojn antaŭ tuja fotado. Mi scias ke oni povas improvizi kiun ajn ŝercon, dependante de la spriteco de la fotanto sed ja ekzistas popularaj ŝlosilvortoj kiuj fariĝis moro. En Katalunio, unu el la plej disvastigataj estas "Lluiiiiis"( analoge-esperante: Ludoviiiiik' ). Aliajn kiujn mi foje aŭdis estas "paataata"(teerpoomo) kaj "clítoris" (klitoro).

Nun mi ekpensas ke la vortoj verŝajne estas elektitaj laŭ du kriterioj, t.e., ĉar ĝi devigas al lipoj formi rideton kaj, due, la vorto tiel spicas ke ĝi vekas neeviteblan bonhumoron, sekve rideton aŭ eĉ ridon (kompreneble eblas trafi la du celon samtempe).

Se vi simpatias al la listigo, vi povas aldoni la plej konatan ĉe vi kaj eventuale aliajn laŭvice popularajn aŭ proksimajn al via loĝloko.

14 Comments / add your comment?

esocom says:
En la germana oni uzas la anglan vorton por fromaĝo: cheese.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Ĉe ĉinoj la tre populara vorto estas 茄子-qiezi (ĉezi), iom simila al cheese de Frank. Ĉu?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro replies:
Ho, vi frue respondas ol mi!
Jes, 茄子-qiezi (ĉezi), kio signifas "melongeno".
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Cxi tie en Brazilo oni kutimas diri la faman "Xis" kiu estas ja tre simila al Cheese laú la sono.
La esperantistoj emas al "gxis"...! Sed mi imagas grupon kiu klopodas esti fotata dirante : "Clítoris"..hahahahaha...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Cetere "patata" estas unu el la multaj sinonimoj por virina seksorgano, sed mi ne certas ĉu tio influas en la ridemo de la fotatoj. Ĉu aliaj katalunoj volas opinii?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Laŭ mia kono, venezuelanoj diras "whiiiiisky"
Aliflanke, mi ne pensas ke "patata" uziĝas pro tio, ĉar ankaŭ en Kastilio oni uzas la vorton, kaj ĝi ne havas tiun kromsignifon.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Mi trovis la pruvon ke "la patata" taŭgas por ridetigi, jen:

es.youtube.com/watch?v=HioAwBPlE6c&feature=related

Noto: La Trinca estas kataluna muzikensemblo kiu famiĝis en la okdekaj jaroj pro siaj humuraj komponaĵoj. Unu el tiuj estis titolita "La patata", en kiu ili vortludas per la duobla signifo de la vorto.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Gražinapro says:
Litovoj antaue uzis anglan "cheese", sed lastatempe ni estas pli patriotaj kaj ofte diras "slyva" .Tio signifas "pruno" . Vorto estas elektita nur por imiti rideton, sed homoj ofte ridas ja pro kutimo atendas anglan vorton "cheese" kaj kiam fotisto diras la litovan estas amuze kaj agrable.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
En Pollando fotisto diras: Mi petas rideton :-)

Sed vidu la fotilon kiu kaptas rideton www.sony.pl/view/ShowArticle.action?section=ODW+SS+pl_PL+Products&articlesection=1&article=1189437932622&site=odw_pl_PL
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Pruno, fromaĝo, terpomo, melongeno,....ŝajnas ke rideto estas vegetarana afero. Nur klitoro estas karna sed mi kredas ke eĉ vegetaranoj akceptas tiun karnon ;)
Posted 9 months ago. ( permalink )
maria lunopro says:
hahahah Karulo...mi konsentas kun vi :)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
En Hungario estas uzata "csíz" (ĉiz), tiu estas nomo de eta birdo... nu, malgranda, sed karno :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo replies:
Interese, en la hispana, tradiciaj fotistoj uzis la esprimon "atención al pajarito" (atentu la birdeton) kiam ili volis kapti la atenton de la fototoj. Ili nomis "birdeto"-n, i.a., la magnezan fulmolumon. Raraj homoj la fotistoj :)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
"fromaĝo" estas internacia... ankaŭ en Esperantio anstataŭ la angla vorto oni uzas ĝin. Sed Patata... hmm se mi estus ĉe Karles, mi estus batata de li per dolĉa terpomo, ĉu aliaj komprenas??? Certe hispanoj komprenas.... sed normale oni uzas vorton "dolĉa terpomo", uaŭhaŭhaaaa
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.