Karulo Published on January 25, 08
by Karulo

Karulo's blog

Browse posts
Rúbies, la nekonata sovaĝejo
Posted on February 5, 08
2 comments (latest 6 months ago)
Toc, toc
Posted on February 5, 08
Memoro en tempo de kondolencoj...
Posted on January 30, 08
Anonco
Posted on January 29, 08
17 comments (latest 7 months ago)
Pri nuancoj
5 comments (latest 7 months ago)
Recenzo pri mia vendejo
Posted on January 24, 08
2 comments (latest 7 months ago)
PEPE (ĝisdatigo)
Posted on January 24, 08
6 comments (latest 6 months ago)
Forpasis Claude Piron :(
Posted on January 23, 08
10 comments (latest 7 months ago)
Kiu vere regas ĉi mondon?
Posted on January 23, 08
3 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 398 visits

Pri nuancoj

Friday January 25, 2008 at 12:32PM

En mia lasta artikolo mi renkontis malgrandan dilemon, kiel traduki la hispanan "güiri"? Temas pri tute slanga esprimo por aludi al la tipaj turistoj kiuj pasigas sian tempon de monumento al monumento, kodakante centojn da fotoj. Turistoj kun mallongaj pantalonoj, ŝtrumpetoj en sandaloj kaj t-ĉemizo de la loka futbalklubo. Ili manĝas paeljon (bunta rizo-plado), trinkas sangrion (frukteca nigra vino) kaj aĉetas andaluziajn flamenko-dancistinojn en pupet-formato.

Laŭdire (fidire) ili posedas inteligento-nivelon tre simila al tiu de George Bush kaj tion kaŝas surportante grandan meksikan ĉapelon. Ili kredas ke la scipovo de kvar vortoj en la hispana, pli ol sufiĉas por integriĝi en la katalunlingva socio. Ĉirkaŭ katedraloj ili ĉiam promenas grege sub la gvido de ĉiĉerona paŝtisto kaj mi ĉiam demandas min, kie diable troviĝas la paŝtista hundo kiu malpermesu la perdiĝon de kelkaj el tiuj gapantaj turistoj?

Do, karaj, kiel vi nomus tiajn turistojn?

5 Comments / add your comment?

Manolo pro says:
Kiam mi legis la artikolon (parenteze: gratulon!) kaj la originalon, min ŝokis via elekto "turistaĉoj" kaj demandis min kiel diable mi estus tradukinta tion. Sed, nu, ĵus venas via mesaĝo pri ĝuste tiu temo!

Por tiu artikolo mi elektus simple "turistoj", ĉar la "aĉ"-nuanco subkompreniĝas el la cetera teksto, kaj la rekta almeto tiun sufikson pensigas pri io pli "forta" ol la hispanlingva nuanco.

Sed en la plej multaj okazoj mi tradukus laŭ via elekto "turistaĉo".
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 7 months ago.
Karulo says:
Jes Manolo,
mi antaŭvidis demeti la sufikson -aĉ, mi nur volis iom atendi por ricevi alies opinion. Mi dankas.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Simile okazas en urbo mia.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
...idiotoj? rsrsrs
Posted 7 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Eble :)) Aparte la ŝercon, mi iom subkonscie rezistas al uzo de la vorto "idioto" ĉar la paralela kataluna kaj hispana "idiota" estas kutime sentata kiel konsiderinde akra insulto, kvankam en sia origino verŝajne simple aludis al mensa handikapito, en medicina kunteksto.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.