Jan Popelka Published on June 22, 2009
by Jan Popelka

Jan Popelka's blog

Browse posts
Ĝeneralaj reguloj de kartludo mariaĝo
Posted on June 23, 2009
Eĥo de la pasinteco
6 comments (latest 6 months ago)
Esperanta Tendaro en Karpatoj - invito
Posted on June 6, 2008
Ukrainio, Hungario kaj Hispanio
Posted on March 19, 2008
Pozdrav z Madridu | Saluton el Madrido
Posted on March 12, 2008
8 comments (latest 21 months ago)
Ek orienten...
Posted on February 14, 2008
Cindrula Blogenhavo
Posted on February 9, 2008
Traduko de reguloj de ĉeĥa kartludo mariaĝo
Posted on February 9, 2008
4 comments (latest 22 months ago)
UK declares linguistic war / UR ŝaltas lingvan mondmiliton
Posted on February 6, 2008
6 comments (latest 22 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 339 times

Eĥo de la pasinteco

Monday June 22, 2009 at 06:57PM

Saluton karaj geamikoj!

Al tiuj kiuj rimarkis mian silentan malaperon el Ipernity-vivo kaj ĝenerale el interreta mondo, mi ege pardonpetas. Strangaj ŝanĝoj okazas kaj antaŭ multaj monatoj mi iel tute perdis emon sekvi blogojn, partopreni diskutojn kaj viziti retbabilejojn. Malgraŭ tio mi esperas, ke miaj amikoj de la pasinteco ne iĝis eks-amikoj kaj ke ili pardonos mian longan foreston, kaŭzitan de tiu abrupta ŝanĝo de mia animstato. Per mia reveno en tiu ĉi momento mi ne povas promesi, ke mi tuj rekomencos mian Ipernity-vivon, eĉ tiel viglan kiel ĝi estis en la pasinteco, sed mi almenaŭ volis iomete klarigi, kio okazis. Petante vian pardonon mi aldonas al la galerio tri freŝajn verdajn naturfotojn, inter aliaj verdan muskan koron, kiun hazarde kreis la mirinda naturo.

Min ege ĝojigos viaj eventualaj vortoj.
Dirante denove "Pardonu!", mi amike salutas vin,

Jan

Verda muska koro
Verda muska koro

Harkovrita folio
Harkovrita folio

Post somera pluveto
Post somera pluveto

6 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
ne bezonas pardonon, ĉiu havas vivon.
Tamen mi plu atendas la regulojn de "Mariage" !
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Jes, mi ne forgesis! Antaŭ nelonge mi prenis la oficialan tekston de Ĉeĥa mariaĝo-asocio kaj preskaŭ tradukis la unuan parton - ĝeneralajn regulojn komunajn por kelkaj specoj de la ludo. Mi havas la dokumenton sur mia labortablo kaj ĝi atendas fintradukon. Mi legis kelkaj Esperantajn vikipediajn artikolojn pri kartludoj por informiĝi pri la terminologio, sed mi ne estas tre kontenta pri mia traduko. Ne gravas, mi povos publikigi ĝin kaj eble ni kune plibonigos ĝin. Mi ĉiam havis senton ke vi ne forgesos pri mia "promeso" traduki la regulojn kaj nun mi vere vidas, ke vi daŭre atendas la tradukon, kaj tio certe motivos min.

Cetere, la esprimo kiu plej mankas al mi estas iom baza, ĝi estu verbo: Ĉiu ludanto laŭvice "donas/metas" unu karton el la mano al la tablo (ĝi devas sekvi regulojn pri la donata karto), tiuj donitaj kartoj, po unu el ĉiu ludanto, estas nomataj kartopreno. La kartoprenon venkos iu el la ludantoj (depende de la donitaj katoj), kaj poste forprenos ĝin el mezo de la tablo kaj metos ĝin al propra kartostako. Nu, kaj mi serĉas verbon por la ago "doni karton al la kartopreno" - se mi bone memoras mi uzis tiun longan esprimon kaj mi ne ŝatas tion. Ĉu vi ne havas iun proponon? (La supra parto ne estas precize parto de la reguloj, mi skribis ĝin nun por klarigi la problemon.)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
en mia traduko de pikedo mi uzas "surtabligi"
Kaj por la "kartopreno", france "pli" (m), mi metis "prenaĵopo". sutabligi ŝajnas al mi bona, sed prenaĵopo iom plumpa. Sed endus serĉi en la diversaj ludreguloj troviĝantaj sur la reto (mi scisas, ke ekzistas pluraj, mi serĉos por ilin retrovi pere de Google.) por vidi kiun vorton ili uzas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Nun mi finis krudan version de la traduko (kiel dokumento de MS Word) sed mi havas grandajn problemojn publikigi ĝin kiel blogaĵon ĉi tie, ĉar ĝi uzas bulajn listojn enmetitajn en ordigitaj listoj - kaj tion Ipernity simple ne akceptas, eĉ se mi provas reskribi tion uzante na vera HTML.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Kara amiko,
mi tre ĝojas ke vi reaperis. La tutan tempon estis al mi klare, ke vi estas multe pli prudenta homo ol mi kaj ne malŝparas vian tutan tempon en ipernity.
Bone ke ankaŭ prudento havas limon ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Nu, verŝajne mi malŝparis la tempon ie alie (ol en interreto), ĉar neniu grava rezulto videblas :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...