France Gall (nask. 1947) estis dum jardekoj inter la plej talentaj kaj emociaj francaj kantistinoj. Kun ŝia aparta, unika, infaneca sed intensa voĉo kun mikso de "freŝeco" kaj intima profundeco, kaj dank' al la verkista talento de ŝia edzo, Michel Berger, kiu tiom bone scipovis verki la kanzonojn kiuj taŭgis al ŝi, ŝi restas neforgesebla al ĉiuj, kiuj aŭdis ŝin.
Mi lastatempe esperantigis unu el ŝiaj kanzonoj.
Ĉi-sube jenas tiu teksto. Kaj ĉi tie http://www.youtube.com/watch?v=wgznToEu49A vi povas aŭdi ŝin kanti la originalan tekston.
PS: Ne eblas lasi ŝin tiom rapide kun nur unu kanzono!
jen du aliaj videoj. je la du ekstremaĵoj de ŝia kariero, unu el ŝiaj unuaj majstroverkoj, "Se, panjo, se"
Unu el ŝiaj "malfruaj", malserenaj kanzonoj, la neegalebla : "Evidemment" (jes certe tamen)
Mia Amdeklaro
verkis kaj muzikis Michel Berger 1974
kantis France GALL
Kiam mi solas kaj povas revi
Mi revas min en brakoj de vi,
Mi revas, ke flustre faras mi
La amdeklaron, mia deklaron.
Kiam mi solas, kaj povas fantazii
Vin tie ĉi tutapudal mi
Povas flustre elpensi de mi
La amdeklaron, mia deklaron.
Nur du-tri vortoj amaj
Vin parolos pri ni
Du-tri vortoj ĉiutagaj
Ne pli
Neniam tion mi al vi diros
Tiom mi volus sed ne aŭdacos
Bonas pli en mian kanton
La amdeklaro, mia deklaro.
La amdeklaro, mia deklaro.
Nur du-tri vortoj amaj
Vin parolos pri ni
Du-tri vortoj ĉiutagaj
Ne pli
Kiam mi solas kaj povas revi
Mi revas min en brakoj de vi,
Mi revas, ke flustre faras mi
La amdeklaron, mia deklaron.
Mi volas memorojn kune kun vi
Bildojn kune kun vi
Kaj vojaĝojn kun vi
Sentas mi bone apud vi.
La amdeklaro, mia deklaro.
Mi amas vin trista
Ne parolanta
Kaj kiam parolas mi
Kaj min ne aŭskultas vi
Sentas mi bone apud vi.
La amdeklaro, mia deklaro.
Esperantigis Roland Platteau 2/3/2008
Si vi volas legi tekstojn de ŝiaj kanzonoj (sed mankas tiu ĉi!) jen grava, oportuna, KAJ, KAJ, esperantlingva TTT-ejo, kie trobveblas paroloj de miloj da kanzonoj en multaj lingvoj! ![]()
la ligilo al France Gall: lirama.net/artist/4573
la enirpaĝo :lirama.net/
kaj por montri ke estas multe da ligvoj jen tiu panĝaba kanzono :lirama.net/song/26240/25771+25769+25770
(hehe!
Esperanto fosas sian sulkon!)
Send a message
Search for members
Roland Platteau says:
Roland Platteau says:
la "Reto Voltaire"
www.voltairenet.org/rubrique120608.html