La 7-bita signaro Askio (ASCII) estis normo jam en 1963 kaj vaste uzata tuj poste. En 1964 oni komencis krei la mastrumsistemon Multics, kiu, same kiel modernaj mastrumsistemoj, havis hierarkian dosiersistemon kun longaj dosiernomoj. Uzante Askion, Multics estis eble la unua komputila sistemo, kiu permesis al uzantoj libere uzi kaj majusklojn kaj minusklojn. En 1965 kreiĝis la unua malloka komputila reto, do tiam, supozeble, jam eblis facile kopii dosierojn de unu komputilo al alia, kaj askiaj dosieroj el tiu epoko bezonus minimuman konverton por esti legeblaj per moderna komputilo.

Konsiderinte tiujn faktojn, oni eble atendus, ke devus ekzisti multaj originalaj dosieroj el la 1960-aj jaroj, konservitaj ĝis nun, kaj iu entuziasmulo jam enretigus ilin por amuzi la nuntempulojn. Kie ili estas, do?

Ĝis nun, la plej malnovaj dosieroj, kiujn mi sukcesis trovi, estas "rfc700.txt" kaj "rfc701.txt", kiuj kreiĝis en aŭgusto 1974, laŭ la teksto mem.

La RFC-oj estas serio de teknikaj dosieroj pri Interreto. Unu el ili havas daton en 1968, kaj multaj havas daton en 1969, sed la dosieroj de la unuaj 600 RFC-oj perdiĝis, kaj oni rekreis ilin per paperaj kopioj, tiel ke ne plu temas pri originalaj dosieroj. Sed la dosieroj de RFC-oj 700 kaj 701 kredeble estas originalaj.

Originalaj fontodosieroj de Multics, en la programlingvo PL/I, estas troveblaj en la reto (http://www.multicians.org/multics-source.html). Partoj de tiuj dosieroj supozeble devenas el la 1960-aj jaroj. Tamen, oni aldonis kopirajtindikojn kun la jaro "1972", kaj ĉiu dosiero, kiun mi rigardis, enhavas ankaŭ daton post 1974, ekzemple "1656.1rew 01/25/77" en la unua linio, indikante, mi supozas, ke oni ŝanĝis la dosieron je 1977-01-25.

Mi ricevas do la impreson, ke preskaŭ tute perdiĝis la komputilaj dosieroj el la unua jardeko, en kiu kreiĝis dosieroj, kiuj estus hodiaŭ facile legeblaj.

Simila afero okazis rilate miajn proprajn dosierojn. Mi komencis uzi komputilojn en 1977/1978, sed mi ne povas retrovi originalan dosieron el antaŭ 1988/1989.

Ĉu iu povas trovi originalan komputilan dosieron el antaŭ aŭgusto 1974, aŭ povas fanfaroni pri propra dosiero senŝanĝe konservita de antaŭ 1989?