Ŝajne oni ĵus anoncis kelkajn rezultojn de la brita censo de 2011.

La proporcio de homoj, kiuj nomas sin kristanoj, falis de 72 % ĝis 59 % inter 2001 kaj 2011, dum tiuj, kiuj nomas sin islamanoj, kreskis de 3 % ĝis 5 %. Kvankam la demando estis eksplicite nedeviga, nur 7 % ne respondis pri sia religio. Ĉirkaŭ kvarono de respondintoj ne havis religion. Plej kristana loko: Knowsley kun 81 %. Plej islama loko: Tower Hamlets kun 34,5 %. Plej senreligia loko: Norwich kun 42,5 %.

Mi iom malĝojas pri la raso-respondoj. (Oni uzas la esprmon "etna grupo".) La demando estis deviga, sed nenio malhelpis elekti "alia" kaj skribi ekzemple "homo" en la tekstoskatolo. Ŝajne, tamen, nur 0,6 % el britaj apartenas al "alia" raso. Tiel eta minoritato estas ni homoj!

Pri "nacia identeco" oni demandis aparte: 91 % el la loĝantaro identigis sin kiel almenaŭ unu el angla, kimra, skota, nordirlanda aŭ brita. Pli precize, en Anglio kaj Kimrio, 58 % estis nur angla, 19 % estis nur brita, kaj 9 % estis brita kaj angla.