Dum mi sidas ĉe mia skribotablo en la oficejo, tute kiel kutime, subite envenas, tute vigle, mia estro, Kate [Kejt]. Ŝi altiras apudan, neokupitan seĝon, kaj sidiĝas en ĝi, gaje ridetante. "Saluton, Edmundo", ŝi diras. Mi sentas, ke ni ambaŭ ĝojas, revidante unu la alian, kvazaŭ unu el ni ĵus revenus de longaj ferioj, aŭ kvazaŭ ŝi forlasus la firmaon antaŭ iom da tempo kaj revenus nun vizite. Ŝi ja forlasis la firmaon. Ŝi mortis en 2010. Kaj tial, kvankam mi ridetas kaj salutas responde, mi scias, ke io misas. Mi ne devas longe cerbumi por kompreni, kio okazas: mi sonĝas! Ĉe tiu ekkompreno, ĉio mallumiĝas. Sed mi ankoraŭ povas palpi. Per la manoj mi esploras la randon de la tablo. Ĉu jen la klavaro, kiu premiĝas en mian vangon? Mi endormiĝis ĉe mia skribotablo en la oficejo! Kiel embarase! Kaj mi sentas, ke iu estas apud mi. Supozeble ne tiu Kate, kiu mortis, sed eble mia nuna estro, do mi vekiĝu, diable. Pene mi klopodas eltiri min el la dormo. Fine mi sukcesas, sed - surprizo! - mi ne sidas ĉe mia skribotablo; mi kuŝas en la lito, hejme, kaj apud mi estas ne tiu Kate, sed alia Kate, mia edzino. Mi rigardas la horloĝon: la kvara kaj duono. Mi vekis min tute nenecese!