Se oni tajpas en Guglon "Ich habe genug", sufiĉas poste nur kvar aŭ kvin ektuŝoj al la ekrano por vidi antaŭ si la manuskripton de la komponinto, el 1727. Normala afero, ĉe la nuna stato de tekniko, sed eble tamen mirinda. Jen okazo, ĉe kiu mi, almenaŭ, miris. "Mi havas sufiĉe. Mi prenis la Savinton, la esperon de piuloj, sur miajn avidajn brakojn; ... mia kredo premis Jesuon al mia koro; nun mi deziras jam hodiaŭ kun ĝojo foriri de ĉi tie." Stranga apudmeto de distanco kaj tuŝproksimeco, de antikvo kaj aktualo. La lingvo kaj la religia kredo estas fremdaj, kaj la lingvaĵo malnova. Pasis 285 jaroj, de kiam la komponisto surpaperigis la notojn, kaj de kiam oni la unuan fojon kantis ilin al aŭskultantoj, kies mondrigardon mi ne konas kaj eble malbone komprenus, sed la melodio ne maljuniĝis kaj ŝajnas vortoj destinitaj speciale al mi, flustrataj en mian orelon de iu, kiu konas min kaj miajn pensojn pli bone ol iu ajn vivanta. Vidu sur paĝo kvin de la manuskripto la multajn tridekduonnotojn, per kiuj kantiĝas la vorto "Freude", "ĝojo", kun simila diftongo en Esperanto kiel en la germana. Se mi dediĉus sufiĉe da tempo, eble mi povus mem, ĉe piano, malĉifri tiujn notojn. Bonŝance mi disponas la registritajn servojn de profesiaj interpretistoj, ĉar verŝajne mi ne sufiĉe diligentus por mem transformi la paperajn signojn al vivanta muziko. Sed mi ŝatis, unufoje, aŭskultante modernan registraĵon, sekvi per la okuloj la manon de la verkinto.