En Usono troviĝas firmao, kiu skanas centpaĝan libron por USD 1 (EUR 0,81): 1dollarscan.com

En Japanio troviĝas, laŭdire, pluraj servoj, kiuj kostas eĉ malpli: bookscan.co.uk, bookfire.net, ... Mi ne povas legi la japanan, sed mi trovis referencojn al tiuj servoj, kiuj mencias prezojn. Ĉu iu, kiu scias la japanan, povas konfirmi?

En Britio, la plej malmultekosta, kiun mi ĝis nun trovis, kostas EUR 1,83 por cent paĝoj, sed la prezon oni ne reklamas publike; oni diris ĝin al mi, kiam mi demandis.

Kiel statas en aliaj landoj. Ĉu iu jam esploris, aŭ volas nun esplori?