Blogero de Bernardo donis al mi la ideon elserĉi la plej maloftan Fundamentan vorton, do mi elŝutis la Universalan Vortaron en mian Kindlon kaj tralegis ĝin, esperante trovi iun elstaran strangaĵon, iun zibelon aŭ zizelon por amuzi min. Mi trovis, tamen, ke granda proporcio de la vortoj estas tre malofte uzataj, pro diversaj kialoj.
Ne surprize, la plej multaj vortoj, kiujn mi ne konis, estas nomoj de plantoj kaj bestoj. Estas malfacile diri ion pri la ofteco de tiaj vortoj. La plej multaj estas verŝajne tute bonaj vortoj kaj utilaj por tiuj, kiuj volas paroli pri la koncernaj vivuloj, sed al mi ili diras malmulton: alteo, daturo, didelfo, frangolo, genoto, hiskiamo, hortulano, huzo, kantarido, lojto, mopso, okzalo, petromizo, ploto, regolo, siluro, silvio, skolopo, sterledo, stipo, sturgo, urogalo, kaj la jam menciitaj zibelo kaj zizelo. Enestas pluraj nesalakvaj fiŝoj, dum mankas la maraj fiŝoj, kiujn oni plej ofte manĝas en mia regiono: eglefino, moruo, plateso, tinuso.
Zamenhof studis medicinon, kio eble klarigas la eneston de kelkaj medicinaj kaj veterinaraj terminoj: artrito (ŝajne kun la senco de podagro), ĉarpio, favo, ftizo, furunko, kankro, kataplasmo, krupo, kupo, lepro, peritoneo, pipso, pirozo, pliko, porfiro, skrofolo. Al hodiaŭa leganto la kolekto ŝajnas malaktuala. Mankas en la Universala Vortaro: apopleksio, gripo, infarkto, kancero.
Ĉu Zamenhof estis dando aŭ speciale interesiĝis pri teksaĵoj? La Universala Vortaro havas multajn vestajn kaj teksaĵajn vortojn, kiuj al mi ne ŝajnas tre utilaj: falbalo, flanelo, fusteno, galanterio, galono, gamaŝo, kalikoto, kamloto, katuno, marokeno, muslino, nankeno, pasamento, tafto, tulo.
Kial ĝuste la sekvaj mineraloj enestas? Aluno, borakso, cinabro, glimo, pirito, ... Menciindas ankaŭ kelkaj malnovmodaj kemiaj terminoj: azoto, potaso, sublimato, verdigro.
Tralegante la liston, oni renkontas plurajn okulfrapajn parojn de similaspektaj kaj similsencaj vortoj: fringo/fringelo, katuno/kotono, perĉo/perko, pino/pinio, tetro/tetrao, triki/trikoto. La paro katuno/kotono ĉiam ŝajnis al mi speciale freneza, kaj mi ĝojas, ke la sistemo ne disvastiĝis, tiel ke ŝtofo farita el lano nomiĝus "lono", ŝtofo el nilono "neluno", ktp.
Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj el la Universala Vortaro: absinto, glaciaĵo, kapono, kringo, laktumo, maco, manao, oblato, portero, sardelo, vermiĉelo. Sed mankas kakao, kapsiko, nudelo, tomato kaj vodko!
Mono kaj unuoj: denaro, lodo, stofo, ulno, versto.
Homoj: ĉambelano, framasono, husaro, lunatiko, vasalo, veziro. Krom la oportune ĝenerala vorto moŝto enestas ankaŭ ekscelenco. Diablo scias, kiujn homojn oni devas alparoli per "ekscelenco".
Kristanaĵoj: Ne surprizas Pasko kaj la kunmetaĵoj ĉieliro kaj kristnasko, sed ... Anunciacio?
Vortoj, kiuj aspektas, kvazaŭ ili devus esti kunmetaĵoj: degradi, intermiti. Tiu lasta vorto troviĝas post inviti. Ĉu oni intermitis ... pardonu, intermetis ĝin malĝuste?
Enestas ankaŭ multaj veraj kunmetaĵoj kaj derivaĵoj. Kelkaj, kiel terpomo, restas plene aktualaj, sed pluraj estas hodiaŭ apenaŭ uzataj aŭ miskompreneblaj: baptano, ĉirkaŭmano, ĉirkaŭpreni, depago, disreviĝi, duonpatro, elpendaĵo, faleti, flankkurteno, irilo, jesigi, laktumo, manumo, mezonombro, ovujo, rampaĵo, rifuziĝi, signo de poŝto, sonserpento, superakvi, trouzi. Irilo estas amuza vorto. Se vi ne jam konas ĝin, simple demandu al vi, per kia ilo oni iras. Klare, ĉu ne? Mi mem neniam eliras el la domo sen miaj iriloj! Pri la vorto laktumo ekzistas eĉ Lingva Respondo, praviganta ĝin, sed mi pensas, ke nur unufoje mi vidis la vorton efektive uzata; se mi ĝuste memoras, temis tiam pri "buŝpleno da laktumo".
El multaj aliaj interesaj vortoj mi mencios ankoraŭ tri:
- etato: Jen vorto, kiu neniam vere ekvivis en Esperanto.
- partero: Se ĝi signifas nur teretaĝon, ĝi estas tre arkaika.
- tornistro: Ĉu iu ajn dorsosako, aŭ specifa speco?
Fine mi devus nomumi mian elekton de "plej malofta vorto". Sed mi ne povas decidi, do mi proponos kvin kandidatoj:
- atriplo: Planto, kiun homoj manĝas jam de miljaroj, ankaŭ en mia regiono. Ĉu mi hontu, ke mi ne konas ĝin?
- cifono: Preseraro por ĉifono. Ĉu tiel en la unua eldono, aŭ nur en la represo, kiun mi konsultis?
- fistulo: Medicina teknikaĵo. Mi estas tro naŭziĝema por plu diskuti.
- gajlo: Vidante la vorton, mi rememoris, ke mia patro iam montris al mi unu sur branĉeto de kverko. Jen frua memoro el la infanaĝo. Ĉu intertempe mi denove okupiĝis pri la koncepto? Eble ne ...
- trombo: Jen forta kandidato! El ĉiuj gravaj meteologiaj terminoj, kiuj povus meriti lokon en la Universala Vortaro, Zamenhof elektis ĝuste la ... trombon!
Edmund Grimley Evans has replied to desesperoEdmund Grimley Evans has replied to desesperoĈar en Germanio la lernejanoj kutime portas siajn librojn kaj kajerojn per tornistroj, ĝi estas tre kutima, ĉiutaga vorto en nia familio.
Ĝi forfalis en MV 1889, ĉar ĝi estas facile formebla internaciismo (sultano-vorto): www.ipernity.com/blog/37943/284425.
Cetere, mi trovis skanaĵon de la Fundamento: openlibrary.org/books/OL23437822M
Sur paĝo 96 oni povas vidi, ke estas "ĉifon", ne "cifon". La ĉapelo estas ne tre bone presita. Eble pro tio ĝi malaperis en la fotorepreso (1991), kiun mi konsultis. Sur la sama paĝo oni povas vidi, ke la skanaĵo ĉe openlibrary.org (kreita de Guglo) ne estas tre bona: rigardu la suban maldekstran angulon. Ĉu ie en la reto estas pli bona skanaĵo?
barĉo, mi rimarkis ankaŭ, ke sub vermiĉel' oni legas (aŭ preskaŭ legas) лашпа aŭ лашна anstataŭ лапша en la rusa traduko. En la PDF de openlibrary.org oni korekte legas la rusan vorton.
Pri tornistro, ankaŭ la angla knapsack kaj la franca havresac estas aŭ estis pli specifaj:
a. A bag or case of stout canvas or leather, worn by soldiers, strapped to the back and used for carrying necessaries; any similar receptacle used by travellers for carrying light articles. (OED pri knapsack)
Cetere kurioza afero estas, ke ĉiuj "fundamentaj" tradukoj de tornistro devenas el la germana, sed el kvar malsamaj germanaj vortoj:
La franca havresac devenas el la germana Hafersack (laŭvorte "aven-sako").
La angla knapsack devenas el la germana Knappsack (aŭ eble el la nederlanda).
La rusa ранец devenas el la germana Ranzen .
kaj fine la pola tornister estas kiel la germana Tornister.
Kiel germana vorto, Zamenhof oferas kaj Ranzen kaj Tornister.
Edmund Grimley Evans has replied to desesperoEble menciindas ankaŭ la evidentaĵo, ke la angla vorto "rucksack" devenas el la germana. Evidente la germanoj estas la mondaj specialistoj pri dorsosakoj.
Bernardo has replied to desesperoEdmund Grimley Evans has replied to desesperoPartero venas el la Ombro en la Dua Libro kaj tie tute klare signifas "ter-etaĝo". Estas pudingo-vorto: Sama fasado, malsama signifo. La franc-devena germana fremdvorto iam signifis kaj Erdgeschoss (= ter-etaĝo) kaj partero (Parterre, nuntempe nur plu en teatro, dum en la epoko de Z. sinonimo de Erdgeschoss).
Laŭ mia rusa vortaro ankaŭ en tiu lingvo nuntempe nur plu la teatra partero, sed probable en la epoko de Z. ankaŭ la nuna ни́жний эта́ж (?).
Z. eraris: Pro la forma simileco de Parterre | партеръ | parter kun la origina franca parterre li supozis, ke ankaŭ la signifo estus sama. Sed tiel jam en lia epoko ne estis, kiel montras AK: Jam liaepoke la franca uzis por la ideo de ter-etaĝo ne "parterre", sed "rez-de-chaussée". Intertempe ankaŭ la germana kaj rusa kaj fine Esperanto uzas aliajn vortojn por la iama signifo de partero, nome Erdgeschoss, ни́жний эта́ж, ter-etaĝo.
Plia tipa ekzemplo por "La franca tra rusa binoklo": www.ipernity.com/blog/bernardo/391227.
*parter/o
1 [TEATR] Teretaĝa parto de teatra ĉambrego.
2 (ark.) Teretaĝo: la ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero k la blankaj de la unua etaĝoZ; en la partero estis nur magazenoZ.
3 [HORT] Ebena parto de parko, kie troviĝas flor- aŭ gazon-bedoj.
Ĉu eble, ĉar ĝi estas ekumena festo de katolika, ortodoksa kaj kelkaj protestantaj eklezioj, krome iama komenciĝo de printempo? Ĉiukaze religiaj demandoj ludis pli grandan rolon en la epoko de Z. ol nuntempe.
Ĉu eble, ĉar ĝi instruas pri transskribo el la latina, nome ke oni kreu la esperantan formon rekte surbaze de la latina (Annuntiatio kun -u-) kaj ne malrekte tra la modernaj lingvoj (franca Annonciation kun -o-)?
Jam en RE 1889 kaj MV 1889.
Edmund Grimley Evans has replied to Marko TravikoSign-in to post a comment.