Mi nun legas la faman romanon de Erich Maria Remarque, "Im Westen nichts Neues". Efektive mi legas la Esperantan tradukon, "En okcidento nenio nova", kiun mi en 2010 metis en liston de "100 plej legindaj tradukaĵoj" (esperanto.net/literaturo/tradukita/legindaj.html), tiam ankoraŭ ne leginte ĝin.

Laŭ Vikipedio (eo.wikipedia.org/wiki/En_okcidento_nenio_nova), la originalo aperis en 1929, samjare kiel la Esperanta traduko. Tamen, la kopirajtomesaĝo sur paĝo 2 de la Esperanta traduko mencias la jaron 1928. Ŝajne la originalo aperis libroforme en 1929, sed felietone jam en la fino de 1928.

Cetere, ne estas mistero pri la "kvar" tradukintoj, kiel sugestas la vikipedia artikolo. La antaŭparolo sur paĝo 3 eksplicite nomas ilin, eĉ diklitere: "ni komisiis la tradukon al kvar spertaj samideanoj, nome al ĉefredaktoro Teo Jung, redaktoro Jos. Berger, Prof. D-ro Hans Ellinger kaj instruisto W. Hoffmann".

Mi ne bedaŭras, ke mi metis la libron en mian liston. La priskriboj de vivado kaj mortado en la tranĉeoj estas simplaj kaj rektaj, ĉar faritaj el la vidpunkto de simpla soldato, sed pro tio ne malpli frapaj, kaj ankaŭ la priskriboj de fremdiĝo, dum Paul Bäumer vizitas la hejmon dum forpermeso, estas kredindaj kaj pensigaj. La traduko estas akceptebla kaj tute ne malbona, se konsideri ĝian aĝon kaj la rapidecon, kun kiu oni devis pretigi ĝin.

(Ĉu iu povas diri al mi, kio estas la "lumombreloj" en la originalo? Temas pri paraŝutaj torĉoj en la ĉielo super la tranĉeoj, sed ĉu pafitaj tien per raketo aŭ faligitaj el aviadilo, mi ne povas esti certa. Ankaŭ "lumraketoj" estas menciitaj.)

Kiam li verkis la romanon dum kelkaj monatoj en 1927, Remarque ankoraŭ ne estis fama, kaj li ne tuj povis trovi eldoniston, sed post la apero la libro tre rapide furoris: vendiĝis milionoj da ekzempleroj en dekoj da lingvoj jam antaŭ 1930. En Germanio necesis, ke ĝi vendiĝu rapide, ĉar ne tre longe ĝi rajtis vendiĝi. La nazioj malpermesis ĝin, kompreneble, kaj publike bruligis ĝin. Remarque eskapis eksterlanden, sed lia fratino ekzekutiĝis en 1943, oficiale pro malpatriota komento, sed supozeble ankaŭ pro tio, ke ne eblis kapti la fraton.

Kiom da homoj nun legas la libron, mi ne scias. Preskaŭ ĉiu konas la titolon, sed oni neniam rekomendis ĝin al mi, kiam mi demandis pri legindaj verkoj en la germana. Mi supozas, ke multaj homoj jam legis ĝin, iulingve, aŭ vidis la filmon el 1930. Ŝajne oni ĝuste nun faras novan filmon, kiu aperu en 2013. Aŭ eble oni refaras la antaŭan filmon. Holivudo ŝatas recikligi.