Antaŭ du tagoj en brokantejo de bonfara organizaĵo[*] mi vidis du konatajn librojn, kiujn mi ankoraŭ ne legis: "La interpretado de sonĝoj" de Freŭdo kaj "Konciza historio de preskaŭ ĉio" de Bill Bryson. La prezoj ne estis tre favoraj, sed la bonfara organizaĵo subtenas esploradon pri kancero, do mi donacis mian monon, kaj poste mi eklegis ambaŭ librojn.

Inter la du libroj ne estas multe da similaĵoj, sed mi trovis inter ili unu ligon. La libro de Bill Bryson temas pri la historio de scienco (fakte ĝi pli anekdotas pri la sciencistoj ol instruas pri scienco) kaj priskribas plurajn gravajn antaŭpaŝojn, kiuj okazis ĉirkaŭ la jaro 1900, ekzemple en fiziko pri relativeco kaj kvantummekaniko. La libro de Freŭdo aperis en 1900, kaj en tiu epoko povas esti, ke multaj homoj, inkluzive la aŭtoron mem, kredis, ke ĝi estas grava kontribuo al nova scienco pri la homa menso. Sed ili tiom malpravis! Kiu hodiaŭ interesiĝas pri la teorioj de Freŭdo? Literaturkritikistoj, iomete. Psikologoj jam ne plu parolas pri Freŭdo, krom en historia piednoto. Sed en la komenco de la dudeka jarcento, Ejnŝtejno kaj Freŭdo eble ne ŝajnis tiom malsamaj.

Kelkfoje, kiam mi legas pri scienco, mi bedaŭras, ke mi mem ne estas sciencisto. Kompreni la universon ŝajnas al mi plej alta destino de la homaro. Tamen, la hodiaŭa scienco malsimilas de la tiama. En la deknaŭa jarcento multaj famaj sciencistoj devenis el aristokrataj familioj, ĉar tiuj homoj havis la edukiĝon kaj la liberan tempon por okupiĝi pri malfacilaj kaj temporabaj aferoj, kiuj ne donis panon. Hodiaŭ, malgraŭ la avareco de registaroj, kiuj ne sufiĉe aprezas puran sciencon, kompare kun tiam oni amasproduktas sciencistojn. Se mi dediĉus min al scienco, mi estus nur unu eta dentorado en scienco, same kiel mi nun estas nur unu eta dentorado en la industrio de duonkonduktantoj, en kiu mi laboras kiel inĝeniero. Ĉu pli bone estus rezigni pri ambaŭ kaj dediĉi min al Esperanto, ekzemple, kie mi eble povus fari unikan kontribuon?

Ĉiuokaze, mi esperas, ke la kelkaj eŭroj, kiujn mi pagis por la du libroj, helpos al iu vera sciencisto pli bone kompreni kanceron, kaj eble eĉ trovi kuracilon kontraŭ ĝi.

[*] Eble mi devus aldoni piednoton pri la britaj brokantejoj. En Britio eĉ malgranda urbo kun 15 mil loĝantoj povas havi dekon da tiaj vendejoj. Ĉiu apartenas al bonfara organizaĵo kaj revendas brokantaĵojn, kiujn oni donacas al ĝi. La homoj, kiuj laboras en la vendejoj, estas volontuloj, ofte maljunuloj, kiuj tre mallerte funkciigas la kason. Ankaŭ la homoj, kiuj decidas pri la prezoj, ofte estas mallertaj. Ne malofte oni proponas malnovan varon je prezo pli alta ol la sama afero tute nova en normala, komerca vendejo, aŭ raran ceramikaĵon valorantan centojn da eŭroj oni forvendas kontraŭ cendoj.