Iu malnova amiko rekomendis popularan lingvosciencan libron de Guy Deutscher, do mi mendis du el liaj libroj de la urba biblioteko kaj eklegis unu el ili, "The unfolding of language". Mi interesiĝas pri lingvoscienco de multaj jaroj, do la libro ne diras al mi ion frape novan, sed ĝi estas bone verkita, ĝi pensigas min, kaj ĝi donas interesajn kaj amuzajn ekzemplojn. Ekzemple, ĉu vi sciis, ke en la lingvo Jemez/Towa de Nov-Meksiko la finaĵo -ŝ ĉe kelkaj substantivoj signifas "du aŭ pli", ĉe kelkaj signifas "du aŭ malpli", kaj ĉe aliaj signifas "precize du"?

La populareco de tiaj libroj estas mem interesa fenomeno. Ankaŭ Steven Pinker verkis plurajn librojn pri lingvoscienco, kiuj bone vendiĝis.

La ĉapitroj, kiujn mi jam legis, temas pri la evoluo de lingvoj, pri la procezoj, kiuj kaŭzas ilian konstantan ŝanĝiĝadon. Ke la ŝanĝoj ne okazas nur "hazarde", montras tio, ke ofte okazas tre similaj aŭ analogaj evoluoj en diversaj lingvoj aŭ en diversaj tempoj. Ekzemple, kaj en la angla kaj en la franca oni emfazis negacion per aldonita vorto en la frazo, kaj pro speco de lingva inflacio oni aldonis ĝin pli kaj pli ofte, ĝis ĝi iĝis la ĉefa aŭ eĉ la sola maniero esprimi negacion ("not" en la angla, "pas" en la franca).

Legante la ekzemplojn el la angla, mi demandis min, kiam la parolata angla plej diferencis de la skriba angla. Kiel oni scias, oni fiksis la skriban formon ĉirkaŭ 1600, tre proksimume, kaj la parolata lingvo plu evoluadis en la buŝoj de popolo, kiu ne multe legis aŭ skribis, ĝis la parola kaj skriba formoj sufiĉe diferencis por esti grava problemo por alilandaj lernantoj. Tamen, almenaŭ post 1900, kaj verŝajne ankaŭ pli frue, okazas kvazaŭ inversa evoluo, en kiu la parola lingvo pliproksimiĝas al la skriba. Samtempe eble plipopulariĝis neformala stilo en skribado, do mi divenas, ke la diferenco nun malkreskas. Do, kiam la diferenco estis plej granda? Ĉu ĉirkaŭ 1800? Verŝajne la respondo dependas de oniaj kriterioj ... sed, kiel kantis Winnie-la-Pu: Jen kialo por cerbum'.

La popularaj lingvosciencaj libroj, kiuj bone vendiĝas, ofte temas pri, aŭ almenaŭ tiras multajn ekzemplojn el la lingvoj de siaj legantoj. Tamen, unu el la plej interesaj tiaj libroj, kiujn mi legis en la pasintaj kelkaj jaroj, temas pri lingvo, kies parolantoj preskaŭ certe ne legos la libron. La libro, de Daniel Everett, nomiĝas "Don't sleep, there are snakes", kaj temas pri la pirahana lingvo de Amazonio.

Daniel Everett pasigis plurajn jarojn, vivante inter la pirahanoj kaj estas verŝajne la sola nepirahano, kiu bone scias ilian lingvon. La pirahanoj nombras nun malpli ol 400 kaj vivas disvastigite laŭ 400 km de unu rivero. Ilia lingvo ŝajne ne parencas kun iu alia dokumentita lingvo, krom unu tre simila lingvo, ne plu parolata. La libro temas trione pri la vivmaniero de la pirahanoj, trione pri ilia lingvo kaj ĝiaj lingvosciencaj implicoj, kaj trione pri la personaj spertoj de la aŭtoro en Amazonio.

Ŝajne la pirahanoj havas sian propran mondrigardon kaj filozofion, kiu ebligas al ili vivi tre feliĉe, malgraŭ sia manko de moderna tekniko, kaj plu ekzisti kiel aparta popolo, malgraŭ sia malmulteco. Ekzemple, ili pli-malpli rifuzas paroli aŭ aŭskulti pri aferoj, kiujn oni ne mem observis. David Everett iris al Amazonio kiel sperta misiisto, celante konverti la pirahanojn al kristanismo. Nur poste li iĝis lingvosciencisto kaj antropologo. Li ne sukcesis konverti la indiĝenojn al la blankula religio. Okazis kvazaŭ inverse: en la lasta ĉapitro de la libro li priskribas, kiel liaj spertoj kun la pirahanoj konvinkis lin ne plu esti kristano.

La pirahana lingvo havas nur 11 fonemojn (distingendajn sonojn), kaj la inoj distingas nur 10 el ili. Tamen, estas tre diversaj alofonoj (manieroj prononci la fonemojn), kaj inter la alofonoj estas almenaŭ unu tre stranga kaj malofta sono. Estas ankaŭ du tonoj, kaj la pirahanoj povas komuniki per fajfado aŭ zumado, se ili volas. La lingvo havas nek nombrojn nek subfrazojn, kaj, plej mirinde, kaj diference de ĉiu alia konata homa lingvo, ekzistas ŝajne nur finia nombro de eblaj frazoj.

La filozofio de la pirahanoj pensigis min pri la filozofio de Tokipono (Toki Pona). Tial mi tradukis la librotitolon al Tokipono por la titolo de ĉi tiu artikolo. ali li pona. mi tawa.