En la reta katalogo de UEA, kiam mi konsultis ĝin ĉe katalogo.uea.org la 24-an de oktobro, estas ĉirkaŭ 6871 diversaj varoj. Ne ĉiuj, sed la plej multaj estas libroj.

La sistemo donas numeron al ĉiu varo, kiu restas konstanta, do oni povas krei oportunan ligon al specifa varo, ekzemple:

katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4766

El la 6871 varoj, 2548 havas ion en la kampo "ISBN/ISSN":

1830 havas nur 10-ciferan ISBN-on
8 havas du 10-ciferan ISBN-ojn [*]
512 havas nur 13-ciferan ISBN-on
3 havas du 13-ciferajn ISBN-ojn [*]
119 havas nur ISSN-on (8-ciferan)
2 havas du ISSN-ojn
11 havas 10-ciferan ISBN-on kaj ISSN-on
22 havas 13-ciferan ISBN-on kaj ISSN-on [*]
40 havas strangaĵon kun 9, 11, 12 aŭ 14 ciferoj
1 havas 10-ciferan ISBN-on, en kiu aperas la litero "C" anstataŭ cifero

[*] En tiuj okazoj la dua numero estas stumpigita!

Inter la 1850 nestumpigitaj 10-ciferaj ISBN-oj estas 1807 malsamaj, el kiuj 64 havas malĝustan kontrolciferon kaj estas do eraraj. (Mi enkalkulis la ISBN-on kun "C" anstataŭ cifero.)

El la 537 nestumpigitaj 13-ciferaj ISBN-oj estas 520 malsamaj, el kiuj 21 havas malĝustan kontrolciferon kaj estas do eraraj.

El la 134 nestumpigitaj ISSN-oj estas 35 malsamaj, el kiuj 4 havas malĝustan kontrolciferon kaj estas do eraroj.

Entute 184 varoj havas ian teknikan problemon en la kampo "ISBN/ISSN", do pli ol 7 % el la varoj, kiuj havas ion en la kampo "ISBN/ISSN", havas tie ian fuŝon.

Mi atentigis la libroservon, kaj espereble la situacio baldaŭ pliboniĝos.