Hodiaŭ okazis io por skueti la tedan trankvilon de nia burĝa ekzistado: mia edzino devis iri hejmen sen sia mantelo, ĉar dum ŝia tagmanĝa paŭzo oni malkovris "bombon" en ŝia oficejo kaj ne permesis al ŝi reeniri la konstruaĵon. Kompreneble ni supozis, ke okazis ankoraŭ unu stulta superreago de trotimemaj aŭtoritatoj, sed laŭ la lastaj raportoj la trovita afero efektive enhavis iuspecan eksplodaĵon, kvankam verŝajne tre amatoran. Laŭdire ĝi aspektis kiel kvar boteloj plenaj de likvaĵo, kun metalaj pecoj, kaj ĝi estis kaŝita en mikroonda forno en la kuirejo en la teretaĝo de la konstruaĵo, do preskaŭ tuj sub la seĝo, en kiu mia edzino streĉe laboris la tutan antaŭtagmezon. Ankaŭ morgaŭ ŝi devos labori hejmen, ĉar la polico volas senĝene priesplori la lokon. La afero estas interesa, ĉar oni ne povas diveni, kiu metis la bombon, kaj kial. Eble oni esperis perturbi la funkciadon de la apuda kortumo. Se jes, oni apenaŭ sukcesis, ĉar la kortumo plu funkciadis; oni nur devis uzi malantaŭan enirejon anstataŭ la normala. Aliflanke, oni malplenigis kaj fermis tutan universitatan konstruaĵon ĉe la alia flanko de la strato, kaj eĉ ne vid-al-vide. Tio verŝajne estis stulta superreago, sed eble estis ia teknika motivo, ĉar la strato estis fermita. La laboro, kiu okazas en tiu universitata konstruaĵo (eĉ ne temas pri la vera universitato de Kembriĝo, sed pri la alia, malpli fama), malpli gravas ol la laboro de la kortumo.