"Kune vi du malŝparas sufiĉe da manĝaĵoj por nutri trian infanon", diras la patrino, rigardante la telerojn de la knabinoj.

"Ĉu vi scias? Hieraŭ en televido estis familio en Ateno, kiu ricevas nur unu manĝon tage. Ili dormas surstrate kun du infanoj malpli ol 3-jaraj. Ĉiam unu el ili devas resti kun la infanoj por gardi ilin, kaj siajn posedaĵojn."

"Mi supozas, ke la noktoj ne estas tro frostaj en Grekio", diras la patro.

"Kial ili ne havas domon?" demandas la sesjarulino.

"Ili ne havas monon. Ili forkuris de la milito en Afganio, sed ilia mono elĉerpiĝis, kiam ili atingis Grekion - Ateno estas la ĉefurbo de Grekio - do ili ne povas plu veturi."

"Eble ili fartus pli bone en Irano."

"Kial estis milito? Ĉu soldatoj venis, kaj la homoj ne volis ilin tie, kaj diris al ili "Foriru", kaj estis batalo?"

"Proksimume."

"Ĝenerale la soldatoj nur faligas bombojn el aviadiloj. Estas malpli danĝere por ili."

"Ili pensis, ke, se ili atingos iun eŭropan landon, ili estos savitaj, ĉar ne plu estas landlimoj, sed pro manko de mono ili ne povas plu iri."

"Laŭ mia kompreno nur por EU-ŝtatanoj ne plu estas landlimoj inter la EU-landoj. En Germanio mi konis irananon, kiu ne povis ..."

"Ili povus labori por akiri monon."

"Nu, ne ĉiam estas facile trovi laboron."

"Ili povus iri en vendejon kaj diri: "Saluton! Ĉu estas io, kion mi povas fari ĉi tie?" ..."

"Ili estas eksterlandanoj. Ĝenerale oni malpermesas al eksterlandanoj labori."

"Ili povus vesti sin kiel ... kiel ..."

"Kiel grekoj?"

"Jes. Kaj ŝajnigi, ke ili ne estas eksterlandanoj ..."

"Oni postulas vidi pasporton. Se la vendejesto donus laboron sen kontroli la pasporton, oni povus aresti lin ..."

"Panjo, ĉu ni povas sendi leteron al Grekio, kaj enmeti monon ..."

La gepatroj ridas.

Kaj la sesjarulo forkuras el la ĉambro, plorante.

La patro pripensas, ĉu li devus donaci ion al Oxfam. Ja kelkdekmil eŭroj ricevitaj pro vendo de akcioj ŝimas en kuranta konto, ĉar oni ne havas tempon por decidi kiel investi ilin. Al registritaj bonfaraj organizaĵoj eblas doni monon antaŭimposte, do 100 eŭroj donacitaj al Oxfam kostus al la impostoŝarĝita donacinto nur 50, kaj ĉu ne estis anonco, ke la dunganto duobligus certajn karitatajn donacojn? Aliflanke eltrovi pri tiuj reguloj estus eĉ pli granda ĝeno ol eltrovi kiel investi la monon ... Ĉiam mankas tempo ...