Malkiel fakaj libroj kun siaj grafikaĵoj, tabeloj, piednotoj, ekvacioj, ktp, romano ĝenerale havas relative simplan strukturon. Tamen, eĉ en la plej simple strukturita romano ĝenerale troviĝas almenaŭ jenaj aferoj:

* literoj (eventuale kun kromsignoj), ciferoj, interpunkcio, spacetoj
* kursiveco
* disdivido en alineojn
* disdivido en numeritajn ĉapitrojn

Kaj jenaj aferoj aperas ne malofte:

* aliaj tiparaj distingoj krom kursiveco
* vertikala spaco inter alineoj por indiki subĉapitrojn
* ĉapitrotitoloj
* partoj, numeritaj subĉapitroj, ktp (ĉe Graham Greene ofte estas tri numeritaj niveloj)
* cititaj kantoj, poemoj, leteroj, ktp kun alia tipografia aranĝo

(Mi ignoras antaŭparolojn, titolpaĝojn kaj tiajn aferojn, kiuj ne estas parto de la teksto mem.)

Kial mi entute interesiĝas pri la "strukturo" de teksto? Ĉar mi interesiĝas pri eldonado kaj imagas, kiel oni konvertus la tekston por legado per Kindlo kaj aliaj legiloj. Eĉ por pretigi novan paperan eldonon necesas kompreni la strukturon. Ekzemple, kelkfoje oni indikas la komencon de nova subĉapitro alimaniere meze de paĝo ol ĉe la komenco aŭ fino de paĝo.

"The curious incident of the dog in the night-time" estas iom escepta romano el la struktura vidpunkto, ĉar ĝi enhavas multajn bildetojn, kiuj estas esenca parto de la "teksto", se oni rajtas tiel diri.

Sed ĝuste hieraŭ mi renkontis eble la plejan strangaĵon, kiun mi iam vidis en romano. En "Filth" de Irvine Welsh aperadas tubeca strukturo el literoj, reprezentanta tenion, kiu kovras kaj pli-ol-duone kaŝas la ĉefan tekston: en du aŭ tri sinsekvaj alineoj ĝi kaŝas la mezajn du trionojn de ĉiu linio, tiel ke oni ne povas legi la suban tekston, kvankam oni povas vidi kelkajn vortojn kaj diveni proksimume, pri kio temas.

Diablo scias, kiel oni konvertus tion al HTML aŭ EPUB!