Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) Published on December 22, 2008
by Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)'s blog

Browse posts
Moni Ovadia con Sinistra e Libertà - Pia Locatelli candidata alle europee - Democratici Anonimi, per chi è stanco di votare PD
Posted on June 7, 2009
ISRAELE-ISRAELO-ISRAEL / PALESTINA-PALESTINO-PALES TINE
Posted on January 10, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
★Esperanto - italiano★ La daŭre ĝisdatigata nombro de esperantoparolantoj en Ipernito - Il numero, costantemente aggiornato, di esperantofoni in Ipernity
Posted on December 22, 2008
18 comments (latest 8 weeks ago)
A Radio Popolare insieme ai Rêverie
Posted on December 22, 2008
★Esperanto - italiano★ Ne-esperantista muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn - Gruppo musicale non-esperantista pubblica due canzoni in esperanto
10 comments (latest 11 months ago)
Partoprenu enketon de la Eŭropa Komisiono menciante Esperanton!
Posted on December 1st, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
★Esperanto - italiano★ La muzikgrupo "Rêverie" kaj Esperanto - Il gruppo musicale "Rêverie" e l'esperanto
Posted on November 14, 2008
2 comments (latest 2 months ago)
★Esperanto - italiano★ Ŝekspiro, la virino, la revo - Shakespeare, la donna, il sogno
Posted on November 14, 2008
6 comments (latest 11 months ago)
Lajos Molnár: "Sendu gratulojn en Esperanto al la nova, usona prezidanto..."
Posted on November 6, 2008
2 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 950 times

★Esperanto - italiano★ Ne-esperantista muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn - Gruppo musicale non-esperantista pubblica due canzoni in esperanto

Monday December 22, 2008 at 02:22AM

Logoo de la muzikgrupo Rêverie - Logo del gruppo musicale Rêverie
Logoo de la muzikgrupo Rêverie…



NE-ESPERANTISTA MUZIKBANDO ELDONIS DU ESPERANTLINGVAJN KANTOJN
(dulingva teksto esperantlingva/itallingva)

GRUPPO MUSICALE NON-ESPERANTISTA PUBBLICA DUE CANZONI IN ESPERANTO
(testo bilingue esperanto/italiano)



ESPERANTO:

Antaŭ ne longe ne-esperantista muzikbando el Milano (Italujo), kiu nomiĝas Rêverie, eldonis diskon kies titolo estas “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo). Tiu disko, kiu estas ĉefe anglalingva (la pecoj plejparte estas muzikigoj de poeziaĵoj de Ŝekspiro), entenas ankaŭ, kiel “kromajn trakojn” (“bonus tracks”), du esperantlingvajn kantojn.
La esperantlingvajn tekstojn de tiuj du kantoj verkis mi.

La unaj du publikaj plenumoj de tiuj ĉi du kantoj (“Kiam alvenos la fino” kaj “Plurestantaj Memoroj”) - okazintaj en Cascina Monluè (Milano) la 8an de Julio de la 2006a ene de la Festivalo “East is West” - estas spekteblaj interrete, subtestigitaj kaj esperantlingve kaj itallingve, ĉe la retadresoj:

tinyurl.com/yytbbb (elektu unu suban butonon kaj klaku sur ĝi)
kaj
tinyurl.com/y2dmyp (elektu unu suban butonon kaj klaku sur ĝi)

(Bonvolu rimarki ke la filmadoj estis faritaj per amatora fimilo, do la bilda kaj la sona kvalitoj estas rimarkinde malaltaj).

Nun la disko “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) estas aĉetebla per la retejo:
cdbaby.com/cd/reveriesongs
(tie vi povos ankaŭ aŭskulti etajn specimenojn eltiritajn el ĉiuj muzikpecoj de la disko!)
aŭ per rekta kontakto pere de la retpoŝta adreso:
postmaster@reverieweb.com

Pli da informoj pri la arta kunlaboro inter Rêverie kaj mi legeblas ĉe la artikolo:
LA MUZIKGRUPO “RÊVERIE” KAJ ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81750)

Pli da informoj pri la disko “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) legeblas ĉe la artikolo:
ŜEKSPIRO, LA VIRINO, LA REVO
(www.ipernity.com/blog/28233/81748)

Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano)



ITALIANO:

Recentemente un gruppo musicale non-esperantista di Milano - i Rêverie - ha pubblicato un disco dal titolo “Shakespeare, la donna, il sogno”. Questo disco, che è principalmente in lingua inglese (quasi tutti i brani sono trasposizioni in musica di poesie di Shakespeare), contiene anche, come “bonus tracks”, due canzoni in esperanto.
I testi in esperanto di queste due canzoni li ho scritti io.

Le prime due esecuzioni pubbliche di queste due canzoni (“Kiam alvenos la fino”/“Quando verrà la fine” e “Plurestantaj Memoroj”/“Ricodi che rimangono”) - avvenute alla Cascina Monluè (Milano) l’8 Luglio del 2006 in occasione del Festival “East is West” - possono essere viste in rete, con sottotitoli in esperanto e in italiano, agli indirizzi internet:

tinyurl.com/yytbbb
e
tinyurl.com/y2dmyp

(Vogliate notare che le riprese sono state eseguite con una videocamera amatoriale, quindi le qualità audio e video sono piuttosto basse).

Ora il disco “Shakespeare, la donna, il sogno” può essere acquistato presso il sito:
cdbaby.com/cd/reveriesongs
(qui potrete anche ascoltare brevi campioni tratti da tutti i brani del disco!)
oppure contattando direttamente l’indirizzo di posta elettronica:
postmaster@reverieweb.com

Maggiori informazioni sulla collaborazione artistica tra i Rêverie e me sono contenute nell’articolo:
IL GRUPPO MUSICALE “RÊVERIE” E L’ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81750)

Maggiori informazioni sul disco “Shakespeare, la donna, il sogno” sono contenute nell’articolo:
SHAKESPEARE, LA DONNA, IL SOGNO
(www.ipernity.com/blog/28233/81748)

Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano)

translate into English

10 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Bravo (mi diris por ne uzi tro da vortoj);-)
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Dankon!
:-)

[???ESPERANTO???]
Posted 15 months ago. ( permalink )
Griza Leono says:
Bone, kara Anĉjo. Daŭrigu tiele. Ĉu Marginjo jam aŭskultis la kanzonojn kun viaj tekstoj? Vi ja ne forgesis inviti ŝin... ;o)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ho Ho! Jes! Mi nepre devas inviti ŝin!
:-D

[???ESPERANTO???]
Posted 15 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Saluton Anĉjo!

Kiel interesan kaj bonan laboron vi faris! Mi aŭskultis unu el la sondosieroj el tiu ttt-ejo.

Sed mi devas diri, ke mi mem preferas aŭdi kaj legi Shakespeare-on en ĝies originala klingona lingvo. (Hahahah nur ŝerco--ĉu vi vidis la filmon, kie unu el la karakteroj diris tion?).

Verdire, se vi komprenas Shakespeare-on bone en la originala angla, eble vi scipovas la anglan lingvon pli bone ol multaj denaskaj parolantoj, inklusive de mi!!!

Amike,

Daĉjo
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Mmmmm... Mi ne bone memoras ĉu mi efektive spektis tiun filmon. Ĉu vi povas rememorigi al mi la titolon?

Pri la tre bona scipovo de la ŝekspira angla, ĝin posedas la bandanoj de Reverie, ne mi (mi rekte kunlaboras kun ili nur rilate al la esperantlingvaj pecoj...). Pensu ke la kantistino faris esplorojn en bibliotekaj universitatoj por kompreni kia devus esti la korekta elparolmaniero por ŝajni ŝekspirtempa!
:-o

Mia scipovo de la ŝekspira angla estas mezuma kaj "lerneja" (do, malpli alta ol tiu de Reverie).

Eble la fakto estas ke, por _ne_ denaskparolantoj de iu lingvo, ne estas grandega diferenco inter la studo de la "ordinara" lingvo kaj tiu de la antikva kaj "poezieca" (fakte, ili ambaŭ estas, por ŝ/li, studendaj, ĉar ŝ/li parolas denaske neniun el ili).
Eble pro la sama kialo nedenaska italparolanto povus kompreni la italan de Dante Alighieri per malpli da peno ol mezuma denaska italparolanto lernejano...

Ĉiuokaze, la muzikigo de poeziaĵoj de la "bardo", fare de Reverie, helpis min eĉ pli ĝui la belecon de la sonoj de la angla lingvo de Ŝekspiro.

Amike salutas,
Anĉjo

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Tre bone Anĉjo!
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Dankon kara Karulo!
:-)

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink )
Ermigi Rodari says:
I Reverie mi sono piaciuti.
Interesanti gli accenni sull'esperanto. Un tema che sarebbe da approfondire
E. Rodari
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Grazie per il tuo commento, Ermigi!

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...