ESPERANTO - ITALIANO
ESPERANTO
Por ekhavi kredindan takson de la aktuala nombro de esperantoparolantoj en Ipernito, sufiĉas eniri la Ipernitan spacon de la Flandra Esperanto Ligo (www.ipernity.com/home/28850) kaj kontroli kiom da kontaktoj ĝi aktuale havas. Tiu nombro estas konstante ĝisdatigata... La listo de tiuj kontaktoj legeblas ĉe www.ipernity.com/user/28850/network.
Interesa estas ankaŭ la fakto, ke per la F.E.L.-a paĝo www.ipernity.com/user/28850/network/map oni povas vidi, sur mondomapo, kie loĝas la esperantistoj Ipernitanoj kiuj enmetis, en sian propran Ipernitan profilon, la informon rilatantan al sia loĝloko. Tia videbligo, kompreneble, ne eblas rilate al tiuj esperantistoj, kiuj ne indikis kie ili loĝas...
Pri la teĥinkoj uzataj por malkovri esperantoparolantojn en Ipernito kaj, sekve, ĝisdatigadi la kontaktoliston de la F.E.L., vi povas legi: http://www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/24925 kaj http://www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/25428.
ITALIANO
Per avere una valutazione credibile dell'attuale numero di esperantofoni in Ipernity, basta entrare nello spazio della Lega Esperantista delle Fiandre (www.ipernity.com/home/28850) e controllare quanti contatti essa ha attualmente. Questo numero viene costantemente aggiornato... La lista di questi contatti può essere letta alla pagina www.ipernity.com/user/28850/network.
E' interessante anche il fatto che attraverso la pagina della L.E.F. www.ipernity.com/user/28850/network/map si può vedere, su una mappa del mondo, dove abitano quegli esperantofoni di Ipernity che hanno messo nel proprio profilo l'informazione circa il loro luogo di residenza. Questa visualizzazione non è possible, ovviamente, nel caso di quegli esperantisti che non hanno indicato dove risiedono...
Riguardo alle tecniche usate per scoprire esperantofoni in Ipernity e, di conseguenza, aggiornare continuamente la lista di contatti della L.E.F., potete leggere: http://www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/24925 e http://www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/25428 (entrambe le pagine sono in esperanto).
???ESPERANTO??? → www.kurso.com.br
Send a message
Search for members
Mielo says:
Stelo replies:
de kie vi havas informon ke en Aŭstralio ne vivas esperantistoj?!!
Mi konas kelkajn eĉ persone kaj multaj aliaj retamikojn...
amike Stelo
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
http://www.ipernity.com/user/28850/network/map
kie malestas Aŭstraliaj samideanoj...
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ĉio, kion oni povas diri, estas ke aŭstraliaj esperantistoj malestas en la nuna (22-12-08) reto de la Flandra Esperanto Ligo.
La kialo povas esti duobla:
1) aŭ vere tute malestas, nune, e-istoj aŭstraliaj en Ipernito
2) aŭ ili ja ĉeestas, tamen F.E.L. (Paŭl Peeraerts) ankoraŭ ne rimarkis tion...
Ĉiam, kiam mi ekkonscias pri e-istoj en-ipernitaj malĉeestantaj en la F.E.L.a reto, mi tuj priatentigas pri tio Paŭl-on Peeraerts...
[???ESPERANTO???]
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Tre interesa demando, fakte!
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Nu, Ongarino,
eble oni povas ekscii proksimuman ĝisdatigitan nombron de ipernitanoj, kontrolante kiom da kontaktoj havas Lea d'Ipernity, fakte ŝi estas aŭtomate aldonita kiel kontakto (vidu: www.ipernity.com/help/faq/general#247) al ĉiu nova ipernitano (kvankam oni povas tute libere forstreki ŝin el siaj kontaktoj).
Do, per la paĝo www.ipernity.com/home/lea.ipernity oni povas kontroli kiom da kontaktoj havas, nune, Lea, kaj tiu nombro povas esti taksata kiel sufiĉe fidinda nombro de la nunaj ipernitanoj (mi diras tion, supozante ke malmultaj ipernitanoj forstrekis ŝin el sia reto; tiu hipotezo, kompreneble, estas nur... simpla hipotezo!...).
Nu, la nuna (je la 7a de Januaro de la 2007a) nombro de kontaktoj de Lea estas: 52723.
SUPOZANTE ke tiu nombro estas sufiĉe bona taksado de la nunaj anoj de Ipernito, kaj supozante ke la nuna (je la 7a de Januaro de la 2007a) nombro de kontaktoj de la Flandra EsperantoLigo (nune ili estas: 1626) estas sufiĉe bona taksado de la nunaj enipernitaj esperantistoj, ni povas taksi la elcenton da ipernitanoj esperantistoj, tiele:
1626 : 52723 x 100 = 3,084 (alproksimebla al 3,1).
Do, ni povas sufiĉe racie supozi ke nune (je la 7a de Januaro de la 2007a) la elcento de esperantistoj en Ipernito estas la 3,1%
Nu, kara Ongarino, mi ĵus kontrolis la retpaĝon de Lea, en kiu oni povas vidi kie estas ŝiaj kontaktoj sur la mondmapo (www.ipernity.com/user/11833/network/map).
Nu, komparinte tiun paĝon kun la samspeca paĝo de la Flandra EsperantoLigo (www.ipernity.com/user/28850/network/map), mi rimarkis ke tre multaj konataj esperantistoj (ekzemple la ĉinaj kaj la japanaj) tute forestas el la reto de Lea.
Sekve de tio, mi konkludis ke mia hipotezo (pri la fakto ke la granda plejparto de la ipernitanoj enestus en la reto de Lea) estas MALTRAFA.
Do, mia ĉi-supra taksado (pri la elcento de esperantistoj en la ipernitanaro) estas, verŝajne, tute malĝusta.
Por solvi la enigmon, mi jŭs rekte petis de la Ipernit-skipo kiom da iperintanoj ĉeestas nune...Ipernit-teamano ĵus respondis al mi ke tiu informo estas nediksonigebla, pro negocaj kialoj ("We are sorry but this information is kept confidential for business reason."). Do, estas tre malfacile, nune, taksi la elcenton de e-istoj en Ipernito!
:-(
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 11 months ago.
Lars Sözüerpro replies:
Per tiu kruda takso mi atingas la rezulton de ĉ. 80000 nunaj ipernitianoj, el kiuj 2000 Esperantistoj formas ĉ. 2,5 %.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
kiel vi trovis la informon pri la numero da kontoj (kaj grupaj kaj unuopulaj) en Ipernito?
Kiel vi povas legi ĉi supre, Ipernit-teamanoj skribis al mi ke informojn tiajn ili nediskonigas, pro negocaj kialoj...
[???ESPERANTO???]
Lars Sözüerpro replies:
Mi trakribras ĉiujn tiujn numerojn por trovi Esperantistojn. Tial mi havas certan sperton pri tio, kiom el ili estas grupoj, kiom estas validaj membroj, kaj kiom ne plu validaj kontoj.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kompreneble, ankaŭ gravas la akurateco de la taksado de la grupaj kaj nuligitaj kontoj (ju pli granda la nombro da tiaj taksoj, des pli bona la akurateco).
Do, ŝajne ĉi tie ni estas la 2,5%. Ege bona rezulto por la esperantistaro!
Se en la tuta mondo la esperantistaro atingus tian grandan elcenton, esperantistoj sur la planedo estus 150 milionoj!
:-o
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
hodiaŭ (la 13an de Septembro 2009) la numero de konataj esperantistoj en Ipernito, laŭ la esploroj de la Flandra Esperanto Ligo, atingis la numeron 2120.
Ĉu vi povus kalkuli por ni ĉiuj kiom de esperantistoj estas, elcente, el la tuta ipernitanaro?
Dankon!
PS: la hodiaŭa (je la 13a de Septembro 2009) maksimuma ipernita retadresnumero estas 119880, tamen mi ne povas scii kiom verŝajne estas la grupaj kontoj kaj la nuligitaj kontoj... Pri tiaĵoj spertas nur vi...
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 3 months ago.
Lars Sözüerpro replies:
kvankam mi trarigardis kelkdekmil kontonumerojn, mi ne faris notojn pri la kvanto da grupaj kaj nuligitaj kontoj. Mi nur krude taksas laŭ mia memoro, ke estas proksimume dekono. Kaj iuj kontoj ja nuliĝas nur post kiam mi jam vizitis ilin.
Sekve, surbaze de miaj nunaj scioj ne eblas fari ajnan konkludon pri tio, ĉu la esperantistaro ĉi tie kreskas pli rapide, aŭ malpli rapide, ol la tuta membraro.
Se vi havas la tempon kaj la kapablon, vi povus per eta skripto aŭtomate esplori, kiom da validaj membroj estas. Ĉu indas la penon, tio estas alia demando.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
bedaŭrinde mi ne kapablas verki skriptojn, do la afero restas nesolvata. Tamen ŝajnas al mi jam tute sufiĉe havi la proksimumam takson, danke al vi, al Paul kaj al la Flandra Esperanto Ligo, pri la kredinda - kaj ĉiam daŭre ĝisdatigata - nombro de la esperantoparolantoj en Ipernito; do, tio jam tute sufiĉas kaj bonas!
Nu, koran dankon pro via laboro, kara amiko!
[???ESPERANTO???]
Dr. Molnár Lajos says:
Ipernity subtenas Esperanton, ĉar ĝi aplikas ĝin kiel egalrajtan lingvon. Ankaŭ ni devas konvinki kiel eble plej multajn gesamideanojn, ke ankaŭ ili aliĝu al Ipernity. Poste ni devas alparoli la ne-esperantistajn ipernitanojn, ke ili vizitu esperantlingvajn retejojn...
Tiel fariĝos Ipernity - kvazaŭ ne-rimarkite - bonega ilo disvastigi la Internacian Lingvon en la mondo.
Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo
PS.: Alia, bonega ilo povus esti la disvastigo de promespropono de Renata Ventura. Vidu nian blogon pri la temo...
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
mi profitas la okazon de via komento, por sugesti al ĉiuj samideanoj de Ipernito aldoni, sube de ĉiuj siaj komentoj esperantligvaj en ĉiu ajn parto de Ipernito (precipe, ene de paĝoj de ne-esperantistoj), retligilojn al siaj preferataj priesperantaj retejoj informaj. La "truko" estas savi tiujn retadresojn en dosiero "TXT" (temas pri la dosieroj "simpla teksto", facile fareblaj kaj legeblaj per programoj kiel - en Vindozo - "notepad" / "blocco note" / "notkajero"), dosiero kiu devas esti entenata en onia "desktop" ("komputila ekrana skribotablo"), kaj ĉiam preta por ke la retadresoj estu kopiotaj kaj algluotaj ene de la Ipernitaj paĝoj, kiujn oni estas vizitantaj, sube de oniaj komentoj.
Ĉi sube vi povas rimarki version "teĥnologian" (mi ekspluatis la HTMLajn kodojn por ĝin pretigi) de tiu strategio: provu musklaki la vorton [???ESPERANTO???]...
[???ESPERANTO???]
Kiel mi faris ĝin???
Simple, per la jena HTMLa kodo - BONE ATENTU!: tial ke ĉi tie ja "funkcias" la HTMLaj kodoj, mi ne povis ĝin kopii ĉi tie por vi en la ĝusta formo, do mi devis fuŝigi ĝin per anstataŭigo de la krampoj triangulaj, ĉe la komenco kaj la fino, per la malĝustaj krampoj rondaj; do, por malfuŝigi/reĝustigi la jenan kodon, bonvolu denove anstataŭigi la krampojn rondajn per la ĝustaj krampoj triangulaj -; jen do la kodo de mi uzita:
(a href="http://www.kurso.com.br/">[???ESPERANTO???]</a)
ĝi aperas, post la anstataŭigo de la rondaj krampoj per la triangulaj, kiel: [???ESPERANTO???]
Per simpla anstataŭigo de la retadreso entenata en la kodo (ene de la citiloj) per alia retadreso, vi pretigos retligilon kiu kondukas al la de vi preferata retejo. Per simpla anstataŭigo de la skribaĵo [???ESPERANTO???] per alia skribaĵo de vi elektita, vi akiros tion, ke la retligilo aperos per tiu de vi elektita skribaĵo. Tamen ĉiam memoru ke vi devas nepre anstataŭigi la rondajn krampojn, kiujn vi vidas ĉi tie, per la triangulaj, kaj ankaŭ memoru ke estas tre konsilinde savi tiujn kodojn en TXTdosieroj, entenindaj en via "komputilekrana skribotablo" / desktop, por ke ili ĉiam estu por vi tre facile kaj rapide kopieblaj el la TXTdosiero al la ipernita paĝo (kompreneble mi estas parolanta pri ipernitaj paĝoj, kiuj ja akceptas la HTMLaj kodoj; esence: mi estas parolanta pri la spacoj - de la ipernitaj paĝoj - por la komentoj...)
EKZEMPLOJ:
(a href="http://www.lernu.net/">[???ESPERANTO???]</a) aperas, post la anstataŭigo de la rondaj krampoj per la triangulaj, kiel: [???ESPERANTO???] (provu ĝin musklaki...)
(a href="http://www.esperanto.net/">Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto</a) aperas, post la anstataŭigo de la rondaj krampoj per la triangulaj, kiel: Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto (provu ĝin musklaki...)
(a href="http://www.esperanto.net/">E-S-P-E-R-A-N-T-O</a) aperas, post la anstataŭigo de la rondaj krampoj per la triangulaj, kiel: E-S-P-E-R-A-N-T-O (provu ĝin musklaki...)
Provu vi mem ŝanĝi la aferojn, kaj pretigi novajn utilajn ligilojn!
Lars Sözüerpro replies:
<a href="http://www.lernu.net">[???ESPERANTO???]</a>
Sufiĉas la malferman krampon de ĉiu HTML-etikedo anstataŭi per ties HTML-formo, kiu estas < (por "less than" en la angla).
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Pro mankotempo mi ne reverkos mian supran komenton (ekspluatante la Lars-an konsilon), tamen nun, danke al Lars, devus esti pli klare kiel devas aspekti la kodoj de la retligiloj.
Tutsimple, anstataŭigu la retadreson (ene de la kodo, inter la citiloj) per la retadreso de la de vi preferata pri-esperanta retejo, kaj anstataŭigu la skribaĵon [???ESPERANTO???] per tiu skribaĵo, kiun vi deziras kiel legeblan skribaĵon de la retligilo...
Amike
Anĉjo
[???ESPERANTO???]