Luizo Published on September 7, 2009
by Luizo

Luizo's blog

Browse posts
La dua renkontiĝo - Comenius-aranĝo en Portugalio
Posted on November 23, 2009
Post la 94-a UKE
Vizito al Italio - raporto
Posted on May 4, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Kial EU-politikistoj flankrigardas E-on kiel komuna lingvo?
Posted on February 22, 2009
2 comments (latest 3 months ago)
La revo de l´ porketo To
Posted on January 11, 2009
Reto el Oficialaj E-urboj kaj vilaĝoj
Posted on December 6, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
Ĉu paĥoli Espeĥanton? NE, dankon!
Posted on November 11, 2008
5 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 92 times

Post la 94-a UKE

Monday September 7, 2009 at 11:12PM

Mi preskaŭ veteranas koncerne al UK-oj! Kia troaĵo! Tamen por iu, kiu esperantiĝis fine de 2002 ĉi lasta UK jam estis la kvara. Mi debutis vilne en 2005-j, florenckongresis 2006-jare, roterdamumis en 2008-j kaj bjalistodancis 2009-e. Ĉu mi ne dancis dum la antaŭaj? Kompreneble, mi dancis, sed ne tiom, kiom bjalistoke. Kial? Pro tio ke ĝi estis la plej dancema el ĉiuj miaj kongresoj. Kaj mi nur dancis en Bjalistoko? Kompreneble ne, aŭ jes se metafore. Mi klarigos poste. Krom tio kaj pli grava ol tio mi aldonas ke ĉi lasta kongreso estis la plej malfermita al ekstero. Multaj aranĝoj en la urbo spegulis la kongreson al bjalistokanoj. Mi rimarkis ĵurnalon pole-esperante skribitan, kiu aludis al kongreso per impresoj de angla esperantistino. Nu... krom tio mi ricevis la plej atendindan reagon de bjalistokano, kiam mia gastiganto sin deklaris E-lernonton. Kompreneble mi ŝatus ricevi pli da reagoj de la loĝantaro. Estus interese ekzemple legi kion diris aŭ pensas la ĉiutaga civitano pri la kongreso. Eĉ sia penso pri la fiagoj kontraŭ la kongresejo kaj urbaj zamenof-simboloj (pri ĉi lasta temo legi tre klaran artikolon de Toeko "La 94-UK laŭ mia vidpunkto" ĉe http://www.ipernity.com/home/32594) .

Pri la kongreso mem mi konfesas ke mi daŭre «dancis» precipe en kelkaj seancoj. Plibone, mi dancis je mia propra muziko. Jen do… Dum kelkaj kongresaj aranĝoj precipe tiuj en kiuj ĉeestis estrarojn kaj de UEA kaj de EEU, kaj ankaŭ dum seancoj pri la kongresa temo mi revenis ĉiam al mia amata ĉevaleto. Kio estas tio? Bonvolu vidi aliloke sur ĉi paĝaro la proponon Reto el oficialaj E-urboj kaj vilaĝoj. Pri tio mi intervenis plurfoje demandante unuflanke al UEA-estraro kial neniu reagis al ĝi (mi sendis ĵus post la roterdama kongreso tiun proponon al ĉiu el la uea-estraranoj) kaj aliflanke al EEU-estraranoj kial ne veti pli forte pri oficiala (atentu mi diras oficialan) ĝemeligo de urboj ol pri allogo al gravuloj de Eŭropa Unio. Dum la debato pri la kongresa temo «Zamenhof hodiau: krei pacan ponton inter la popoloj» mi penis enirigi la ideon ke por interhoma komprenemo valoras kultura movado kaj precize ĝi estas tre valora en nia E-movado: pro tio utilus uzi ĝin laŭ la propono Reto el E-urboj , t e, krei reton por disvastigi E-teatron, E-muzikon, E-librojn, E-kinon. Kompreneble, tio ne estas facila afero, sed mi faras proponon pli preciza kaj tio laŭ mia malmodesteco meritas iom da atento. Pri tio mi demandis dum la kongreso. Taŭgajn respondojn mi ankaŭ atendas. Mi ne plendas, atentu. Mi atentigis kongresanojn kaj nun al vi karaj legantoj pri la propono ( klaku sur ero Blogo kaj serĉi ene). Ĉu tio valoras aŭ ne nur debato povas klarigi. Por ĉi tie fermi ĉi aferon mi nur aldonas ke ĝi estas propono por iomete ŝanĝi la funkciadon de nia E-movado tra ŝanĝo de kutima mastrumado en la ĉefaj instancoj de nia E-komunumo. Ĉu ambicia? Ĉu naiva?

Ĉu pano? – fingrmontrante ujon kovritan de blanka tuko mi demandis senjoron japanan, kiu estis antaŭ mi ĉe la manĝtablo. – Ja pano – respondis li kun rideto sur la lipoj. La ĉeestantoj ne povis ne ridi eĉ ridegi pro tio, kio estis por mi la plej amuza anekdoto de la ekskurso P1, la postkongresa ekskurso kiu veturigis pli ol kvardek kongresanoj al sud-orienta Pollando, de Bjalistoko al Varsovio tra Krakovo, Oŝviecimo, Vieliĉka kaj Ĉestoĉova. Belega ekskurso bone ĉiĉeronita de la s-inoj Nina kaj Ivona, krom aliaj kiujn prezentis lokajn spacojn kaj momumentojn en Krakovo (palaco, katedralo…), Aŭŝvits (inkuba nazia mortigejo), Vieliĉka (salminejo), Ĉestoĉova (kristana religia centro) kaj Varsovio (renaskita el naziaj cindroj).

Jes ja, la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko estas neforgesebla!

Lisbono, la 6-an de septembro 2009

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...