Slovena registaro dum ĝia EU-gvido, la unuan parton de la 2008-a jaro, rifuzis proponon de la 7-a kongreso de Europa Esperanto-Unio rilate al la faciliga rolo de Esperanto por enkonduki fremda lingvolernado. Ĝi komprenis la proponon kiel minaco al multilingvismo. Kial? Ĉu ni devas ŝanĝi ion rilate disvastigon de nia propono?
En la suplemento de la lasta oktobra numero de Eŭropa Bulteno mi tralegis konkludan kongresan dokumenton adresita al Slovena Registaro (SR) kaj la reagon, el kiu mi reliefigas la respondon al la kvina punkto. Mi citas tiun ĉi kvinan: “Rekomendu al la Eŭropa Komisiono ke ĝi konsideru rolon por Esperanto por plibonigi lingvolernadon ene de EU kadre de multlingvismo, kaj pli longtempe kiel ebla neŭtrala solvo de lingva demando en EU, pro la lastatempaj ĉiam pli oftaj oficialaj postuloj pri tio”.
Kion respondas SR? Ke ĝi rifuzas tion kaj sekve ne proponos al Eŭropa Konsilio (EK)“ke ĝi konsideru la rolon de Esperanto kiel eventuala neŭtrala (longperspektiva) solvo de lingva demando en EU”. Kaj, pro kio ĝi rifuzas la kvinan punkton? Ĉar “tio kontraŭas la bazan principon pri multlingveco de EU”.
Mi haltas ĉi tie por iomete cerbumi pri tiu ĉi elvokita kialo. SR rifuzas prezenti Esperanton kiel solvo por la lingva problemo de EU, ĉar tio kontraŭas multilingvecon. Oni scias ke multlingvismo tiel, kiel multkulturismo matricas EU-on. Do, SR komprenis la 5-an proponon de EEU-kongreso kiel minaco al plura matrico de EU. Se oni konscias ke al simila propono la lingva komisionano de EU, s-ro Leonard Orban, simile reagis/as, oni devas sin demandi kio okazigas tiajn reagojn. Kutime esperantistoj ŝultrumas dirante ke politikistoj malice miskomprenas niajn bonajn intencojn. Eble, tamen ni atentu pri nia kvina propono: “Rekomendu al la Eŭropa Komisiono ke ĝi konsideru rolon por Esperanto por plibonigi lingvolernadon ene de EU kadre de multlingvismo, kaj pli longtempe kiel ebla neŭtrala solvo de lingva demando en EU…” Kiel politikistoj komprenis tion ĉi? Tiel: instruigi Esperanton por anstataŭi eŭropajn lingvojn! Ĉu intenca miskompreno? Mi ne certas, tamen mi suspektas ke eĉ iuj, kiuj forte subtenas plurlingvecon ne sufiche konsciiĝis pri tio, ke nur postuli lingvan politikon de du-fremdlingvoj por eŭropcivitanoj ne baros la superregadon de unu lingvo, kiel okazas pli kaj pli al la angla. Kaj ke tio danĝerigas la matricon de EU kaj disfaligos EU-on! Tamen tion diri pri SR ne eblas. Ĝia komunikado avertas pri tio ke “la principo de multlingveco ja ne koincidas ankaŭ kun la praktiko de reala superrego de la uzado de la angla kiel lingua franca en la organoj de EU, kaj ankaŭ en la lernejaj programoj de multnombraj ŝtatoj membroj, kiuj subtenas la instruadon de la angla kiel unua kaj ofte ununura fremda lingvo”.
Bedaurinde tio signifas nek la anglan nek Esperanton! Kiel eblas miksi Esperanton, neŭtralan lingvon, kaj la anglan, etnan lingvon? Nur pro tio ke tiuj politikistoj komprenis/as niajn proponojn pri Esperanto, kiel proponoj por anstataŭigi la naciajn lingvojn! Ĉu ni respondecas pri tia fuŝo? Verŝajne! Fakte ni pledante favore al la riĉeco de multlingvismo ne sufiĉe klare sukcesas komprenigi tion, ke nur per neŭtrala lingvo povos resti ĉu multlingvismo en EU ĉu EU mem. Kion fari?
Anstataŭ simple proponi Esperanton kiel neŭtrala solvo por lingva demando en EU, kial ne proponi Esperanton kiel komuna lingvo en la instancoj de EU kaj helplingvo por disvastigi ĉiujn eŭroplingvojn? Ĉiujn kaj ne nur la oficialajn. Nur neŭtrala lingvo kreos kondiĉojn por instrui proporcie ĉiujn eŭroplingvojn en ĉiuj eŭroplandoj. Sen ĝi nur la plej fortaj lingvoj estos instruataj, kaj el ili pli kaj pli la angla, kiel ja okazas malgrau la oficiala lingva politiko. Ne sufiĉas dekreti dulingvan politikon, necesas ŝanĝi la bazajn kondiĉojn por egale instrui ĉiujn lingvojn. Kaj tio ebligas nur neŭtralan lingvon.
Verŝajne tio postulus pli precizan proponon pri la instruado de la eŭropaj lingvoj (proporcie al ĉiu parolanta nombro) kaj eĉ eventuale pri neeviteblaj kostoj. Kaj ne plu plendi pri elspezo de EU rilate al interkomprenigo. Se per komuna lingvo oni forigos tradukon kaj interpreton oni multe elspezos por instruigi lingvojn. Nek evitendas nek plorindas, ĉar tio apartenas al la matrico de EU!
Toeko says:
Luizo replies: