Mi spektis la filmon “Australia”. Ne tre ofte ke mi nun iras kinejen, sed la destino (nu, la ino) pelis min. Mi ne intencas ĝin recenzi, inter miaj emoj ne troviĝas la kinkritikistemo. Sed mi volas pritrakti unu econ, kiun mi trovis en tiu filmo, kaj kiu estas komuna al multaj aliaj, ŝajne bonintencaj, sed en la rezulto nefidindaj kaj nekredindaj: la hipokriteco.
Se vi ne konas la filmon, mi simple diru ke ĝi enhavas denuncon pri la fitraktado al la aborigenoj en Aŭstralio, kaj specife al la kampanjo eduki la mestizojn en kristanaj misioj por viŝi la rilaton al la malnova raso kaj kulturo (pri tio estis artikolo de Franciska Toubale en numero de "Sennaciulo" de pasinta marto). Tiu estas la baza temo de la filmo, kiu kondukas la historion. Do, kiel vi vidas, la alrigardo estas ŝajne progresema kaj denunca. Sed mi havas problemon: se la ĉeftemo estas la aborigenoj, kial la ĉefroluloj estas la blankuloj?
Nu, tia alrigardo povus esti akceptebla en aparta kazo, en kiu oni volas rakonti historion el alia vidpunkto, el la rolo de flanka spektanto. Sed, kiel vi povas imagi, tio ne estas la kaŭzo: simple la filma grandindustrio bezonas belulojn, stelulojn.
Laŭ mi, tiu estas klara kazo de hipokriteco, kaj mi devas konfesi ke mi ne povas elteni ĝin.
Kaj ĝi estas tre ĝenerala. Mi havas liston de filmoj en kiuj la fenomeno ree okazas: blankuloj estas la malbonaj, sed blankuloj estas la herooj.
Mi unue rimarkis tiun fenomenon kiam sufiĉe juna mi ĉeestis kinmaratonon kun tri filmoj pri la milito de Alĝerio. Unu estis la fama “La batalo de Alĝero”, de Gillo Pontecorvo, filmo sobra, kies ĉefroluloj, kolektivaj, estis la loĝantoj de la urbo. Sed la du aliaj (unu el ili “La question”, la alian mi ne memoras), kvankam teorie favoraj al la alĝeria sendependeco, uzis la vidpunkton de la bonaj blankaj eŭropanoj. La komparo de la filmoj montris la falsecon de la lasta elirpunkto.
Poste mi rimarkis kiom oftas la sama fenomeno en aliaj filmoj. Ekzemple, oni povas kondamni la mistraktadon al la nigruloj, uzante kiel ĉefroluloj blankajn advokatojn, kiel ĉe "Mortigi najtingalon" ("To kill a Mockingbird"), blankajn policistojn, kiel ĉe “Ardas Misisipio” (“Mississippi Burning”), aŭ blankajn ĵurnalistojn, kiel “Kriu liberon” (“Cry freedom”).
La samon oni trovas ofte en la vakeraj filmoj teorie favoraj al la indianoj. Al tiu kategorio apartenas la filmo kiun mi konsideras la pinto de la hipokriteco “Dancanta kun lupoj” (“Dances with Wolves”). Jes, Kevin Costner eble estas amika al la ruĝhaŭtuloj, sed ne tiom ke li povas enamiĝi al unu: li bezonas blankvizaĝulinon por ke ekzistu amafero.
Mi tamen devas koncedi ke temas pri subjektiva impreso, kaj inter miaj plej ŝatataj filmoj troviĝas unu en kio okazas io eĉ pli grava: en “La jaro kiam ni vivis danĝere” (“The Year of Living Dangerously”) ne nur la ĉefroluloj estas blankhaŭtaj, sed eĉ la indiĝena rolulo estas aktorata de usona aktoro. Sed en tiu filmo Peter Weir ne estis alveninta en Holivudon, kaj li sukcesis fari specialan majstroverkon.
Sed ĉiukaze la regulo miaopinie devas esti klara, kaj mi sentas ke ĝi validas ankaŭ kiam mi legas kelkajn alvokojn de homoj rilate al la etnaj rajtoj, kaj al etnoprotektaj movadoj: la ĉefrolulo devas esti la suferanto.
Send a message
Search for members
pqs says:
Manolopro says:
La temo de la fitraktado al aborigenoj estas flanka dram-instigo, samkiel la rasismo al nigruloj (ekz., en la taverno). La vera rakonto troviĝas en la ŝoko inter la civiliza urbeca mondo kaj la kampareca medio, sed en fora lando (kie aborigenoj eventuale ornamas la fon-bildon). Tial la ĉef-roluloj estas blankuloj.
Mi pasis agrablan vesperon spektante la filmon. Ĝi similas al "Afrikaj Memoraĵoj"...
Tonyo replies:
Nu, bone, la vera fadeno estas la amafero.
Manolopro replies:
La indiĝenisma deflankiĝo estas, laŭ mi, kiel veti por venkonta ĉevalo: oni scias, en la kinartista mondo, ke tiu elmontro de ekstrema politika ĝusteco (kiun en nia lando estas konata kiel "buenrollismo"), helpas al giĉeta sukceso. Mi simple admiras la manieron per kiu ili enkondukis la aferon, pere de tiu mestiza knabo, kies rolon gapige plenumas tiu juna aktoro.
Tamen, pri la funda plendo de via artikoleto, ke la ĉefroluloj estu la subprematoj, mi plene konsentas se la filmo vere havus kiel moton la denuncon aŭ malprestiĝigon de la subpremado.
Karulo (Karles) * says:
Tonyo replies: