| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
En 1973:
| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
Ĝuste dum tiuj ĉi tagoj oni kunmemoras la 100-an datrevenon de la kvina Universala Kongreso, kun la vizito de Doktoro Zamenhof al Barcelono (kaj poste al Valencio).
Kun tiu preteksto, mi verkis du artikolojn por reta ĵurnalo kie mi kelkfoje kunlaboras:
Cetere, mi mencias en la unua la informon ke la konata pedagogo, kaj martiro de la Tragika Semajno, Francisco Ferrer i Guardia, havis rilaton kun Esperanto. Jam du amikoj petis al mi klarigon pri tio, kaj nun mi trovis la precizan fonton: La informo aperas en la libro de Xavier Margais, "El moviment esperantista a Mallorca", p 181. Mi tradukas:
En [la ĵurnalo] "La Almudaina" (4-a de septembro de 1909), inter aliaj novaĵoj, oni informas ke Francesc Ferrer sin direktis al Granollers por iri kun amikoj al Barcelono kun la celo ĉeesti la Kongreson de Esperanto. En "La Última Hora" (3-a de septembro 1909) entre aliaj novaĵoj ili rakontas la traserĉadon kiun oni faris al li. Oni asertis ke li portis poŝtranĉileton, fotilon kaj en la monujo leteron en Esperanto pri kiu, ĉe ties prenado, li montris aktivan intereson ke ĝi estu detruita.
Ne estas pliaj informoj pri lia aktivado, laŭ mia kono, kaj ĉiukaze li ne ŝajnas tre aktiva esperantisto. Nur famiĝis unu lia diro, kiam oni demandis kial li uzas en sia lernejo la hispanan (kastilian), kaj ne la katalunan, ke li eĉ preferus uzi Esperanton. Plian detalojn legu ĉe Joan.
Morgaŭ komenciĝas la 82-a SAT-Kongreso en Milano (Italio), sub la devizo: "Elmigri senlime, vivi sennaciece". Ĝi finiĝos la 25-an, kvankam ne por mi, kiu devos reveni jam marde. Do, jen la lasta ebleco. Profitu la ŝancon, kaj aliĝu tuj!
Informoj pri programo, praktikaj informoj kaj aliĝmanieroj aperas en: http://sat.arciesperanto.it
Okaze de la Kongreso aperos libro "Gramsci kaj esperanto", eldono de Andrea Montagner kun enkonduko de Carlo Minnaja. Ankaŭ estos prezentata "Plano B", traduko de fama libro por tuja agado, pri kiu mi esperas baldaŭ rakonti pli.
Pola Radio ripetis antaŭ du tagoj la intervjuon kiun ili faris al mi en 2004, okaze de prelego kiun mi prezentis dum la Eŭropa Kongreso en Bilbao. La ligon vi povas trovi en http://www.polskieradio.pl/eo/ (tago 23-a de majo), aŭ pli precize en http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009052305302270.mp3
…read moreAntaŭ kelkaj semajnoj mi skribis pri tiu servo de mikroblogado, Twitter. Nun mi elpensis novan utilecon por ĝi: instrui Esperanton. Legu pri tiu eksperimento en Libera Folio.
Dum la lastaj tagoj mi iom variigis la aspekton de la ĝeneralaj paĝoj de mia persona retejo, ĉe http://www.delbarrio.eu.
Mi ankoraŭ ne finis la adapton de ĉiuj, kaj mankas iom da laboro. Tamen, se iu ne havas ion pli interesan por fari dum tiuj ĉi tagoj, mi kore bonvenigus komentojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Mi ne multe kompetentas pri teknikaj informadikaj aferoj, sed ŝajnas al mi ke nun la aspekto estas iom pli kohera kaj altira, kaj mi kreis kodojn de koloroj kaj stiloj por distingi (ne ĉiam akurate) la lingvon uzatan kaj la temon de la unuopaj paĝoj. Komparu ekzemple la tri indeksojn:
kaj ankaŭ la indeksojn pri literaturo, muziko, historio, eseoj, ktp. Mi ankaŭ celis ligi pli el unu paĝo al la ceteraj.
Se vi volas do komenti ion, teĥnikajn aŭ formajn, kaj se vi trovas erarojn, malbonajn ligojn, nelegeblajn tekstojn, ktp, mi tre dankus ilin.
Mi spektis la filmon “Australia”. Ne tre ofte ke mi nun iras kinejen, sed la destino (nu, la ino) pelis min. Mi ne intencas ĝin recenzi, inter miaj emoj ne troviĝas la kinkritikistemo. Sed mi volas pritrakti unu econ, kiun mi trovis en tiu filmo, kaj kiu estas komuna al multaj aliaj, ŝajne bonintencaj, sed en la rezulto nefidindaj kaj nekredindaj: la hipokriteco.
…read moreEn Hispanio ne estas Avo Frosto kiu alportas donacojn por la infanoj, kaj la ne tiom infanaj. Tie ĉi estas la Tri Magoj el Oriento, kaj la surprizo kaj la ĝojo venas la 6-an de januaro. Tion jam rakontis Manolo ĝuste la antaŭtagon, kaj mi tuj nervoze demandis kion alportos al mi la Magoj.
(Mi aldonu ke Manolo respondis ke ili donacos karbon, kio estas kion ili alportas al la miskondutaj knaboj – tamen ĉe mi la nuanco estas tre malsimila, ĉar mi devenas el minista familio).
Mia komento estis kompreneble tute ŝerca, ĉar la festo perdis grandan parton de sia magio de kiam miaj infanoj kreskis kaj konis la novaĵon ke “la Magoj estas la Patroj”, kiel oni ŝablone diras kiam oni volas elrevigi homojn pri sonĝoj kaj revoj.
Sed mi ricevis fortan surprizon. Ĉijare la magoj estis la filoj. Ili alportis donacojn, kaj ili ne estis ŝablonaj.
Estas malfacile trovi adekvatan donacon por paĉjoj. Ŝajnas ke por maturiĉoj (masklaj mezaĝuloj) nur taŭgas libroj, parfumoj aŭ kravatoj. En mia kazo libroj perfektas, sed ili malofte rezultiĝas bonaj donacoj, ĉar miaj preferoj forte malsamas disde la libroj legitaj de la edzinjo kaj la filoj (ili legas fikcion), kaj por ili malfacilas scii pri kiu malkutimaĵo mi nun interesiĝas.
La knaboj riskis... kaj trafis. Junecan t-ĉemizon, kiun mi nun surportas, kaj du ege interesajn librojn. Eble ne tiujn kiujn mi aĉetus, sed plene trafajn, kaj, ĉefe, montrantajn maturan juĝon.
La filiĉjo elektis la hispanlingvan version de la biografio verkita de usona historiisto Gabriel Jackson, pri la lasta ĉefministro de la hispania Respubliko, Juan Negrín, politikisto tre polemika, pri kiu necesis senpartia analizo jam de antaŭ jardekoj. Mi konsideras la biografiaton tiom interesa, ke mi estis dediĉinta al li artikolon en mia blogo antaŭ du jaroj (kaj la filo tion ne sciis!).
|
| curious |
La filinjo (ĉu panjo helpis?) riskis fikcion, sed specialan, kaj ŝi denove trafis. “The Curious Incident of the Dog in the Night-time” estas anglalingva novelo rakontita el vidpunkto de aŭtista junulo. Mi ankoraŭ ne finis ĝin, sed la impreso kiun ĝi postlasas estas vere nekutima. Ne mirindas ke ĝi fariĝis, laŭ mia kono, tre sukcesa en Britio.
Mi ne multe scias persone pri aŭtismo kaj sindromo de Aspergeno, sed dum tiuj ĉi tagoj la legado de tiu novelo hazarde koincidis pri diversaj informoj kiujn mi trafis diversloke, pri studoj pri ĝiaj heredaj kaj/aŭ dumgravedaj kaŭzoj, pri la ebla antaŭnaska detekto kaj ties sekvaj ebloj, kaj pri la ebla aŭtismo de unu el miaj plej admirataj homoj, kiun mi menciis en alia blogaĵo pri malkono pri sciencistoj, la fizikisto Paul Dirac. Aŭtismo estas sindromo kiu multe pensigas. Ĉu vere temas pri malsano, en plejmulto de la okazoj? Kiel marki limon en kontinua spektro? Ĉu oni vere povas difini ĝin kiel kazon de ekstrema maskleco? La kazoj bezonantaj specialan zorgon kaj traktadon ŝajnas esti delikataj kaj teruraj por la familio. Tial iom senkuraĝigas trovi komentojn, kiel iujn aperintajn sekve al la artikolo en blogo en tiu ĉi spaco; mi tiam pensis ke kelkaj rimarkoj estis tro frivolaj, sed mi nun konvinkiĝis pri ĝi.
Sed, revenante al la komenco: la Magoj sendis pensigajn donacojn. Kion pli trafan oni povus peti?
|
| Mia nova Eklezio |
)
POSTNOTO: Mi ĉiam supozis ke ĉiuj komprenos ke temis pri amuzaĵo, pri parodio, kaj iom surpriziĝis je la suspekto ke eble ne ĉiuj tion same taksis. Sed nun mi ĵus komprenis: kiam oni scias ke iuj organizis "Esperantan Panteonon" tute serioze, mi povas konstati ke homoj jam surpriziĝas pri nenio!
(En español más abajo, con ocasión del Día del Blog en Esperanto)
Verkita unue kiel kontribuo al la Tago de la Blogo en Esperanto, la 15-an de decembro 2007, kaj aktualigita je la 5-a de oktobro 2008
Hodiaŭ, en la Esperanto-Tago, kaj okaze de la jam antaŭe menciita Tago de la Blogo en Esperanto, mi verkas ankaŭ en mia denaska lingvo, la hispana. Vidu sube.
Mi elektis la temon ne nur ĉar tio permesas ke la titolo estas senŝanĝe dulingva, sed ankaŭ ĉar al tiu ĉi temo, la radio en Esperanto, mi dediĉis mian blogon ĝuste antaŭ unu jaro.
De tiam malgrandiĝis la eblecoj aŭskulti radion per tradiciaj metodoj, pro la perdo de Radio Polonia kaj itala RAI. Sed kompense tre kreskis la komputilaj kaj podkastaj elsendoj, tiel ke nun preskaŭ eblas pasigi la tutan tagon aŭskultante radion en Esperanto. En plej multaj kazoj eblas jam elŝuti la arĥivon al via mp3-legilo, kaj ĝui ilin dum vi promenas, vojaĝas, hejmlaboras, sportas aŭ faras ion ajn. Mi do kuraĝigas vin trovi la metodon por tio; mi notis ke kelkaj homoj iom timas la teĥnikaĵojn, sed, kredu min, nun tio estas treege facila afero.
Jen do la listo. Kaj notu la ĝojige grandan geografian, stilan kaj eĉ ideologian diversecon:
Ĝuu!
*****************************
Redactado por primera vez el 15 de diciembre de 2007, actualizado el 5 de octubre del 2008.
Hoy es el Día del Esperanto, y con ocasión de lo que se ha venido a organizar como Día del Blog en Esperanto, voy a escribir un blog en las dos lenguas aquí, en Ipernity (normalmente, mi blog en castellano está en otra web.
He elegido el tema, la radio en esperanto, no sólo porque se escriba igual en español y en esperanto, sino porque también le dediqué la entrada en mi bitácora justo hace un año.
Aunque desde entonces han disminuido las posibilidades de escuchar radio en esperanto por los medios tradicionales (onda corta), han aumentado grandemente las emisiones retransmitidas a través del ordenador o los podcasts. En casi todas las ocasiones pueden bajarse los mp3, de forma que ya es posible dedicar casi todo el tiempo libre a escuchar esperanto de esta manera.
He aquí unos cuantos enlaces. Puede verse la considerable variedad geográfica, pero también en estilo y en ideología:
¡A disfrutar!
Tute certe mi ne estas la sola kiu sentas sin malkomforta rilate al la sistemo de nomado de landoj kaj landanoj en Esperanto. Tiu duobla sistemo, per kiu iuj landonomoj estas kreataj surbaze de iu gento, plus sufikso, dum ĉe aliaj la landnomo estas radiko, el kiu deriviĝas la nomo de la loĝantoj, ofendas miajn sentojn de simetrio kaj de justeco.
La kialoj pri tiu malkomforto estas tre similaj al mia kritiko pri la sistemo de genro de nia lingvo, kiu kondukis min al mia pledo por la forigo de seksismo en Esperanto, kiun vi povas legi aliloke. Unuaflanke troviĝas sento pri simetrio kaj beleco, sed mi koncedas ke ĝi per si mem ne pravigas klopodon por modifo de mia lingvouzo. Plej grave estas idea kialo: laŭ mia opinio, la sistemo (ambaŭ sistemoj: tiu pri genro/sekso kaj tiu pri landonomoj) povis havi ian sencon en la 19-a jarcento, sed ĝi neniel taŭgas por nia nuna socio. Tial, kiam ŝanĝiĝas niaj perceptoj, ne estas mallogike ke iom post iom, certe kun ia prokrasto, evoluu ankaŭ la lingvouzo.
Legu la Lingvajn respondojn, kaj vi trovos ke Zamenhof mem, kiu enkondukis la sistemon, sentis sin same malkomforta:
Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso uj. (...) Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn.
Mi opinias ke jam venis tiu tempo. Nenio pravigas en la 21-a jarcento la uzon de unu proceduro por eŭropaj kaj eŭropproksimaj landoj, kaj alia por ceteraj. Sed en mia kazo aldoniĝas unu vidpunkto kiun certe ne ĉiuj legantoj kundividos, sed kiun mi jam plurfoje tie ĉi defendis: ke mi ne kredas je la ekzisto de nacioj aŭ etnoj, almenaŭ kiel objektivaj realoj. Tial, mi ne sentas pravigebla la uzon de tiu ento, tre malfacile kaj subjektive difinita, kiel bazo por la nomado de realaj (eĉ se ne ĉiam pravigeblaj kaj certe ŝanĝeblaj) kreaĵoj.
Krome, kiel esprimis Zamenhof, en multaj kazoj la multetneco de lando kaŭzas ke la nomado de tiu ĉi surbaze de unu etno donas al tiu ĉi kvazaŭ moralajn rajtojn domini super la ceteraj loĝantoj. En aliaj okazoj, oni konsideras nacianoj ĉiujn loĝantojn aŭ ĉiujn civitanojn de la lando, en kies kazo tio igas absurda la nomadon de tiu ĉi surbaze de derivita koncepto.
La absurdecon de la proceduro montras du ekstremaj ekzemploj de eŭropaj landoj. La plej homogena lando, tiom ke oni uzas ĝin por grandskalaj genetikaj studoj, Islando, derivas la nomon de siaj loĝantoj el tiu de la lando. La civitanoj kiuj plej fieras pri la diverseco de sia lando, lingve, religie kaj geografie, la svisoj, havas nomon de etno kaj derivas el ĝi la nomon de la regno.
En la kazo kiun mi plej bone konas, tiu de la ŝtato kie mi loĝas, la afero ne pliboniĝas. Hispano estas, laŭ PIV, “civitano de Hispanio”, do, denove kazo en kiu la radiko deriviĝas el derivita vorto. Kaj ne temas pri eraro en la difino: etimologie, nomo Hispanio probable devenas el fenica esprimo signifanta “landon de kunikloj”, pro la abundo de tia besto en la iberia duoninsulo, aŭ en ties apudmeritanea parto.
Sed plej grave: envere ne ekzistas etno nomata hispanoj, ĉiel ajn oni klopodu difini etnojn. Mi memoras la surprizo kiam bona amiko, José Antonio Vergara, iam sendis mesaĝon al iu forumo en kiu li parolis pri la etnoj hispanoj, katalunoj, eŭskoj, ktp. Tio estis la unua fojo kiam mi aŭskultis tiun esprimon, kiun mi poste, en aliaj variantoj, legis ĉe aliaj katalunoj amikoj. Certe temas pri tro artefarita uzado: se oni per tiu esprimo emas difini la parolantojn de la hispana lingvo, ankaŭ José Antonio, ĉiliano, estus entenita, dum se oni volas paroli pri historia koncepto, ankaŭ la katalunaj amikoj ne facile eskapus tiun nomon. Dume, ento iom pli pravigebla, eĉ se ankoraŭ duba, kia Kastilio/kastilianoj, montras inversan lingvan skemon.
Eble mi klarigu jam ke mi nenion havas persone kontraŭ la nomo “hispano”, eĉ se la titolo de tiu ĉi teksto povas misgvidi tiurilate. Ĉiun ajn ĵus cititan signifon kiun oni prenu, mi perfekte plenumas. Mi estas ŝtatano de la reĝlando Hispanio, mia denaska lingvo estas la hispana, kaj mi devenas el loko tute en la koro de la historia Hispanio. Mi nek fieras nek hontas esti hispano, mi havas tre lozan rilaton al la tradicio ĝenerale asignita al tiu lando, scias ke la ŝtataneco, la lingvo kaj la historio influas mian propran identecon, sed en la sama maniero kiel multaj aliaj personaj cirkonstancoj kiuj neniel rilatas al tiu vorto. Eĉ mia ĝenerala malŝato pri konkuraj sportoj imunas min kontraŭ la patriotisma fervoro kiun oni ĝuis dum la lastaj monatoj en tiu ĉi mondoparto. Do, mia rifuzo nomiĝi hispano ne fontas el persona problemo: ĝi estas multe ĝenerala, kaj originas el la sociaj kaj ideaj sekvoj eltireblaj el tiu ĉi ĝisnuna duobla vortsistemo kiun mi ĝis nun priskribis.
Ĉiukaze, la tuta afero pri landonomoj ne tro ĝenis min ĝis nun. Mi konscias ke la evoluo de la lingvo okazas malrapide, kaj mi ne tro emas fokusi mian esperantan agadon sur lingvajn aferojn. Krome, ŝajnis al mi ke pli gravis la problemaro rilate la seksan diskriminacion, kaj mi preferis ne tro insisti pri dua batalkampo. Krome, la ĝenerala uzo de -i-, anstataŭ la sufikso -uj-, por derivi la nomojn de la landoj laŭ la unua sistemo, iel permesis trakti la gentojn kaj la landojn kiel apartajn radikojn (iom simile al diplomato kaj diplomatio), kaj ne tro pensi pri la implicitaj sekvoj de tiu uzado.
Sed nun mi volas levi la voĉon. Kaj la ĉefa kialo por tio estas ĝuste la videbla revivigo de la uzo de tiu ujo, por nomi la landojn. Tio estis observebla jam de antaŭ iom da tempo en diversaj tekstoj kaj forumoj. Sed nun diversaj samlingvanoj publikigis libron, “Rusoj loĝas en Rusujo” (elŝutebla podofoe), por pledi malkaŝe por tiu revivigo. Ĝi levas la vualon de la malferma duobleco de la sistemo, jam el la malvera titolo (kiuj estas tiuj rusoj kiuj loĝas en Rusujo?)
Mi volas pledi por la uzo de nur unu el la du eblecoj trovataj en nia lingvo, ĝuste tiun sugestitan de Zamenhof. La homgrupoj ne estu nomataj per vortradikoj. En la kazo de ŝtataj, etnaj aŭ similaj grupiĝoj, la bazo estu la geografiaĵo, dum oni uzu prefikson (ĉikaze -an-) por derivi la nomon de la grupanoj. Siavice, la geografiaĵon (ŝtaton, regionon, k.s.) ni konsideru kiel radiko. Fojfoje oni povas ĝin rilatigi al aliaj realaĵoj, kiel lingvo (Francio al la franca), urbo (Alĝerio al Alĝero), rivero (Senegalio al la Senegalo), aŭ eĉ malnova tribo (Kantabrio al la kantabroj), sed nur kiel etimologiaĵo, aŭ kiel ampleksa sufikso, kaj ĉiukaze ĉiam memorante ke tio donas nek privilegiojn nek rajtigojn: vi trovas aliajn lingvojn en Francio, aliajn urbojn en Alĝerio, aliajn riverojn en Senegalio kaj ne plu estas kantabroj en Kantabrio.
Ĝis nun mi tamen iom dubis pri mia sukceso en la protesto, ĉar unuavide la aŭtoroj ŝajnis havi ĉe sia flanko la forton de la Fundamento, kaj mi timis ke mia protesto vidiĝus kiel pledo por reformo. Mi suspektis ke ne temis vere pri reformo, ĉar, kiel dirite, mi ne pledas por kreado de nova sistemo, sed pri utiligado de nur unu el la du eblecoj fiksitaj dekomence en nia lingvo, laŭ la modelo de aliaj klasikuloj de nia lingvo. Krome jam antaŭe okazis glitoj en la uzo de ambaŭ sistemoj por determinitaj grupoj (Egiptio, ekzemple), do, oni povas fari tion por ĉiuj grupoj senescepte.
Sed nur mi ne konvinkiĝis pri la ĝusteco de mia pledo, eĉ el la lingva vidpunkto. Fakte, ĝis tiu punkto ke eble mi estus povinta ŝpari tiun ĉi tutan pecon, por fari nur simplan ligon al superba artikolo: la kritiko de Sergio Pokrovskij al la ĉisupre citita libro de Löwenstein, Corsetti kaj aliaj. Ĝi estis la artikolo kiun mi estus volinta verki se mi estus tiom lingve klera kiom estas Sergio. Mi nur aldonas la ideologiajn kaj la personajn aldonojn (pri kiuj nur mi, ne Sergio, respondecas).
Krome, tiu pledo por uzo de nur unu sistemo solvas la ĉefajn kialojn kiujn la aŭtoroj uzas por sia batalo kontraŭ -i-. Unualoke, la facileco, pri kiuj pluraj, kaj ĉefe Corsetti en la antaŭparolo, insistas. La konfuzoj pri la uzado de unu konkreta el la proceduroj kaj prefiksoj tute malaperas per tiu sistemo. Oni nur devas lerni la nomon de la lando. Ke ĝi devenas el alia radiko, eĉ se tiu estas praa etno, kiel la iberoj, estas superflua nocio. Ĝis la artikolo de Pokrovskij mi ne sciis ke birmo estas etno, Kameruno, monto kaj Namibo, dezerto, same kiel multaj el la aŭtoroj ne konsciis ke meksiko (hispanlingve mexica) estas alia maniero nomi la aztekojn (en la esperanta vikipedio aperas artikolo pri la “meŝikoj” sed estas perfekte eble uzi la nomon meksiko por la praetno, Meksikio por la lando, Meksikurbo por la ĉefurbo kaj Meksika Distrikto por la regiono).
Do, de nun, se vi volas rilatigi min al iu specifa regiono, mi estas kastiliano. Kaj same, se paroli pri ŝtatoj, ne nomu min hispano: mi nur estas hispaniano.
POSTNOTO: Tiun ĉi tekston mi publikigis unue en mia alia blogo. Se vi deziras komenti, vi povas fari tion ankaŭ tie.
Hodiaŭ, la gazeto "El País Semanal" (dimanĉa suplemento de "El País", la plej grava hispana ĵurnalo) intervjuas al George Soros. Estas pluraj mencioj al Esperanto:
Demando: Parolante pri viaj opinioj, mi kredas ke ili grandparte forĝiĝis pro la familiaj spertoj. Via patro, Tivadar, estis, krom advokato, verkisto en Esperanto, kaj li igis vin paroli ĝin kiam infano. Ĉu vi ankoraŭ parolas ĝin?
Respondo: Ne, mi ne plu parolas ĝin, sed mi tion faris, kaj mi ankoraŭ povus tion fari. Estas fascina lingvo, fascina elpensaĵo, sed nun ĝi ne havas utilecon. Ĝia rolo kiel internacia lingvo estis anstataŭita de la angla; malbone parolita angla, sed ĝi estas la universala lingvo kiun ni havas.
Poste estas pluraj mencioj al la paĉjo Tivadar, kaj al ties libro "Maskerado" (memoru, originale verkita en Esperanto)
Poste denove:
[George Soros] forfuĝis el la sovetanoj en 1946 danke al sia ĉeesto en Esperanto-kongreso okazinta en Okcidento, kaj li alvenis en Londonon.
Krome, ankaŭ hodiaŭ aperas denove informo pri George Soros en "Le Monde", kaj tie la informo estas ke li ankoraŭ komprenas nian lingvon.
La titolo de la hispana artikolo estas "La milionulo kiu volis esti filozofo". Nu, pri li kaj pri tiu ĉi lia faceto, mi iam verkis en mia alia blogo.
Kaj nun mi ĵus verkis en alia blogo, de la sama ĵurnalo, en la hispana, pri la paĉjo de Soros, Tivadar, kiun mi konsideras multe pli interesa ol la filo. Fakte, mia opinio estas ke, se tiu ĉi ne estus milionulo, neniu tiom atentus liajn politikajn opiniojn.
Post unujara foresto, eldoniĝis nova numero de “Sennacieca Revuo”, la kleriga revuo de SAT.
Tre varia enhavo: el ŝtrumpoj kaj ĉininaj piedoj, ĝis scienca literaturo kaj klasifado de animaloj, de poemoj ĝis faŝismo, de tradukoj ĝis semkonservado. Mi ne hezitas rekomendi ĝian legadon, por kio vi povas kontakti la eldoninton.
Mi mem kontribuis per artikolo pri la rilatoj inter laborista kaj naciista movadoj en Eŭskio, kun mencio pri la rolo de esperanto ĉefe en la unua el ili. La titolo, “Kiam la vaska naciismo ne estis konsiderata progresema”, jam donas indikilon pri la enhavo: kiel mi diris en antaŭa blogero de tiu ĉi retejo, en tiu ĉi etnema mondo, multaj homoj kaj specife multaj esperantistoj, emas pensi ke la vaskaj sendependistoj estas progresemaj. Sed ioma rigardo al la historio malkaŝas la bazan fragilecon de tiu pritakso. Eble iam mi enretigos la artikolon, sed similan tekston vi jam povas legi en alia parto de mia persona retejo.
Kaj mi ĝojas ke almenaŭ unu amiko ŝatis ĝin... se mi bone interpretas la svedan frazon 
"Ĉu ni estas solaj?" (Are we alone?) estas la titolo de la podkasto de la Instituto SETI, la organizaĵo kiu serĉas spurojn de eblaj eksterteruloj. Ne, ne temas pri ŝerco: ĝi estas tre serioza entrepreno, kiu utiligas sciencajn metodojn, kaj havas nenion komunan kun la famaj rakontoj de la NIFO-frenezuloj.
La podkasto mem traktas ĝenerale temojn rilatajn kun scienco, sed ankaŭ kun sociaj temoj, kun ĉio ajn kio povas iel interesi homojn por kiuj tiu esplorado ne nur havas sencon: oni eĉ povas diri ke ĝi estas unu el la plej indaj de la homa aventuro. Ĝin gvidas Seth Shostak, astronomo kaj lerta scienca komunikanto.
Kaj jen la novaĵo: ili menciis Esperanton en sia lasta eldono. La elsendo temis pri komunikado kaj lingvoj, kaj ili dediĉis grandan parton al la konstruitaj lingvoj, kaj kompreneble menciis nian. La intervjuito en tiu ĉi parto estis la organizanto de ekspozicio pri planlingvoj en publika biblioteko de Klevelando (Cleveland, Usono), kies enhavo pri Esperanto estas videbla en kelkaj fotoj en tiu ĉi ligo.
Vi povas elŝuti la mp3-on de la podkasto jene.
Ah, mi forgesis diri ke la lingvo estas la angla. Kaj kial mi aŭskultas podkastojn en la angla? Nu, kiel mi jam diris en alia loko, rilate sciencon, se mi iom komprenas la lingvon, mi preferas la originalon. Kaj bedaŭrinde, en tiu fako la anglaj informoj milfoje pli valoras ol la hispanlingvaj. Kaj ni ne parolu pri la stato de tiu fako en Esperanto...
Ĉu UEA konspiris por ke Nederlando venku en la Eŭropa Ĉampionado de Futbalo?
…read morePardonu pro tiu ĉi teksto, kiu por multaj (inklude de mi mem) estas pura bagatelaĵo kaj memevidentaĵo, sed mi volas tion skribi en iu publike videbla kaj daŭra loko, por povi montri ĝin kiam necese, kaj ankaŭ por memorigi tiujn ĉi konsilojn al mi, kaze ke la tento hantu min.
…read more
|
| Kupono de la asocio de hispana… |
Pliajn eksplikojn legu en mia blogo: http://www.delbarrio.eu/2008/05/loti-kun-zamenhof.htm
kaj en la spaco de Julio: http://www.ipernity.com/blog/28697/55411
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Tonyo