Ladislao Published on August 14, 2008
by Ladislao

Ladislao's blog

Browse posts
Kalkuli la manipulmontran ciferon de iu artikolo/teksto
Posted on December 9, 2008
12 comments (latest 8 months ago)
La Manipulanto - forumo kontraŭ la manipulado de publika E-opinio
Posted on December 8, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
La redaktoro de Libera Folio ploras verdajn larmojn
Posted on December 4, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Reago de HEA al la artikolo aperinta en Libera Folio
Posted on December 3rd, 2008
8 comments (latest 11 months ago)
Kiel organizi pli bone Universalajn Kongresojn?
7 comments (latest 14 months ago)
ESENCOJ: La prezidanto de UEA akceptas kritikon pri UK 2008
Posted on August 11, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Ekster la klubo, aŭ kial mi ne iĝos kongresemulo
Posted on August 3rd, 2008
24 comments (latest 14 months ago)
Diversnivela komunikado kun nacilingvaj (amas)komunikiloj pri Esperanto
Posted on April 21, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
Nova aplikaĵo por videokonferencoj
Posted on April 7, 2008
9 comments (latest 19 months ago)

Keyword tags

UK
UEA
Universala Kongreso
Roterdamo
radiosendilo
kritiko

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 333 times

Kiel organizi pli bone Universalajn Kongresojn?

Thursday August 14, 2008 at 02:25PM

Mi ŝuldas pri konkretaj proponoj, t.n. "solvo"-proponoj -- esprimo transprenita de la prezidanto de UEA -- rilate la Universalajn Kongresojn, post mia kritiko koncerna la organizajn mankojn de la lasta UK el Roterdamo. Necesas mencii, ke la ĉi-subaj proponoj priatentas la cirkonstancojn spertitajn de mi dum UK 2008, kaj mi klopodas kiel eble plej konkrete skribi pri miaj proponoj. Mi eĉ momenton ne kredas, ke mi estas ĉioscia, do tiu ĉi artikolo povas enhavi ankaŭ erarojn kaj misaĵojn, pri kiuj mi pardonpetas anticipe. Jen mia "disertacio" por ĝui ĝin ĉiuj, kiuj havas aŭd- kaj vidkapablon.

Al kiuj akordigi la informadon kaj organizatecon dum kongresoj?
Nu, laŭ mia opinio, al novaj/unuafojaj kongresanoj (1), al maljunuloj (2) kaj al handikapuloj (3). Kial? Ĉar pli spertaj kongresanoj jam scias multe pri kongresoj, kaj ilin certe ne ĝenos pli da informoj dise sur la muroj, flugfolioj aŭ eble en etero, sed novaj aliĝantoj certe havas neceson pri pli detala informado. Sed kiel fari tion? Nu, ni prenu laŭvice...

Neceso de afiŝoj, flugfolioj
En la kongresejo el Roterdamo ni devis transiri almenaŭ tri ejojn (sed ne fermitaj ĉambroj) por atingi la centran halon-placon, kiu funkciis kiel la ĉefa ripozejo antaŭ, inter kaj post la programeroj. (Tie estis organizita la Interkona Vespero kaj Movada Foiro - vidi tiun ĉi videon). En transiritaj ejoj troveblis nenie inform-afiŝoj, nek tie funkciis la inform-tablo. La sola sencumiga/direktiga aĵo estis la bruado de jam alvenintoj. Mi eĉ ne povas imagi, kiel orientiĝis unuafoje ekz. iu ĵus alveninta kongresano, kiu ne nur nova, sed aldone ankaŭ aŭdhandikapulo estis?


Mi scias, problemojn ja mi havas, sed mi povas malfacile deĉifri ankaŭ nun tiun ĉi mapenigmon.

Do, kvankam al la "spertohavaj" kongresanoj eble ŝajnas stultaĵo, tamen, kaj la inform-tablo, kaj la diversaj afiŝoj pri sciindaĵoj devus esti tuj post la ĉef-enira pordo. Almenaŭ, tiel estintus logika por mi. Oni povus reagi al tiu ĉi rimarko, sed homoj ja havas langon, do ili kial ne povus demandi iun ajn? Simple, ĉar novuloj aldone pritimas prononcadon, ili ne fidas pri sia lingvorego; bonvolu rememori viajn unuajn frazojn elbuŝitajn... Kaj laste: mi scias, ke ĉiu spertohava kongresano estas spertulo ankaŭ pri mapolego (la kongresa libro enhavis ankaŭ mapon pri la kongresejo), tamen, ekzistas iuj, kiuj pli facile orientiĝas laŭ akurataj kaj direktitaj sagoj. Plejparte oni ja estas bildig-tipaj!

Ankaŭ ion pri orientiĝ-kapablo: modernaj uzaĵoj ofte ne faciligas, sed malfaciligas ilian uzon, kiel okazis minimume dufoje ankaŭ kun la lifto en la kongresa konstruaĵo. Dufoje mi devis persone liberigi malspertulojn pri liftoj, ĉar la hipermoderna maŝino havis du kontraŭajn pordojn: unu kondukis al kongresejon, sed la alia al la fermitan ŝtuparon de la personaro, kaj tiu koridoro post la sesa tute fermiĝis. Tiel mi povis lerni, kiel povas oni komuniki kun sekurgardisto nederlande, por liberigi niajn kompatindajn kongresanojn kiuj trafis en panikon. Ne forgesi, ne ĉiuj havas amikajn kaj memevidentajn rilatojn kun modernaĵoj!

Resumante: ĉiu organizanto pensadu unue kiel nov-kongresano, maljunulo, handikapulo kaj ankaŭ komencanto, kaj nur poste decidi pri la praktikaj solvoj, kiuj informoj superfluas aŭ estas memevidentaj!

Ĉiĉeronado aŭ gvidado de kongresanoj
Tezo: ne nur intelektan nutraĵon soifas la homo! Do, la ĉiutaga bezono same karakterizas ankaŭ la kongresanon, estu ŝi/li la plej fama movadano. Kaj tio simile veras en la kazo de nov-kongresanoj, eĉ, duoble, se ili estas ankaŭ eksterlandanoj. Bonvolu ne preterlasi tion kiel organizanto troŝarĝita kun intelektaj valor(aĵ)oj. Tial estus inda, se okaze de kongresoj ĉiu grupo de 30-50-70-100 anoj havus propran gvidanton, laŭeble enlandanon (t.n. voluntulon), kiu estas informita pri la lokaj sciindaĵoj praktikaj. Ekzemple, en Roterdamo mi ne havis kiun pridemandi, de kie mi povus aĉeti vindotukon/vindaĵon por mia fileto? Kompreble, en tiuj kazoj trivialaj vi ne nepre volus kontakti la ĉeforganizanton, ĉu ne? Ho, mi solvis la problemon, sed tio forrabis de mi/ni duontagon.

Laŭ la (mis)ekzemplo de Roterdamo, la interesiĝanto preskaŭ neniam ricevis surloke utilan respondon se ŝi/li havis demandon, ĉar preskaŭ ĉiam troviĝis aliloke la respondeculo pri tiu temo/kampo. Nu, se ene de kongresejo troviĝas pli da varmaj punktoj organizaj, mi ne komprenas kial ne havis tiuj rektan kontakton inter ili: per telefono, radio (walkie talkie), interreto - ekzemple. Tiel oni estus ricevintaj respondon ĝustamomente, kaj ne poste, iam, aŭ absolute ne. Ĉar respondoj, reagoj - plejparte - tiam utilas, se ili alvenas en la ĝusta momento.

Unuspaca etoso kongresa
Ankaŭ ĉi-tie mi estos konkreta, havante akuratajn "solvo"-proponojn. Do, kial ne havu propran radio-elsendon dum la kongresoj? Kial ne dissendi dumkongrese ankaŭ interrete la sonmaterialojn? La tekniko ne estas multekosta, kaj tiel la organizantoj povus informi ĉiun kongresanon pri la plej gravaj informoj, prelegoj k.t.p., kaj tio ne nepre postulas profesian radiostudion kaj redakcion. Mi donas konkretan proponon pri la necesaj iloj. Jen:

Radiosendilo
La sendilo konekteblas rekte al komputilo, sed ankaŭ al sonamplifilo uzata dum prelegoj. Helpe de ĝi oni povas dissendi aktualaĵojn, anonc(et)ojn ankaŭ. Ĝia dissenda areo atingas ĉ. 300-500 metrojn

Detaloj pri la radiosendilo; prezo ĉ. 155 USD aŭ 105 eŭroj.

Tri proponoj pri radioriceviloj 'klasikaj'


Prezo - 412 HUF, ĉ. 1,73 eŭroj.




Prezo - 669 HUF, ĉ. 2,81 eŭroj.


Prezo 1.024 HUF, ĉ. 4,30 eŭroj.

La radioricevilojn enhavus la kongresa inform-pakaĵo, do la prezon de radioj entenus la aliĝkotizo, kio ja signifas maksimume 5 eŭrojn pli. La radiosendilon mem, post la UK 94 el Bjalistoko oni povus uzi aŭ en la E-muzeo, aŭ en la Esperanto Centro kiel helpilo.

Nu, karaj venontaj kongresanoj kaj organizantoj, jen miaj proponoj por plibonigi la venontajn Universalajn Kongresojn. Ek!

Aldono:
Ne forgesi, ne la kritiko mem gravas - ĉar dum amaseventoj maleblas kontentigi ĉiujn partoprenantojn unuope -, sed la ebla akceptemo de la organizantoj de novaj kongresoj pri tiuj temoj/atentigoj, kiujn mi koncernis. Miaj "solvo"-proponoj ne nepre devas esti aplikotaj, ili estas nur variacioj je unu temo.

7 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon, ankaŭ por neĉeestinto estas interese!

Blazio
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Dankojn, Blazio. Eble mi estis tiom konkreta, ke oni ne povas aŭ volas komenti. Ĉu?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 14 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Certe scias pli bone ol vi neniu, kiel oni informu pri lokoj en kongresejo, ankau pri tehhniko
ni aliaj ne povas diri ion saĝan! Ibu sukcesu realigi viajn rekomendojn. Kiom kostas partopreno por hungaro, se konsideru vojaĝkostojn, partoprenkotizon, vivadon tra semajno? Kiom tia vojaĝo kostas por du-kvin personoj?

Blazio
Posted 14 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
UK devus havi specialan programon por veki la atenton de neesperantistoj - ekzemple muzikspektaklojn.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Viaj priskriboj estas tre konkretaj; vi tre trafe listigis multajn "malfacviligojn" dum tiu kongreso. Mi ne estas esperanta (kaj kongresa) novulo, do mi post unu tago sukcesis trafi al la celita loko, sed vere por la unufojaj kongresanoj, maljunuloj, handikapuloj povis esti multaj baroj. Tamen ne ĉiuj kongresoj estis tiom malbone organizitaj. Ekzemple Unuiversala Kongreso en Vilno estis bonege organizita. Ni esperu, ke venonta kongreso estos pli zorge organizita. Mia priskribo rilatis al la programo kaj miaj propraj impresoj, sed bone ke vi tuŝis temon de la fuŝa organizado.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Kara mia:

Vi pravas pri viaj komentoj... mi mem ankaux sercxis specialan ajxon dum duontago kaj nur sukcesis acxeti gxin kiam mia karega Pingveno sidis apud mi en la Oratora Konkurso (li estas lokano): mi sercxis pri apoteko kaj tiu ajxo por demeti la ungo-vernison de la... ungoj! Terure!
En mia lando, Brazilo, tiu vendigxas en apotekoj kaj kostas bagatelon (malpi ol 2 Realoj. 3 Realoj samvaloras al 1 Euro por Euxropanoj) sed tamen en Roterdamo (certe en pluraj aliaj lokoj de Nederlando) gxi kostas preskaux 7 Euroj kaj vendigxas en superbazaroj...! :-/ Bone, rilate al la Kongresejo: oni povus konsideri, ke eble la administracio de la WTC ne permesis plurajn aferojn, kiel, ekzemple, resti piede en cxambroj dum prelegoj kaj prezentadoj. Tio okazis dum la prelego pri Wikipedio, en kiu pluraj (pli ol 10) homoj bezonis foriri el la cxambro cxar ne plu havis liberajn segxojn. Do, eble, la afisxoj tie apud la enirejo de la kongresejo povus esti malpermesita... eble. MI rimarkis, ke la konstruajxo dauxre funkciiis cele al siaj farendajxoj (firmaoj, ktp) ... Okazis al mi io ridinda: mi estis tre laca kaj estis neniu vaka loko por sidi apud la enirejo. MI rimarkis nigrajn konfrotajn segxojn tiel antaux la pordo. MI felicxe iris tien kaj do...mi trovis afisxon dirante: "Tiu cxi loko ne apartenas al la Esperanta kongresejo. Bonvolu ne sidigxi!" (aux iu frazo simila)...mi honte foriris... kaj tuj mi perceptis, ke iu gardisto jam estis ekkomencinta veni apud min... mi diris al li: I'm sorry! :-)

Kiel mi jam diris al vi, tiu estis mia unua kongreso internacia. Ecx en Brazilo mi ne sukcesis cxeesti. Eble tiuj viaj ideoj estos bonaj konsiloj por la organizantoj de la Bjalistoka U.K-o. Cxu vi jam ilin sendis al la LKK-anoj?

Kiel mi diris antauxe: Internacia Kongreso por mi ekde nun nur for de Euxropo.

Kore via, Mirna
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Al tiuj bele ordigitaj "devaĵoj", mi aldonus ke kongresejo nepre havu senpagan radi-retaliron por la kongresanoj. Kaj se la kongresejaj responsuloj ne volas/povas disponigi ĝin, la organizantoj aranĝu mem. Estas pluraj ebloj, ne tre multekostaj.

Atentu, ke pli kaj pli tiu ŝajna "luksaĵo" fariĝas deviga! Samkiel antaŭ pluraj jardekoj ekestis la bezono faciligi la poŝtumadon al kongresanoj, nun venas la vico de la retumaj faciligoj.

Mi ĝenerale konsilus la jenan moton: facilajn poentojn oni nepre atingu!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 14 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...