Ladislao Published on August 3rd, 2008
by Ladislao

Ladislao's blog

Browse posts
La redaktoro de Libera Folio ploras verdajn larmojn
Posted on December 4, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Reago de HEA al la artikolo aperinta en Libera Folio
Posted on December 3rd, 2008
8 comments (latest 12 months ago)
Kiel organizi pli bone Universalajn Kongresojn?
Posted on August 14, 2008
7 comments (latest 16 months ago)
ESENCOJ: La prezidanto de UEA akceptas kritikon pri UK 2008
Posted on August 11, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Ekster la klubo, aŭ kial mi ne iĝos kongresemulo
24 comments (latest 15 months ago)
Diversnivela komunikado kun nacilingvaj (amas)komunikiloj pri Esperanto
Posted on April 21, 2008
8 comments (latest 16 months ago)
Nova aplikaĵo por videokonferencoj
Posted on April 7, 2008
9 comments (latest 20 months ago)
Intervjuo kun Leonard Orban - jam legeblas ĉe Esencoj kaj Libera Folio
Posted on March 17, 2008
4 comments (latest 20 months ago)
Esperanto 2.0 TV - ĉio en unu retkanalo?
Posted on March 15, 2008

Keyword tags

kongreso
UEA
Roterdamo
UK 2008
TEĴA

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 906 times

Ekster la klubo, aŭ kial mi ne iĝos kongresemulo

Sunday August 3rd, 2008 at 10:15PM

Ĉi-jare mi partoprenis unuafoje - almenaŭ parte - Universalan Kongreson; post mia eniĝo en la movadon mi aliĝis kaj al Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) kaj al UEA. Kiel novulo en la t.n. organizata movado mi tiel decidis, ke mi - ŝajne - devige devas partopreni ankaŭ UK-on en Roterdamo. Kvankam HEA organizis grupan veturadon al UK 2008, mi elektis la peraŭtan solvon vojaĝi al kongreso, ĉar kune kun mia familieto ŝajnis al mi pli oportuna tiu solvo. Nun jam mi scias, ke ne estis malbona elekto, ĉar post tritaga kongresumado mi jam tiel decidis, ke mi forlasos UK-on. La kialoj pluroblas.

Mi ne nepre volas kritiki nek UEA, nek organizintojn, tamen, kiel ĵurnalisto partopreninta pli da grandaj aranĝoj, min ĝenis la registrada procedo de novaj alvenintoj. Krom kelkaj E-flagoj antaŭ la kongresejo, nenie mi trovis inform-havajn afiŝojn pri kion mi devas fari, se ĝuste tiam mi alvenis? Mankis ankaŭ la bona lingvorego de registrantoj ĉe la alven-tabloj, kaj al mi devis plurminuta pensado por konsciiĝi, ke kion signifas la numeroj 1300-1500, ekzemple? Nu, tiuj numeroj signifis la kongresajn numerojn de aliĝintoj - nun jam ankaŭ mi scias. En kongresejo mi trovis grandan rumoron, nenie informoj pri tio: kie mi estas, kaj kion mi devas fari - eble tial, ĉar mi estis komencanto-kongresano kaj mi ne havis spertojn pri UK-oj. Do mi povis fari nenion alian, ol trinki kafon kaj poste bieron.

Pri tio ne kulpas la organizintoj, ke ĝis la komenco de Interkona Vespero, pli precize de Movada Foiro ne alvenis la aŭtobuso de nia asocio, do, kvankam nia organizo havis tablon rezervitan je ĉi-tiu evento, mi ne havis eĉ iun flugfolion, per kiu mi povintus prezenti ion ajn pri la hungara E-movado, pri la Hungaria Esperanto-Asocio. Eĉ, ĉar ene ne kongresejo ne estis interreta konektebleco, mi povis uzi nek mian komputilon almenaŭ prezenti la iniciatojn interretajn de HEA (Esperanto 2.0 TV, ESENCOJ, retpaĝo de HEA aŭ nia esperantlingva retejo pri hungaraj setlejoj - hungario.hu). Konektebleco tamen ekzistis al tiuj, kiuj antaŭe aĉetis t.n. ret-alirajn kartojn. Pri tiu ebleco nenie mi ricevis informojn, ke kie mi povus aĉeti tian ret-karton por uzi interreton ene de kongresejo, kaj ĉar mi ne naskiĝis en Roterdamo, mi ne havis konojn pri la aĉetejoj.

Mi tiel pensis, ke eble en la ejo de la Gazetara Servo mi trovos interreton por aĉeti konekteblecon, sed neniu ĉe informtablo povis min informi pri detaloj: kie troviĝas la t.n. Gazetara Servo? (Dua tage mi trovis tiun servon, sed post la 18a horo ĝi fermiĝis ĉiutage; ŝajne post la sesa postagmeze en Nederlando kreskas nek herbo!) Do, dum unua tago de UK mi ne havis interreton, tial mi povis helpi nek en la prezento de Dua Vivo. Grandan(?) helpon mi signifis tiel al la iniciantoj prezenti Duan Vivon - kaj tiel forpasis mia unua vespero kongresa. Estas vere, ke en nia inform-pakaĵo ni ricevis la kongresan libron kun pli da informoj pri la kongreso, tamen, oni ne povis tralegi ĝin en kelkaj minutoj (do, nek mi!) tuj post la alveno...

Paneo de Dua Vivo ĝuste dum ĝia prezentado

Por mi la dua tago komenciĝis lunde. Mi tiel pripensis, ĉar mi respondas pri la informado de HEA (kaj en ĉiutagoj mi estas ĵurnalisto), ke mi partoprenos la kunsidon de Subkomitato 2 (laŭ programo el kongresa libro) pri informado en la salono Teo Jung. Ho ve, tio ja estis malbona decido. Mi aŭskultis enorde ĝeneralaĵojn pri la problemoj de Esperantujo pri komunikado - ankaŭ fare de Barbara Piertzak, respondeculo pri informado de UEA -, kaj kiam mi vortumis komenton pli konkretan, ke nia informagentejo - kie mi deĵoras - aĉetus novaĵojn-informojn/temojn esperantlingvajn ankaŭ, sed ne nepre pri Esperanto, s-ino Piertzak, la kara, aldonis siavice ŝercan mencion, ke "la temo ja estas aĉetita, he-he". Kvankam mia komento/propono ne sonis en bela kaj flua Esperanto - mi nur klopodis komprenigi la esencon de mia propono -, tamen, mi ne atendis tian reagon, precipe de la respondeculo pri informado de UEA. Nun jam mi scias, ke estis superflue deziri meritplenan diskuton pri la ebla uzo de Esperanto ankaŭ en la komerco pri informoj. Mi pardonpetas pro mia stulta propono ankaŭ denove, postfoje! Tiel finiĝis mia dua tago kongresa...

Intervjuo kun Barbara Piertzak preparita en marto 2008

S-ino Piertzak en intervjuo kondamnis antaŭjuĝojn dum la solvo de diversaj diskutoj-disputoj (ĉe 2'40"). Nu, tiom pri ŝia aŭtenteco profesia rilate la antaŭjuĝojn.

Mardo estis mia tria tago, kaj mi tiel pripensis, ke meritus mian partoprenon la kunsido pri la (re)naskiĝo de Tudmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La porokaza kunsido iĝis la unua fondkunsido de la nova TEĴA - kiel oni eksciis surloke -, kie oni aprobis la statuton de nova TEĴA por registrigi la organizon en Litovio oficiale. Kvankam mi jam aliĝis rete al TEĴA, mi aliĝis denove - ĉar mia reta aliĝo forvaporiĝis intertempe -, kaj ankaŭ mi voĉdonis jese al la nova statuto. Do, TEĴA funkcios en Litovio, kie ĝi havas promesplenan apogon de diversaj ŝtataj organizoj ankaŭ - kiel mi komprenis. (La membrokunsido de TEĴA aŭskulteblas ĉi-tie!) Kaj tiel finiĝis mia tria tago kongresa...

Kvaran tagon mi ne havis, ĉar mi decidis pri forlaso de UK. Ŝajne, eniĝi vere en la klubon fermitan de UEA mi povos nur post multe da jaroj (kaj kongresoj), se ili tiel funkcias. Mi ne estas senpacienca, nek adepto de postenismo mi estas. Kaj same, nek tiom da tempo mi ja havas ankoraŭ... Kiam kaj UEA, kaj la kongresoj organizotaj iĝos pli akceptemaj kaj malfermitaj al novuloj (aŭ novaj anoj), eble tiam mi partoprenos denove kongreson. Ankoraŭ mi estas ekster la klubo, kaj bone estas tiel...

Aldono: Indiferenteco de organizantoj
Eble kiel ĵurnalisto mi estas pli sentema ol kutimas je la indiferenteco, tamen, dum miaj tri tagoj dumkongresaj tio estis la plej ofta kaj ofenda sento, kion mi kolektis rilate la (re)agojn de organizantoj. Atenton ne nur tiuj devas ricevi, kiuj "jam estas pli famaj aŭ konataj" en E-movado aŭ en la internaj rondoj de UEA. Eĉ, novaj aliĝintoj same, se ne pli gravas ol la testitaj kaj ĉiotolerantaj kongresanoj. Tiu sinteno de indiferenteco estis la plej ĉagreniga cirkonstanco en la UK 2008 en Roterdamo - almenaŭ por mi, kompreneble.

24 Comments / add your comment?

Aleksandro Horváth says:
Ĉi tiu estis mia tria UK. La plej bone plaĉis al mi la unua en Vilno. Eble ankaŭ pro tio, ĉar tiam mi havis la kuraĝon prezentadi mallonge pri mia vortara agado en la tereno de maŝinfako kadre de Terminologia Forumo. Kaj eble tial, ĉar la aŭtobusa vojaĝo antaŭ kaj post la UK estis bone organizita, kaj ni alveturis ĝis Helsinki.
La sekvanta UK estis en Florenco. Mem la kongresa partopreno ne kontentigis min, sed pro la historia kaj arta urbo, mi ne povis teni tiun semajnon perdita tempo.
La sekvantan UK-on pro diveneblaj kialoj mi preterlasis.
La ĉijaran UK-on eĉ mi ne povas pli alte kvalifi, kvankam estis kelkaj interesaj okupoj, kien sukcesis mi enlokiĝi, tamen la plej agrabla travivaĵo estis la ekskurso en Antwerpen, dakn' al Jakvo.
La malagrablaĵojn de veturado kaj loĝado, oni ne povas skribi al la konto de UK.
Ĉu kia estos la sekvonta UK en Bjalistoko?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Kara Aleksandro, nenian aludon enhavas mia afiŝo pri la eblaj malagrablaĵoj de veturado kaj loĝado. Eĉ, entute mi/ni estis kontentaj pri niaj ebloj... Mi parolis nur pri la kongreso, kaj kio koncernas kongreson. Almenaŭ mi tion volis :-)... Aliflanke, dankojn pro via komento!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Kion vi skribis, Ladislao, mi aŭdis de pluraj en la lastaj tagoj. Do vi ne estas sola. Kaj rilate la eldiron de kara Barbara: jes, mi me miras. Por la granda plimulto inter la "verduloj" informi per Esperanto kaj ne pri Esperanto estas kvazaŭ herezaĵo. Vi aŭ via informagentejo provu havi pli profundan kontakton kun Monato (www.monato.net) kiu ĝuste tiel agas: per Esperanto kaj ne pri Esperanto.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Dankon Paŭl pro via komento kaj propono. Mi provos kontakti Monaton, eble uzeblan reagon ni ricevos de ili, ol kian mi ricevis de nia kara Barbara :-)...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Tiu debato pri la agado por aŭ per esperanto ĵus reeĥas.

Mi mem skribis komenton en mia blogo, kun atentigo al tiu ĉi artikolo de Ladislao.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Mi neniam tute komprenis tiun debaton. Estas ciklo: Informado generas aliĝadon al kursoj, kiuj generas uzantojn, kiuj generas praktikajn aplikojn, kiuj estante pli konkretaj argumentoj generas pli efikan informadon. Kial oni ne rajtas tute individue koncentri siajn fortojn en tiun parton de la ciklo, kie oni hazarde fartas plej bone?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
La problemo estas tio, ke la ciklo tute ne ekzistas, aŭ ĝi estas terure miskompensata.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
La ciklo tutcerte ekzistas, sed necesas multe da persisto por teni ĝin vigla ("cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas", ĉu ne). Post bona informado povas manki lern-eblecoj, bonaj kursoj ne garantias ke la lernintoj movadaniĝas (precipe en nia reta epoko), bonaj aplikoj ne garantias en si mem bonan informadon pri ili (nelaste ĉar la plej dolĉa apliko estas bone uzebla informcele nur se oni geedziĝas poste...).

Tamen oni ja povas fari ion. Se oni ne havas la rompiĝeman bonan ciklon, oni havas la malbonan, rompendan ciklon de fatalismo. Unu maniero dividi la taskaron tiel ke ĝi estos pli venkebla, estas prioritate asigni instruadon al la loka nivelo, la informadon al la nacia kaj la aplikadon al la internacia. Tio ne signifas ke loka klubo ne rajtu informi kaj apliki, sed nur ke instruado estas tio kio aŭtomate pravigas la ekziston de la klubo; se ĝi ne organizas kursojn, ĝi havas problemon klarigi kial oni membriĝu kaj batalu inter si pri la estrarpostenoj (ĉar tia demokratia batalo ja okazas en ĉiu prospera asocio). Simile, tute ne estas malbona ideo, ekzemple, okazigi kursojn en landa Esperanto-kongreso, sed tio kio pravigas la ekziston de landa asocio estas ĝia kapablo liveri informadon kiu povas nutri la lokajn Esperantokursojn. Kaj tiel plu.

Fakte eĉ ne gravas ĉu la ciklo "ekzistas". Ĝi ĉiuokaze utilas por organizi la laboron en specifajn taskojn, venkeblajn etape, anstataŭ perdigi nin en naivan esperon (aŭ same naivan malesperon) pri nedifinita venko fina.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Dankon Manolo pro viaj valoraj aldonoj al tiu ĉi temo. Baldaŭ mi reagos pli longe al la temo, ne nur tie ĉi...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Dankon, Ladi, ke vi parolis honeste pri via sperto. Mi sorbas la informojn.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
Mi rimarkis ke multaj "verduloj" kondutas kvazaŭ esperanto jam venkis! Oni ne bezonas ŝanĝi manierojn indormi pri esperanto ĝisdatigi ilin kaj utiligi modernajn principojn de merkatiko kiuj estas sukcese aplikataj de modernaj firmaoj. "Spertuloj" rigardas esperanton de ene kaj ni "malspertuloj" rigardas ĝin ankoraŭ de ekstere. Multaj proponoj de "malspertuloj" estas primokataj kion mi jam kelkfoje aŭdis en pola radio fare de nia kara Barbara......
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Intertempe mi rememoris, ke kun s-ino Pierzak, okaze de iu intervjuo mi parolis ankaŭ pri antaŭjuĝoj. Mi enmetis la intervjuon ankaŭ ĉi-tien...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Ladislao,
Nu kvankam estis mia unua U.K. kiun mi partoprenis, Mi intertempe jam20 jaroj estas Esperantisto kiu agadas en alia angulo de Esperanto. Mi helpis plurajn novulojn en Esperantio kiu perdiĝis en la granda halo de la kongresejo.
Mi subtenas vian diron ke la informo estis pli ol lama kaj ke precipe por komencantoj la estontaj OKK-oj devas fari multege pli da peno por ke ili komprenu pri kiu temas. Certe kaj mi esperas ke estonte oni faras tion, la unuan tagon doni informan kunsidon al ĉiuj, kiuj volas plenĝui Kongreson sed ne komprenas la iteneron.
Jes en kazo ke mi mem ne povis helpi novuloj, mi estas sufiĉe ruza kaj informita por sendi ilin al budo de Monato kie nur specialistoj pri esperanto kaj la movado laboras. Oni povas kaj memoru tion por estonto, direkti sin por ĉion. La afableco de tiuj homoj estas ekzemplo al tiuj kiuj nur pompe trairas la halon por montri siajn titolojn kaj gravecojn.
Mi vere timas ke U.K. kiun mi partoprenis forpelis kelkajn novulojn.Domaĝe.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Pri la afero kun Barbara mi volas aldoni, ke la lingva baro ne estas la sola kiun devas venki homoj por interkompreniĝi. Estas subtilaj kulturaj diferencoj kiuj malsubtiliĝas en etoso kie ne ekzistas vera majoritata superreganta kulturo, kiel okazas en preskaŭ ĉiu esperanto-aranĝo.

En tiu miskompreno povis roli ankaŭ tiuj kulturaj baroj: kio por vi estis stulta necela ŝerco, por Barbara povus esti ia instigo por ke vi daŭrigu... kiu scias! Se vi ankoraŭ ne oftis tian esperantujan etoson, eble vi ankoraŭ ne alkutimiĝis al tiaj miskomprenaj ŝoketoj. Mi tamen ne forkonsideras la eblon menciitan de Paŭl, ke Barbara opiniis vian proponon herezaĵo...

Mi ankaŭ bedaŭras ke vi trafis por la unua fojo tiun ĥaosan UK-on... Mi jam partoprenis 4-foje kaj tiu ĉi estis la plej malbone organizita.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Nu, Manolo, mi ne rezignis tute pri la persono mem, ĉar mi scias, ke sola reago neniam signifas la tutan homon mem. Mi nur pri tio konsciiĝis - ankaŭ laŭ mia intuicio -, ke s-ino Piertzak, ŝajne, havas pli fortan konekson kun antaŭjuĝo, ol kiom ŝi kredas... Kaj trankviligas min ankaŭ tio, ke ankaŭ laŭ via opinio - kiel partoprenanto - ekzistis organizaj problemoj dum la nuna UK, do mi ne pretertrafas kiam ankaŭ mi asertas ion similan.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 16 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Estas iom malfacile trakti la fakton, ke en la sfero de Esperanto tre miksiĝas formalaj aŭ duofnformalaj kaj tute neformalaj, amikaj rilatoj. Multaj ekŝatas en Esperanto neformalajn rilatojn (finfine oni ne kontrolas kaj gvidas min, ie, ĉiupaŝe...) , sed samtempe ja ĉiupaŝe oni volas ankaŭ en Esperanto-medioj organizecigi aŭ firmaecigi rilatojn. Mi nur imagas, ke ĉe UKoj malfaciligas multon la fakto, ke amikoj, kiuj ne renkontiĝas ofte, renkontiĝas ĝuste ĉe cirkonstancoj, kie ili devus labori. - Ĉu vere oni devus apartigi "ĉefan festivalon de Esperanto" kaj "ĉefan organizan kunvenon de organizistoj? - Sed ordinara esperantisto (eĉ aktivulo aŭ "kadrulo") tre ofte ne havas financajn rimedojn kaj tempon "ambau aferojn" "okazigi al si".

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Imre Szabo says:
Ni atendis pli bone organizitan kongreson, mi dirus, se tio ne estus banalaĵo. Tion karakterizis, ke ne estis dommastroj. Dommastroj por la movado, por la urbo, por la loko. Eĉ en la plej ordinara, amika vespero estas iu, kiu pravigas vian ĉeeston, la nepre nepreterigeblan eventon. Io tia ne estis tie. Kvankam UK estis la rikolto de UEA, nun devas enveni la plimulto de la financoj, per kiuj ĝi povas vivteni sin kaj povos organizi pli bonajn estontajn kongresojn.
La kontakto kun la ekstera mondo apenaǔ sperteblis. Vere aperis dupaĝa artikolo pri la kongreso en la plej granda Nederlanda gazeto, sed mi ne komprenas, kial ne havas sian valoron la ĵurnalistoj, kiuj estas humilaj esperantistoj. Se ankaǔ ilia kapablo estus eluzata... Ĉu fakulo, se estas esperantisto, valoras jam malpli ol eksterulo? Mankis aranĝoj komunaj kun la loka popolo. Sed mankis ankaǔ interna inventaro de la propraj fortoj.
Posted 16 months ago. ( permalink )
probal says:
Dankon, Ladislao, pro via tre utila - kaj klara - resumo de viaj spertoj, kaj mi dankas ankau Paulon, kiu atentigis min pri tiu chi blogo. Por mi 2008 estis la unua kongreso post mia enpostenigho, kaj nia skipo certe devas multon ankorau lerni. Koran dankon pro la atentigoj!

Mi ankorau memoras la senton de dronado en mia unua kongreso - en 1977 - kaj la konstaton, ke oni kutime devas mem elserchi la vojon, char simple ne estas sufiche da homoj, kiuj indiku ghin. (Kaj mi diru, ke tion mi spertis malgrau la fakto, ke stabanoj el la Centra Oficejo enjungis min en la kongresajn laborojn, kaj ke do oftege ne mankis al mi gvida mano de iu au alia.) Diference de vi, Ladislao, mi tamen ne estis antaue spertinta esperantujajn aranghojn - tiu universala kongreso estis entute mia unua sperto de esperantuja arangho, kio kompreneble estas iom supershuta sperto.

Multaj el ni komentis jam; estas iom da sugestoj; sed mi rimarkas, ke neniu proponis gheneralan "solvon". Mi tre ghojas pri tio. Antau kelkaj jaroj, post tia atentigo, venadus lavango da senutilaj "solvo"-proponoj. Nun evidente la komentantoj diras ion nur se ili certas, ke ghi estos utila en la praktiko. Eble ni tamen havos iom da kunflikaj solvetoj por estontaj kongresoj - tio estas mia modesta deziro, kaj al tiu celo mi shatus pli da konstruaj sugestoj.

Probal
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Egan dankon, s-ro Probal Dasgupta, pro via komento. Unue, ĉar tiel komenciĝis duonoficiale la diversnivela komunikado por plibonigi la venontan UK; due, ĉar per via komento vi sugestas rimarkinde, ke la estraro de UEA -- kvankam vi komentis en via propra nomo -- ne nepre ofendiĝas se ricevas bonintencajn kritikojn -- almenaŭ mi tiel kredas, ke ne prenis iu ajn malbonintence mian opinion publikigitan en tiu ĉi blogo (krom s-ino Piertzak, eble :-).

Mi salutas ankaŭ vian proponon/peton ricevi "solvo"-proponojn, kiujn mi faros miavice ankaŭ ĉi-tie, ankaŭ sur la oficiala retpaĝo de Hungaria Esperanto-Asocio, ESENCOJ.info. Kaj bv. ne miskompreni, mi nek momenton kredas, ke miaj proponoj venontaj estos pli, ol simplaj opinieroj de iu simpla ano de UEA. Kaj lasta rimarko: sendepende de la komento de s-ro Probal Dasgupta, mi jam mesaĝis retpoŝte al la organizantoj de la venonta kongreso, ke indus eviti la misaĵojn ĉi-jarajn okaze de la UK 2009 el Bjalistoko...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 16 months ago.
Lars Sözüerpro says:
Laŭ
Estonteco de UEA
(plej malsupra frazo) la karaktero de UKoj estis temo en Roterdamo. La rezulto de eventuala diskuto estus interesa por ĉi tiu temo.
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ke la UK-oj iĝu festivaloj de la Esperanto-kulturo, tion prezidanto Maertens jam volis efektivigi en la 80aj jaroj. Sed li ne sukcesis realigi siajn ideojn. Espereble la nova skipo finfine povus zorgi pri iom da renovigo.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Mi demandas min ĉu la konservativeco en la organizo ne povas esti (ankaŭ) rezulto de tio ke la UK okazas ĉiujare en nova lando. Ekzistas Konstanta Kongresa Sekretario ktp., sed la granda parto de la laboro plu estas de la lokanoj, mi supozas; estus nature ke ili preferas kopii anstataŭ reinventi.

Tamen la UK ja evoluas. Mi dum jaroj ne ĉeestis ĝin, sed laŭraporte ŝajnas ke ekzemple la "Movada Foiro" estas populara novenkondukaĵo. Laŭ mi oni ne havu grandan planon por renovigi la UK en unu frapo, sed uzu konservative kaj anarkie la metodon de arkaismoj kaj neologismoj. Aliflanke, eble estu aliaj grandaj Esperantokongresoj krom UK; ekzemple oni povus okazigi grandan Eŭropan Esperantokongreson en la jaroj de Eŭrop-Parlamentaj balotoj, kaj tiel garantii ke UK okazos alikontinente almenaŭ dum tiuj jaroj. Jen mi jam pekas kontraŭ mia ĵusa malrekomendo de grandaj planoj; tamen, se planoj estu grandaj, ili ampleksu multe pli ol UK izole.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Claude Nourmont says:
saluton al cxiuj partoprenantoj de tiu cxi diskuto, kiun mi gxis nun ne rimarkis. Mi havus multon por diri, sed unuavice, mi preferas legi kaj auxskulti, kion vi skribas, kritikas, sugestas.
Cxar por mi, kiu devas kalkuli la kioman UK-on mi partoprenas, komencinte en 1964, kaj de tiam partopreninte preskaux cxiujn gxis nun, estas malfacile percepti, kio ne estas evidenta al unua-foja partoprenanto (cetere, responde al Jakvo, estas speciala horo en la fino de la sabata posttagmezo, por 'unuafojaj kongresanoj').
Al diversaj komentoj viaj mi klopodos poste respondi, cxar mi ne havas nun tempon cxion pristudi (i.a. legi la aneksitajn dokumentojn) kaj mia hodiaux mesagxo limigxos al tio, ke mi volonte plukolektos viajn komentojn kaj sugestojn, por plibonigi la UKojn. EStas la tuta demando: kiaj estu niaj kongresoj? Pri tio ni cerbumas en iuj rondoj. Sed ankaux estas la demando pri plibonigo de apartaj programeroj. Se vi interesigxas, mi sendos al vi ( mi celas ne nur al Ladislao, sed al cxiuj partoprenintoj, kiuj legas tiun cxi blogon) kelkajn demandojn pri specifaj programeroj de la jxusa UK, cele al ilia plibonigo senecese.
Claude Nourmont (i.a. estrarano pri kongresoj)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Kara Claude, mi dankas vian komenton, kaj mi atendas senpacience vian pli konkretan reagon je mia opini-kritiko. Ne forgesi, plej grava ne la kritiko mem estas - ĉar dum amaseventoj maleblas kontentigi ĉiujn partoprenantojn unuope -, sed la ebla akceptemo de la organizantoj de novaj kongresoj pri tiuj temoj/atentigoj, kiujn mi koncernis. Miaj "solvo"-proponoj ne nepre devas esti aplikotaj, ili estas nur variacioj je unu temo. Kaj mi daŭre petas esenc-vidkapablon de la oficiuloj, estu ili en ia ajn organizo...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 16 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...