Resumo de mia prelego okaze de la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj el Vilno, Litovio - 26-30a de majo 2008
Demandoj respondotaj (enhavo)Kiel komuniki pri Esperanto kun la nacilingvaj (amas)komunikiloj? Kiel "stultigi" diversajn informojn pri Esperanto tiom, ke ili estu kaj restu allogaj ankaŭ al diverstipaj gazetoj, radioj kaj televidoj (publikservaj, bulvardaj, fakaj) nacilingvaj? Kiel komuniki sukcese, konsiderante kaj uzante la strukturojn kaj specifaĵojn de la presaro mem? Aliflanke: kiel helpi E-organizaĵojn kaj iliajn decidpovulojn pri komunikado ekster la E-movado? Tiujn demandojn provos respondi tiu ĉi prelego helpe de konkretaj ekzemploj (laŭ la hungara presa medio)...
Mesaĝi malpli anstataŭ troigi (metodoj trovi mesaĝojn kaj komuniki kun ĵurnalistoj)Esperantistoj, E-movadanoj ofte falas en tiu eraro, ke ili provas komuniki ĉion pri Internacia Lingvo kiam kontaktiĝas kun ĵurnalistoj. Movadanoj ofte superŝutas ĵurnalistojn kun informoj, kiam aperas la eblo publikigi ion ajn rilate Esperanton. Kvankam necesas nur(!) trovi la plej gravajn mesaĝojn, kiujn oni volas distrumpeti. Ekzistas ĵurnalisme jam testitaj metodoj priserĉi tiujn mesaĝojn. Kaj ne forgesi: ĵurnalistoj – estimo al esceptuloj! – estas ĝenerale tro supraĵaj, ĉar ili laciĝas dum la pelado trovi la plej freŝan presinform(er)on. Eĉ, ĵurnalistoj plie servas siajn ĉefojn/redaktorojn, ol la t.n. meritplenan konsumantaron de informoj. Indas kalkuli kun tiuj tristaj(?) faktoj...
Elprofiti ŝtoniĝitajn strukturojn (metodoj pri interveno de profesiuloj)Iel-tiel ĵurnalistoj jam konas, aŭ espereble havas informojn pri la strukturo de (amas)komunikiloj, pri ĝiaj funkciado kaj regularo. Tiuj ĵurnalistoj, kiuj prenas sur sin servi kiom ajn E-komunumojn, samtempe surprenas al si ankaŭ la taskon informi decidpovulojn pri la teknikaj sciendaĵoj. Teknikajn, laŭ la senco de funkciado! Ĉu havas tiajn taskojn E-ĵurnalistoj?
Kiuj kaj kiaj estas ili? Kiu devas fari la unuan paŝon en la komunikado inter la ĵurnalistoj kaj diversnivelaj E-organizaĵoj? Kiumaniere? Eĉ, ĉu devas kaj eblas iamaniere interveni en la natura evoluo de organizoj? Ĉu eblas kaj devas iu organizo de profesiaj ĵurnalistoj, ekzemple TEĴA, prilabori la metodojn de interveno? Aŭ simple lasi ĉion (mal)evolui de si mem, ĉu?
Ekstere kontemplantoj aŭ partoprenantoj interne (metodoj trovi nian ĝustan lokon)Kia profesio estas ĵurnalismo? Ĉu ni trovis nian lokon en niaj (E-)komunumoj? Kiajn rolojn ni havas? Jen ebla respondo laŭ iu figuro poetika:
Leono kuŝanta digne en kaĝo observadas triste la homojn ekster kradoj, kaj tiel bedaŭras pri ili: kiom malgaje al tiuj, kiuj eĉ ne konscias pri tio, ke mi estas ekstere kaj ili interne...
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ofta problemo estas, ke se oni diras unu frazon, onu supozas dek aliajn, cxu temis ankau pri tio en la konferenco? ("Mi auxdis, ke Esperanto ekestis en la sesdekaj jaroj...")
Esperantistoj ofte informas pri sia persona opinio au pri opinio de parto de la esperantistoj,
sen sciigi tion al sia publiko. ("Esperantistoj estas samprincipaj kun verduloj", vera esperantisto estas ankau (gxarden-isto, arbar-isto, fervoj-isto, femin-isto, futbal-isto, beletr-isto ceter-isto, membro de JPL, PLK (kaj aliaj literoj.)
Oni povas ja "reklami" opinion de si au de sia organizo, sed oni devas atentigi pri la reprezentata rondo. Ne diri: ni esperantistoj, sxatas abelojn.
P.s. Mi estas sendinta al vi mesagxeton ankau rekte.
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 20 months ago.
Ladislao says:
Ladislao says:
Ladislao edited this comment 20 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Se la sufikso -um- vere funkcius, kiel oni tion deklaras (libere), mi eble
rekomendus la vorton *publikumo* au *publicumo*: lampo de cxio, kion oni publicas iel ajn,
au kominikad-kampo publika. Sed elbe klarigu ankorau pli detale la nocion mem.
Blazio
Ladislao replies:
Imre Szabo says:
1. la informado pri Esperanto devas neniun ofendi,
2. la informado devas ligiĝi al jam konataj faktoj.
1. Multaj homoj, precipe konantoj de fremdaj lingvoj (kaj precipe ili estas la decidofarantoj pri fremdlingvaj aferoj), vivas per ilia scio. Esperantistoj skizas la belan novan mondon, en kiu ĝuste tiuj ne havus lokon. Per tia informado ni povas malamikigi homojn por la tuta vivo.
2. En ĉiuj landoj, ĉiuj kulturoj estas malsama prijuĝo de la multlingveco. Ĉu Babelo estas beno aŭ plago? Ĉu la homaro jam nun ne marŝas al unulingveco? Ĉu subteni Esperanton estas patriotismo aŭ male? Ekzistas multaj konsiderindaj demandoj, kiam oni informas pri Esperanto. Bona ĵurnalisto tre bone scias, kion konas tiu tavolo, por kiu li verkas. Artikolo devas doni sukces-travivaĵon al la legantoj. Tio signifas ligiĝi al la supozeblaj konoj, kaj kompletigi ilin. Tio estas interesa por la legantoj. Ja ne estas interesa la daŭra papagado de la samaj bazaj aferoj, kaj ne valoras artikoloj, kies elirpunkto ŝvebas jam en iu nekonata, nebula regiono.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Pri alia subtemo mi simple citos frazon de Imre: "En ĉiuj landoj, ĉiuj kulturoj estas malsama prijuĝo de la multlingveco" - li estas skribinta, supre.
Sed ja eĉ en unu sama kulturo supozeble ekzistas pluraj opinioj, pluraj prijuĝoj! Ne ĉiu
kroato opinias pri Esperanto same. Se ne paroli pri hungaroj....
Mi mencias, ke ofte esperantistoj sentas, supozas nereale grandan reziston al Esperanto. Laŭ mia sento oni ja rezistas (ankaŭ en mia medio) al ideo de ĝeneraiigo de Esperanto, sed ja tute ne al tio, ke esperantistoj kultivu Esperanton, ke oni studu Esperanton ktp.
Se konsideri tion, oni eĉ povas diri, ke ekzistas multaj esperantistoj, kiuj tro neglektas Esperanton, la Esperantan kulturon, kvankam tion postulas preskaŭ neniu.
Mi ofte pensas kaj diras, ke la plimulto de la hungaroj neglektas la vogulan, finnan, japanan,
turkan kulturojn eĉ pli, ol la Esperantan. Ne trafas nin, esperantistojn, ia speciala neglektemo, nur la "ĝenerala".
P.s.: Dankon pro Beletra Almanako, kiun vi jxus enmanigis al mi.
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 20 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Blazio