Nu, ĉar tiun ĉi blogon mi dediĉis pli al personaj demandoj, ol 'oficialaj', la sekvontaj havas sian lokon ĉi-tie malgraŭ tio, se ili rilatas pli-malpli ankaŭ mian deĵoran taskaron ĉe Hungaria Esperanto-Asocio.
Kvankam mi ne estas dependanta de opinioj apogantaj aŭ kontraŭaj, tamen, se oni iamaniere havas laboron, kiu koncernas komunumon (mi nun nomu tiel ankaŭ du personojn, se ilian movadan partoprenon kaj kontentecon povus influi miaj decidoj!), kelkfoje indas paroli laŭte pri la vojo, kiun oni elektas por solvi problemojn dum siaj agadoj.
Ĵurnalisme mi estus pli ĝusta, se mi ne ĝeneraligus, sed nun mi estas simpla memdemandanto. Punkto.
Kial (mem)demandadi tiom? Tio estas mia karakterizo personeca, foje utila, alifoje ne. La utilecon de aferoj mi konsideras iomete alimaniere-nekutime: tien-reen promenante antaŭ spegulo kaj enrigardante (preterlasinte la aspekton, ja mi ne estas iu Swarczenegger, he-he), gravas ke ĝi restu senrompa. Se tiel okazas, mia agado estis-restis utila sendepende de tio, ke finance-materie kion rezultigis (al mi!) mia decido (nenia hipokriteco, tio ĉi estas mia elektita vivmaniero por prosperi!). Sed kiel agi, se mia decido koncernas ankaŭ aliajn? Jen la unua demando...
Kiajn kaj kiom kompromisojn alporti, se - kiel en la kazo de hungaria e-movado - ekzistas almenaŭ du, bone distingeblaj grupoj kontraŭstaraj? Por respondi la antaŭan demandon, devas respondi alian: kiel ekscii, ke mi enas en la ĝusta flanko? Jen ebla respondo: se ĝi (mia organizo) ne difinas sin kontraŭe al la alia - ni preterlasu nun la surpaperajn statutojn. Sed kiel konsciiĝi pri tio? Se la agado kaj komunikado ne kritikas abunde, superflue la alian grupon kaj ĝian agadon. Ĉar nia aktiveco estos neniel pli sukcesa nur pro la kritikemo kaj atakoj.
Sed kion fari, se la aliaj [el la kontraŭstaranta grupo] daŭre atakas, kritikas vin kaj vian agadon? Ĉu lasi senresponde, sen reagoj malgraŭ tio, se atakoj preterlasas eĉ minimuman faktecon? Se vi reagas, via agado ĉu iĝos pli bona, sukcesa aŭ rezulthava? Se vi sammaniere batalas(?), ĉu vi ne estas simila al tiuj, kiuj frapas sub la zono? Se vi kontraŭatakas, ĉu vi daŭre rajtas aserti pri vi mem, ke vi staras en la ĝusta flanko?
Se vi ne reagas, ne respondas je atakoj kaj senbazaj kritikaĉoj, ĉu vi faris ĉion fareblan por defendi vian agadon? Ĉu kredi en tiu idealo, ke la boneco kaj ĝusteco ĉiam evidentiĝas ankaŭ sen defendo? Eĉ, ĉu vi havas rajton je digneco, ĉu ene de e-movado (e-komunumoj) ekzistas tiuj instancoj, kiuj klopodas defendi vin? Ĉu havas rolon kontrolan la publiko esperanta? En kiu kanalo, en kia medio diskuti/disputi? Ĉu akcepti la fermitajn, paralelajn kanalojn (ekzemple retlistojn)? Ĉu e-komunumoj ankoraŭ vivas siajn feŭdalajn periodojn, sen vera defendebleco kontraŭ potenciuloj/bienuloj, kiuj gardas siajn privilegiojn ĉiumaniere?
En kio diferencas e-komunumoj de aliaj komunumoj? Ĉu indas, eĉ, endas demandi tiujn ĉi? Se la supraj demandoj karakterizas ĉiujn komunumojn, ĉu akcepti ilin kiel normalan fenomenon? Ĉio dependas nur de la personeco de partoprenantoj, de individuoj, de ilia sangvineco? Ĉu paco ĉiupreze kaj ĉiumaniere? Ĉu la ĝusta vojo estas la senproblema, senkonflikta agado? Ĉu pli utilas al movado resti legomo?
Ĉu vi havas respondojn?
Aldonoj:
Kvankam mi aludis al hungaria e-movado, mi ne parolas nur pri ĝi. Pli da demando validas ankaŭ ĝenerale: ĉu la movada elito (opini-formanta, se ĝi ekzistas) adoltiĝis tiomnivele, ke konsciu pri la stato de (ne)normaleco de e-komunumoj? Eĉ, pri kiaj komunumoj ni povas paroli? Kiomnivele ili estas memorganizantaj, kaj kiumaniere oni devas enmiksiĝi pro ilia evoluo? Se devas...
Kaj ion pri miaj personaj kredoj: laŭ mi la memevoluo de komunumoj estas miskredo, ĉar ĉio dependas de la agado de siaj membroj. Preterlasinte tion ĉi, ni simple adaptus darvinismon (laŭ Darwin) je la evoluo de komunumoj.
Send a message
Search for members
Tereza Kapista says:
Ecx pli frue kaj estis ankaux konflikto kiam Parizanoj deziris ke la unua kongreso ne okazu en Bulonjo sur Maro. Do, nenio nova. La situo estas ripetanta tra la E-historio. Se laboras du flankoj tio povas antauxenirigi la movadon cxar la konkurenco eble vigligos la laboron. Ecx pli bone se ili laboras diversflanke. Sed, la malbono estas la personaj kvereloj, ofendoj. Cxiam malantaux de tio staras la personal celoj kaj profiteblecoj! Tion estas ege malfacile kontrauxbatali! Estu tamen
singarda ke la grandaj fisxoj ne forglutu vin. En tiuj kazoj ne ekzistas juraj pravigoj, se iu ne faris finanvan malvercion aux alian krimon. Vi tion devas pruvi! Do, mi nur povas diri ke estu atentemaj kaj ne falu super digna morala linio, agu cxaste en tiu kvaralo.Kun bedauxo de Tereza Kapista
Ladislao says:
Ladislao edited this comment 8 months ago.
Attila Schimmer says:
Vi petis min komenti vian artikolon. Mi volonte farus tion, sed bedauxrinde mi tute ne konas la hungaran esperanto movadon. Pro tio mi ne povas havi ian opinion. Konkrete mi ne scias pri kio ekzakte temas. Tamen mi legis la artikolon iel envieme cxar mi scias ke vi havas en Hungario esperantistaron pri kio cxi tie en Auxstrio ni nur songxas.
Amike, Attila
Mondocivitano says:
Aperis iu paciganto kaj estis la unuigxo de la tri organizoj.
Hodiaux ne ekzistas ia ajn problemo!
Péter Tihanyi says:
El viaj ĉu-ĉu demandoj ŝajnigas ke la problemoj estas multflankaj kaj timige danĝeraj.
La kompetentuloj, la tuŝitaj personoj devas ĝentile priparoli, pritrakti, kaj komune solvi la
prolemojn. Pli detale, aŭ pli konkrete meritas fari opinion pri ĉio nur en privata letero, aŭ
persone. Mi deziras, ke solviĝu ĉio laŭeble rapide, por la plua trankvila kaj senkonfuza
prospero de nia landa E.movado.
Sincere kaj amike: Petro
Ladislao replies:
Cindy Mckee pro says:
Ne kontraŭataku rekte. Simple prezentu la faktojn; ne respondu rekte al la alia grupo. Tio nur kuraĝigus ilin al plue kvereli kun vi, kaj ankaŭ donus al tiu grupo sencon de valideco.
La alia flanko daŭros ataki vin portempe - eble LONGtempe. Rifuzu ataki la membrojn de tiu flanko. Sed tio ne signifas ke vi ne povas malkaŝi gravajn faktojn pri tiu grupo. Ne rivelu klaĉajojn -- nur tre gravajn faktojn kiujn eventualaj aliĝontoj profitus antaŭscii.
Konstatu, konfirmu ĉion antaŭ ol vi publikigas ĝin.
Ladislao replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Tereza estas prava pri ripetigxado de grupo-konfliktoj tra la historio de Esperanto.
Parto de la esperantistoj jam antaux jardekoj opiniis, ke esperantistoj devus klare akcepti
pluralismon en sia organizigxo.
Kvankam (kiel diris leporeto al siaj kunleporetoj en Cxin-Esperanta porinfana libreto) unueco donas forton, pluraj diris, ke unueco restu nur spontanea, gxi restu *malgraux* organiza pluralismo.
Estas strange, ke oni ja batalas por tio, kaj kiam oni atingas la celon, kiam ekestas libera plureco, cxiu restas malkontenta, ofendita, ofendinta.
Mi opinias, ke cxi tie ne ekzistas vere granda problemo... o r g a n i z a. Problemojn havas cxiu el ni individue. Havas problemon personoj, kiuj estas akuzataj kaj - havas problemojn personoj,
kiuj akuzadas. Havas problemon prefere individuan ankau simplaj esperantistoj, kiuj ne havas la esperon, ke detalojn de tiaj konfliktoj ili sukcesos iam ajn centprocente kontroli. Ili ja ankaux ne emas dedicxi jarojn por studi ekomonian juron gxis atingo de vera jugxokapablo.
Nun estus nur grave akcepti sincere la cetere formale ja agnoskatan organizan pluralismon. Tio estus tasko ankaux de la gvidantaroj. Se ili ne sukcesas... denove oni ne havos problemon gigantan.. Cxiu rajtas uzi Esperanton ankau ekster landaj organizoj. Organizoj estas rimedoj. Rimedoj estas tre gravaj, tamen ili ne estas gxenerala celo. Jes ja, ili estas celoj de tiuj, kiuj preparas rimedojn, sed la plimulto povas konservi sian celon kaj elektadi libere el bonaj kaj pli bonaj rimedoj.
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 8 months ago.
Gyurci Bacher says:
Mi multe aŭdis pri tiuj problemoj. Dank' al Dio, tiuj problemoj ĉefe ne rilatas al Esperanto, tiuj originas el financaj kaj movadmanieraj aferoj. Kaj mi vidas, ke tiuj problemoj en la vivo ne kaŭzas problemojn inter ĉiutagaj Esperantistoj. Tamen, solvon mi ne vidas, ĉar mi pretervivas tiujn problemojn, mi havas amikojn ambaŭflanke. Por mi eĉ ne gravas kion diras unu kontraŭ la alia. Ambaŭ flanko faras siajn proprajn programojn, por konstrui internaciajn rilatojn, ambaŭ donas eblecon por ripozi, interkonatiĝi unu kun la alia, renkontiĝi kun malnovaj kaj novaj amikoj. Tiu gravas.
Ne gravas la batalo! Lukto finiĝos sen interesiĝo. Tiu jam kaŭzis multe da koleron inter iamaj amikoj, kaj eble devenas el tiu tempo kiam ekestis, ke ne eblas labori nur por esperanto, ĉar devas ricevi monon por la laboro. Kiam ekzistis ŝtata apogo finfine estis facile sidi en seĝo, telefoni, fari ion ajn, kaj ricevi ŝtatan salajron. Kaj preskaŭ sendepende fari nian poresperantan laboron. Senmone nenio funkcias, bedaŭrinde. Dank' al Dio (?), la esperantistoj vivas senasocie pace, tamen asico(j) estas bezonata(j).
Bedaŭrinde, ni estas bona spegulo, kaj ni bone reflektas hungarajn cirkonstancojn.
Vivu ni por Esperanto, sed ne unu kontraŭ la alia!
Eblas! Kredu al mi.
Mi havas en mia ĉiutaga vivo amikojn inter miaj gekonatuloj, kiuj kontraŭas unu la alian. Mi ĉiujn aŭskultas kaj jesas, mi diras mian opinion kaj neniun mi volas influi. La Diro estas libera, la Opinio estas sankta.
Estas pli bona se ekzistas du asocioj, ol neniu asocio.
Imre Szabo says:
Do, ni festu naskiĝon! Vere Ipernity estiĝis kolektiĝo de saĝuloj (mi ne pri mi mem nun parolas, sed mi rekonas la saĝon de la aliaj).
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Blazio
Karulo replies:
Tiel, ankaŭ ekzistas vivo preter UEA, SAT, Esperanta Civito, landaj asocioj, ktp.
Ladislao replies:
Ladislao edited this comment 7 months ago.
Karulo replies:
Thierry Salomon says:
Unue estas la kutima problemo, ke ĉiun kokinejon povas/volas estri nur unu virkoko.
Due estas la stranga tabuo, ke oni ne malpurigu la "sanktan" lingvon per monaj aferoj.
Sed sen pluraj personoj, kiuj laboras profesie pri Esperanto en pluraj landoj, ne vere eblas antaŭenigi la aferon.
Ĉar tiam oni nur iom amatorece kaj diletante okupiĝas pri ĝi kiam oni junas kaj poste denove kiam
oni emeritiĝas. Do kiam oni ne havas sperton kaj kiam oni ne plu havas energion aŭ adaptiĝemon.
Inter la 25a kaj la 60a jaraĝo oni devas perlabori monon por nutri sin kaj sian familion.
Kroma negativa efiko de tiu mezaĝula truo estas, ke la transdono de spertoj ne vere funkcias kaj
de jardeko al jardeko oni refaras la samajn erarojn.
Bedaŭrinde tiuj, kiuj laboras profesie pri Esperanto ofte estas senbaze atakataj aŭ kalumniataj.
Trie ŝajnas al mi, ke ekzistas pli profunda struktura problemo.
Ĉiuj esp-istoj estas sur unu sama boato, sed ne ĉiuj remas al la sama direkto.
Kaj pro tio la boato ne antaŭeniras.
Oni povus dividi ilin en tri grupojn*:
-la hobiistoj
-la verdpopolistoj
-la apogantoj de intergenta lingvo
La hobiistoj verŝajne estas la plej multnombraj. Ĉefe inter gejunuloj, sed ne nur. Ili ŝatas ĝui la etoson de verdaj
kongresoj. Por la pli junaj, danci la bambon dum la tuta nokto ktp... Vojaĝeti per pasporta servo.
Ili furzas pri internacia komunikado, gravas nur la amuziĝo. Se ili varbas, ili faras
tion nur por, ke en la kunvenoj aperu de tempo al tempo kelkaj novaj vizaĝoj.
La verdpopolistoj, pli kaj pli multiĝas. Ĉefaj reprezentantoj kompreneble estas
la membroj de la Civito. Sed ne nur, ankaŭ tiuj kiuj oftege uzas la vorton "Esperantujo/io",
parademas kun flagoj. Ofte ili uzas la esprimon "nia lingvo", kaj konsideras sin superaj
al la resto de la homaro "kiu ankoraŭ ne estas sufiĉe saĝa por kompreni la fenomenon Esperanto".
Ilia devizo ne estas "homoj kun homoj", sed "esperantistoj kun esperantistoj".
La lasta kaj nuntempe malplej granda kategorio estas la apogantoj de intergenta lingvo.
Kun la morto de Piron, ili perdis unu, el siaj ĉefaj reprezentantoj. Oni konsideras ilin
anakronismaj dinosaŭroj, kaj primokas ilin per la esprimoj "pracelistoj" kaj "finvenkistoj".
En la sama boato, tiuj tri tipoj nur nervigas unu la alian.
La vercelistoj tedas la hobiistojn per siaj "seriozaj" aferoj.
La hobiistoj tedas la vercelistojn per siaj infanaĵoj.
ktp...
Se jam ekzistas dividiĝo de landa organizo, se tio okazus laŭ tiuj
kategorioj, la malunueco eble ne estus tiom malbona afero.
Sed ŝajnas, ke en ĉiu asocio, ĉeestas la tri tendencoj eĉ se diversproporcie.
TS
interpopolalingvo.inf.hu
*La tradicia distingo inter raŭmistoj kaj finvenkistoj ne tro bonas ĉar
ĝi metas en unu "sakon" hobiistojn kaj verdpopolistojn
kaj pejorative traktas ĉiujn aliajn eĉ tiujn, kiuj ne kondutas kiel fanatikuloj aŭ atestantoj de Jehovo.
Karulo replies:
Esperanto progresas. Mi scias ke multaj homoj preferus ke la progreso okazu per alia ritmo kaj aliaj karakterizoj sed tion ni ne povas trudi, bonŝance. La lingvo evoluas tre simile, se ne egale, kiel la "naturaj" lingvoj. Absolute ne gravas por kiu celo homoj lernas kaj uzas ĝin. Kompreneble mi pli simpatios al homoj kun similaj ideoj, sed tiu sinteno estas universale aplikebla.
En diversaj gradoj kaj manieroj mi ĝuas de la tri menciitaj starpunktoj: mi volonte amuziĝas per esperanto (hobio), ofte mi pensas ke ni estas komunumo kreanta transkulturon (verdpopolismo), kaj sendube mi apogas esperanton kiel intergentan lingvon.
Kaj mi ne kredas ke estas granda generacia vakuo inter junuloj kaj maljunuloj, kvankam mi povas konsenti ke tre indus plifortigi tiun ponton.
Roland Platteau replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
libere disvolvi sin 2) Esperanton oni traktu prefere kiel eblon de individuo por disvolvi sin,
ne kiel taskaron por la individuo veninta deekstere. Poste cxi tion oni traktis kiel unu el la fontoj de rauxmismo.
Aldonigxis la ideo pri "memvaloro" de Esperanto. Rauxmisto principe sxatas Esperanton pro
gxiaj valoroj, ecx se la granda mondo ne akceptus gxin kiel solvon de la internacia komunikad-
problemo.
En la Segedaj tezoj (1985?) oni emfazis pli-gravecon de societo kompare al organizo. Mi dirus: (spontanea) komunumo estas primara al (rimede uzataj) organizoj.
Polaj, respektataj rauxmistoj, kiel Jerzy Leyk poste tute malaperis el la esperantistaj medioj.
Kiam oni nun parolas pri rauxmismo, oni konsideras aux *malpreferon de UEA*, aux
membrecon en Civito de Esperanto, aux ideojn/verkojn de Giorgio Silfer. Referencas neniu ekzemple je "De Geo- al Heliocentrismo", konsiderinda verko de Jerzy Leyk, entute je
la historio de la pola junulara movado de la sepdekaj-okdekaj jaroj.
Tio estas granda simpligo. Tion mi povas konstati, kvankam mi ne estas kompetenta pri
analizo de ideologioj.
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Eblas citi "ekstremajxojn" de cxiu starpunkto, lau mi faras ion tian Thierry (Tjeri),
kaj tio efektas bone.
Principe oni povus ankaux elekti bonajn elementojn de cxiu starpunkto.
Mi akceptas, ekz. ke Esperanto estas memvaloro kaj parto de identeco por m u l t a j (ne por cxiu esperantisto).
.
Tio cxe mi ne implicas "etnecon", kaj tio cxi ne *malpermesas*, ke por aliaj Esperanto
restu flanka, malgrava afero.
Mi akceptas, ke plej inda tasko de la esperantistaro estus evoluigi sin (la esperantistaron)
mem.
Tio ne ekskludas, ke iuj trovu inda tasko aliajn aferojn. Ks
Mi pensas, ke Tjeri (Thierry) pravas pri indeco fortigi la ideon pri *Esperanto kiel rimedo de intergenta komunikado*, sed mi evitas cxian ekskluzivecon.
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 7 months ago.
Reza says:
Mia strategio estis silenti pri la akuzoj kaj malhelpoj kaj NUR fari tion kion mi kredis estas prava ...
Laŭ tiu strategio mi sukcesis ...
Faru vian aferon kaj ne perdu vian energion
Anjo says:
Do, ni festu ke ni chiuj apartenas al Ipernity!
Amike, mi
Zlatko Tišljar - Pajo says:
www.miresperanto.narod.ru/biblioteko/tishljar/04.htm
Zlatko
Rafael Mateos González says:
Do, kara hungara amiko, homoj estas homoj kaj ili enkondukas siajn neperfektecojn en chiujn aferojn kiujn ili pritraktas. Ni chiuj rigardas chion depende niajn vivstarpunktojn, interesojn, personajn rilatojn ktp. Pro tio ne estas mirinde ke ene de naciaj esperantoparolantaroj aperu de tempo al tempo kvereloj kiuj ech dishiras organizojn kiuj antaue estis ege koheraj kaj ke antauaj bonaj amikoj iru al malsamaj flankoj kaj farighu -almenau lau ideoj- malamikoj. Por eviti frustrigho, mi pensas ke oni devus sekvi vojon neutralan, kaj observi esperanton kiel objektivan fenomenon kaj ne kiel ilo uzata de grupoj distiritaj de interesoj malsamaj. Mi pensas ke oni devas plilabori por esperanto kaj dum kelke da tempo forgesi pri tiuj bataloj kiel en pli supra opinio jam Reza sin esprimis. Plie, sekvante opinion de Thierry, mi pensas ke Esperanto estas esence intergenta lingvo kaj ke chiuj aldonaj ideoj estas nur pretekstoj kreitaj dum la lasta jarcento por pravigi personajn "miojn" (mio en la senco de "ego"), inter aliaj: a) ni estas komunumo kaj ni sentas nin tre bone kune, ni ighu nova internacia diaspora lando! b) Europo bezonas identigilon lingvan, ni faru ghin tiu identigilo kaj forgesu pri esperanto por ceteraj partoj de la mondo, c) estas agrable konatighi kun aliaj homoj similaj al ni kun kiuj ni povas renkontighi danke al la fakto ke ili ankau parolas esperanton, do ni iru bambumadi! Eble por mi tiu chi lasta elektajho estas la malplej malbona: mi estas hispano kaj ja shatas tiun kanton meksikan :-).
Sed mi ankorau kredas je ideo pri esperanto kiel pontolingvo kiun homaro sopiris dum jarcentoj kiel oni povas konstati en la fama libro de Umberto Eko "La serĉado de la perfekta lingvo "
Rafael Mateos González edited this comment 2 months ago.