Stereotipoj funkcias por simpligi komprenon de la mondo. Ili ofte estas neveraj, malveraj; ofte maljustaj kaj ridindaj... Stereotipoj funkcias tre ofte rilate al niaj eksterlimaj najbaroj. Ekzemple, ŝajne skotoj estas ege avaraj  (do ilia lando: Avarulio); poloj aŭ rusoj estas vidataj kiel eternaj ebriuloj (ilia lando: Ebriulio); franco kaj francinoj - amoremaj (Amorlando)... Do, ĉu Vi havas proponon al aliaj landoj??  Ĉu Vi suspekats kiu lando kaŝiĝas sub la nomo: Pepiklando aŭ Wallenbergio ??