Dimitrije Janicic Published on April 24, 2008
by Dimitrije Janicic

Dimitrije Janicic's blog

Browse posts
Turismaj kuriozaĵoj: ŜARGANA OKO
Posted on July 22, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
Montenegro: PONTO SUPER LA RIVERO TARA
Posted on June 25, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
Kiel ni vidis: LA TUTMONDAN KONGRESON DE ĴURNALISTOJ EN VILNIUS?
Posted on June 7, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
INVITO
Posted on June 5, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
Kontrau milito: KIAL?
20 comments (latest 9 months ago)
Kuriozaĵoj: VALO DE SIRINGOJ
Posted on April 15, 2008
10 comments (latest 10 months ago)
Dimitrije Diso Janičić: KAVALIRA ANATEMO
Posted on March 11, 2008
3 comments (latest 11 months ago)
Neordinaraj monumentoj: DANK-MONUMENTO OMAĜE AL FRANCUJO
Posted on February 28, 2008
3 comments (latest 3 months ago)
UNUA
Posted on February 15, 2008
6 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 404 times

Kontrau milito: KIAL?

Thursday April 24, 2008 at 08:19PM

Parto de konstruaĵo de Radio Televido de Serbio estis detruita en aprilo 1999. Tiu parto de la konstruaĵo ne estis renovigita post la bombardado de NATO. Staras kiel monumento de unu absurda, sensenca atako kaj murdo de 16 laboristoj (plejparte junaj) de Radio Televido de Serbio.

Ilin 16, dum tiu aprila nokto antaŭ naŭ jaroj murdis raketo de NATO. Tiama Jugoslavio ne estis en milito kontraŭ NATO. Ili ne estis soldatoj, nur laboristoj kiuj laboris en siaj labor-lokoj.

Antaŭ la ruinajxo estas starigita monumento. Sur ĝi, apud 16 nomoj de la murditoj, staras demando "Kial?".

 Kial murdado, kial milito?

Pasintnokte je la 02,06 horo la familianoj kaj la laboristoj de RT de Serbio, metis floroj sur monumento kaj denove ripetis la demandon "Kial".

Respondo ne ekzistas. Nur tristeco de la familianoj.

20 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
"Ne ekzistas neevitebla milito. Se ĝi alvenos, tio estos pro manko de homa saĝeco. "
(Bonar Law)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Sulko replies:
Mi au'dis ke Kosmo estas senfina, sed ne tiom - kiom homa malsag'o.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
"Ĉiuj militoj estu malbenataj" - estas teksto skribita sur unu porpaca franca monumento. Kiam la politikistoj ne plu havos deziron kaj eblecon, ataki, okupi, koloniigi, ekspluati aliajn landojn aŭ teritoriojn, kaj la homoj de la mondo donos al si la manojn, ne plu ili estos senkulpaj viktimoj de ambiciuloj kaj "frenezuloj".
Ni amu kaj estimu nin kaj la PACO regu en la Mondo.
Ĉu utopio?
Posted 18 months ago. ( permalink )
Sulko replies:
G'is nun "frenezuloj" c'iam estis pli sag'aj ol popoloj.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Tiu intencita NATO atako pere de ‘cruise misile’ kontraǔ la serba TV estis krimo. La konstruaĵo de Radio Televido de Serbio ne estis laǔleĝa celo. Tio estas vera, eĉ se oni apogus la kontraǔ-serban militon. (Mi tamen kontraǔis tiun militon.)

Pro tiuj murdoj mi opinias, ke ankaǔ Clinton kaj Blair estu ĉe la internacia juĝejo.
Posted 18 months ago. ( permalink )
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Kaj al Saddam kaj Miloŝeviĉ oni redonu la regopovon.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Sulko replies:
Nek lau'leg'aj celoj de milito estas lau'justaj.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Ne ekzistas "justeca milito", ne ekzistas "gravaj kialoj" por la milito. Tiu ĉi atako de NATO - Peter pravas! - estis krimaĵo.
Nenia: nacio, religio, raso, sistemo, "plej grava ideo" ne pravigas la militon. Ne estas ia stulta "kompromiso", kiu helpas al iu ajn komenci la militon! Ĉie, kie aperas soldatoj kun "armiloj por pacaj celoj", tie okazas malpaco.
Demando el monumeno: "KIAL?" akuzas NATO-krimulojn. Kaj mi pensas, ke ni konas la respondon...
Amike, Dimitrije!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Jes, milito solvas neniun problemon; eĉ kontraŭe, nur akrigas ilin.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Zoltan Gabanyi says:
Oni devus estinta ataki Serbion pli frue pro tio, kion la serboj faris kontraux aliaj popoloj de la estinta Jugoslavio. Krimoj de serboj estas similaj al tiuj de nazia Germanio antaux 60 jaroj. Serbaj tacxmento murdis vunditojn en okupata Kroatio, ili murdis milojn da militkaptitoj en Bosnio. Ili forpelis preskaux cxiujn albanojn (de la beboj gxis la maljunuloj) el Kosovo.

Jes, Nato havas krimon ke gxi devus estinta ataki Serbion 5 jarojn pli frue, tio estus helpinta centmilojn da homoj.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic replies:
Ne estas ĉio nigra-blanka. Mi ne verkis pri milito ĝenerale, sed pri konkreta okazaĵo. Ĉu mi ĵurnalistoj devas esti laŭlega celo ĉiuj kiuj militas?
Posted 18 months ago. ( permalink )
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Bone dirite!
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Peter Bowing replies:
Kara Zoli!

Vi forgesas, ke ne ĉiu krimo en la eksa Jugoslvaio estas la laboro de Serbio sole. Aldone al tio NATO (kies nuna ĉefo estas la militkrimulo, George Bush) ne estas neŭtrala kaj almoza instrumento de milita potenco.

Oni scias, ke Hungario apogas Kroatcion en 1995, kiam Kroatcio murdis kaj elpelis multe da serbaj de iliaj hejmoj. Tial sango estas ankaŭsur la manoj de hungaraj.

Oni regardu la situacion pli profunde.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Tiama Jugoslavio dispecigxis per armiloj, kaj ne per liberaj vocxdonadoj aux referendumoj...homoj frataj, farigxis akre batalantaj malamikoj...homoj, kiuj kune kunlaboradis dum jardekoj, farigxis kruelaj murdistoj kaj masakristoj. Mia koro vere suferis, vidante la frenezajxojn de tiu periodo. Kiel kutime, kulpis je tio blindaj politikistoj kaj la generaloj; pagis cxefe simplaj pacaj homoj, mizeruloj, kaj la homamasoj direktitaj de politika propagando kaj freneza naciismo. Serbaj civitanoj ecx ne komprenis, kial NATO bombadis Serbion...La eraro de NATO, kaj de Euxropo gxenerale, estis tiu de manko da kuragxo por tuj interveni je la komenco de la milito mem. NATO, ONU kaj euxropaj pac-tacxmentoj estus devintaj interveni tuj kaj separi la ekbatalantojn, por eviti la monstran militon kiu poste detruis Jugoslavion. Se lando ne kapablas regi sin mem en paco kaj harmonio, tute ne rajtas regi sin mem, kaj aliaj, internaciaj, organizoj devas okupigxi pri gxia administrado.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Mi ne estas specialisto pri la temo, sed mi havis dekomence la impreson, ke plaĉas al nia registaro (la germanuja de Helmut Kohl kaj Hans-Dietrich Genscher), ke tiu malŝatata Jugoslavio finfine pereas. Ili estis eĉ la unuaj kiuj agnoskis Kroatujon kaj Slovenujon. Mi ne asertas ke ili intencis ekflamigi tiun militon, sed mi ja suspektas ke ĝi konvenis al iliaj celoj. Kial do interveni?
Posted 18 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Jes ja Yugosslavio estis malŝatata post 1989, ĉar ĝi estis la ununura socialisma lando, kiu ne konsentis ĵeti sian socialismon al rubujo, siajn sociajn servojn, kooperativojn ktp. Per sia malsama socialismo, ne stampita de la malvirotj de la Sovetia, kaj ties teniĝo al ĝi, ĝi povus konsistigi "malbonan" ekzemplon. Do por la imperiistoj de kapitalismo, ĝi devis malaperi. Ĝi estis la ununura, kiu rezistis al la internacia kapero de privataj investistoj.

Cetere estis celo pri naftodukto, pri militista bazo usona, pri Germana tradicia politiko al sud-orienta Eŭropo, tradicio, kiu jam estis tiu de la Tria Regno, kaj fakte revenas sub aliaj vestoj.
Belga gazetisto Michel Collon faris filmon, (la "damnitoj de l'Kosovo") kaj Diana Johnstone libron ("la krucmilito de l'frenezuloj") www.monde-diplomatique.fr/2006/01/SAMARY/13127
Kiuj bone montras la geopolitikajn celojn malantaŭ la manovroj kaj mensogoj de diversaj okcidentaj grandpotencoj, kiuj artifikis tion.
Posted 17 months ago. ( permalink )
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Kiu konsentis ĵeti sian socialismon en rubujon? Neniu. Tamen socialismo apartenas ja al rubujo. La bona kaj malsama disde la sovetia socialismo jugoslava pelis centmilojn serĉi pli bonan vivon en malbenite kapitalismaj landoj. La hieraŭaj komunistoj tuj iĝis fiaj naciistoj.

Marksismo tranokte iĝis serbismo. Kaj la slovenoj kaj kroatoj devis obei, toleri jugon de Belgrado. Kiurajte, kiucele? Ĉu hazarde, Makedonio, la malplej disvolviĝinta landero, tute ne strebis al sendependeco, kaj ĝis nun nomas sin "eksjugoslava".

Estas tro facile kulpigi ĉu kapitalistojn, ĉu Usonon, ĉu judojn, ĉu iun ajn alian pro ĉia malbono subsuna.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Sulko replies:
Hierau'aj "komunistoj" c'iam estis fiaj naciistoj kaj potencialaj burg'oj. Ili c'iam g'ustajn komunistojn persekutis, kas'e au' malkas'e. Mi esperas ke restis almenau' iuj g'ustaj komunistoj, kvankam ili ne c'iam pravas. Mi opinias ke la celo de dispecigo de Jugoslavio estis - neniigi ilin.

Pri jug'o al Beograd oni devas fari esploradon kaj poste fari verdikton. Beogrado vere situas en Srbio, sed g'i estis c'efurbo de Jugoslavio. Eble tio ne gravas.

Se mi estas bone informita - Grekio ne permesas al tiu lando nomig'i Makedonio. Tial "eksjugoslava".
Posted 12 months ago. ( permalink )
xxx replies:
Kara Navavar, bedaŭrinde vi ne estas sufiĉe informita kio okazis en Jugoslavio. Verŝajne vi aŭskultis nur CNN informojn kaj la similaj TV. Kion vi farus se mi enirus en via domo kaj regus je via familio kaj vivo?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Mi pravas fari iun konkludon. Mi estas konscia ke c'i konkludo enhavos pliajn mankojn, sed mi opinias ke mi devas ion fari rilate al tio.
- Vana estas la demando KIAL? Ni demandu KIEL stopi mondan sangovers'adon?
- Ni, bedau'rinde, ne estas konsciaj ke ni, mondaj popoloj, estas nur la instrumentoj kiujn uzas la parto de homaro kiu estas kapabla akiri la potencon. Nia c'efa devo estas la esplorado de la vero pri la rimedoj kaj interrilatoj kiuj nin tenas en la stato de senkonscio. Nur konsciaj pri la memstato ni povos difini la celojn, la strategion kaj la enhavon de nia agado!

C'i tie mi legas la akuzojn kontrau' popoloj. Mi opinias ke popoloj estas viktimoj, kaj c'efajn krimulojn ni ne konas. Ili c'iam nin per unu mano benas, kaj per dua mano - buc'as. Ni estas senesperaj rimedoj en iliaj manoj. Ili nin igas mortpereadi kaj poste ili faras monumentojn dedic'itaj al pereitaj. Ni ne bezonas monumentojn sed la eblecon por vivi agrable. Se ni g'uste scius - kio estas g'usta espero kaj kio nin malebligas, ni povus komenci defendi nin.

Tial ni dau'rigu la diskuton, kaj agu nur kiam ni estas tute firmaj ke ni tute konscie difinis la celon!

(C'i tie iom temis pri la kulpo de srboj kaj ne nur srboj. Se la lando Srbio faras iun krimon - estu firmaj ke tie srboj, ne c'iuj, estas nur instrumento. Kiel klarigi buc'adon inter srboj? Tio okazis, kaj mi timas ke estas c'iam la minaco - ke tio okazos denove, se uzurpantoj de potenco opinios ke tio devos okazi. Ne nur srboj estis, kaj estas, instrumentoj, sed c'iuj popoloj.)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Sulko edited this comment 12 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...