Mi tralegis poemo pri JANUARO FUNDAMENTA kaj tio iniciis cxi tiun poemon. Estas interesa deziro de homo esti unua en cxio.
En homa vivo,
neniam forgesigxu,
unua esti
kaj tie resti –
estas sen alternativo,
ĉar en multaj aferoj,
nur premieroj
mensogoj aux veroj,
en rememoron restas
kaj longa vivo festas.
Unuajxojn ni rememoras
per larmoj ploras
por tio kio pasas
unua ni ĉasas,
gardas kaj diskretas
aliajxojn – ni ĵetas.
Unua vojaĝo
travivita avantaĝo
recivita kiso,
unua kompromiso
unua klaso
unua dirita vorto,
naskiĝtaga torto
unuaj danco, balo
unuaj sekreto, skandalo,
sendependa aĉeto,
vidita stripo
malsanigxo je gripo
lernita litero,
trinkita biero,
ekvivanta danĝero,
skribita letero
unue mensogi
unue sola loĝi
kaŝita cigaredo,
ebria bankedo,
ricevita velocipedo
restas en nia posedo.
Unua infano
kaj lin en la manoj,
dum infana malsano ,
unua ricevo de salajro
unua grizharo,
unua sola somerumo,
kaŝita tabakfumado,
perlabora da miliono
longa pantalono
ricevita posteno
ama kunveno
donita floro
travivita doloro
unua seniluziĝo
batalo por prestiĝo
unua enamiĝado
memstara vojaĝado
aĉetita auxto,
forta volupto,
perdita virgeco
stranga apreco
publika debuto
estas absoluto
aferoj por memoro
kiujn ni gardas
en memtrezoro.
Poste alvenas
aferoj por forgeso,
de malsano procezo,
stresoj kaj regresoj
fino de sukcesoj.
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
estas bona la baza ideo, la mesagxo, la poemformo, la tutoe estas poezieca..
Trovigxas en la poemo kelkaj lingvaj malperfektajxoj, lau mi (vi atentigis pri tia eblo anticipe).
Sube mi skribos miajn preferajxojn en kelkaj lokoj, sen konsideri ritmon, do se vi ion el tio
aplikus, kompreneble modifu gxin lau via ritmo-imago.
Plejparte mi rekomendas modifeton pro pure lingva konsidero, sed iam mi pensas, ke
io ne tute eniras la skemon de "unuaj aferoj", tie la modifo estas iom *enhava*.
Atentu, ke en klasika Esperanto oni devas uzi pluralon de epiteto, se gxi koncerntas plurajn substantuvojn:
unuaj.... -o, -o, -o
Kelkloke mi skribos plurajn solvojn, laux mia imago konvenajn, eble elektu unu el ili,
modifu tiun laux via form-imago, aux preteratentu gxin, se vi volas.
En homa vivo,
neniam forgesi,
unua esti
kaj tie resti –
----------------------
En homa vivo
unuajxoj
(unuaj aferoj)
ne forgesigxas,
nek forgesigxu.
unuaj aferoj
estas sen alternativo
estas sen alternativo,
multo povas esti
nur premiero
ĉar en multaj aferoj,
nur premieroj
mensogoj
mensoĝoj aux veroj,
memoro
en rememoron restas
kaj longa vivo festas.
Unuajxojn ni (re)memoras
Nun unuan ni memoras
per larmoj ploras
por tio kio pasas
unua ni ĉasas,
gardas kaj diskretas
aliajn aferojn
aliajxojn...
alion... ni jxetas
alia – ni ĵetas.
Unua vojaĝo
travivita avantaĝo
recivita kiso,
unua kompromiso
unua klaso
dirita vorto
unua parolita vorto,
naskiĝtaga torto
unuaj danco, bato
unua danco, balo
unuaj sekreto, skandalo
unua sekreto, skandalo,
sendependa aĉeto,
vidita stripo
unua infektigxo je gripo
malsanigxo je gripo
kontagxita gripo
ricevita gripo
ekmalsanita gripo
lernita litero,
trinkita biero,
travivita dangxero
ekvivanta danĝero,
skribita letero
mensogi
unue mensoĝi
logxi sola, unue
kaj sola loĝi
kaŝita cigaredo,
ebria bankedo,
(cxu) ricevita?
donita velocipedo
restas en nia posedo.
Unua infano
manoj (?)
kaj lin en la mano,
dum infana malsano,
de infana malsano ,
unua fojo de
ricevo de salajro
(unua ricevita salajro)
de ricevita salajro
unua griza haro
de unua grizharo,
unua sola somerumo,
unuaj
tabakfumado
kaŝita tabaka fumo,
perlabora da miliono
longa pantalono
ricevita posteno
ama kunveno
donita floro
travivita doloro
unua seniluziĝo
batalo por prestiĝo
unua enamiĝado
memstara vojaĝado
auxto
aĉetita auto,
forta volupto,
unua sekskunigxo
unua amorado
unua penetro
perdita virgeco
unuaj
stranga apreco
publika debuto
estas absoluto
aferoj por memoro
kiujn ni gardas
kiun ni gardas
en memtrezoro.
Poste alvenas
aferoj por forgeso
malsana procezo
? procezo de malsanoj?
? disvolvigxo de malsanoj
? procezo malgxojiga
malsana proceso,
streso kaj regreso
fino de sukceso
Gratulas vin elkore kaj amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 6 months ago.
Dimitrije Janicic says:
Vi estas tre atentema leganto kaj detala analizanto. Tiu poemo estis verkita (pli bone diri - skribita) post la legado de Via Januaro. Mi sxercis kaj parte estis cinika pro homa deziro esti unua. Mi ne atendas honoron por tiu poemo.
Dankon al Vi. Mi tuj korektis evidentajn erarojn, kaj por amuza babilado povas resti "poetajn liberecojn", se vi konsentas.
Dankon.
Stelo says:
Tilio says:
Roland Platteau says:
cxiuokaze, tre interesan temon via poemo sentigas, dankon