Dimitrije Janicic Published on January 28, 08
by Dimitrije Janicic

Dimitrije Janicic's blog

Browse posts
Kuriozaĵoj: VALO DE SIRINGOJ
Posted on April 15, 08
8 comments (latest 5 months ago)
Dimitrije Diso Janičić: KAVALIRA ANATEMO
Posted on March 11, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Neordinaraj monumentoj: DANK-MONUMENTO OMAĜE AL FRANCUJO
Posted on February 28, 08
2 comments (latest 7 months ago)
UNUA
Posted on February 15, 08
5 comments (latest 7 months ago)
Tralegu proponon: ANTOLOGIO DE MALLONGAJ RAKONTOJ
9 comments (latest 7 months ago)
Mi tralegis: EBLE ESTAS INTERESA POR VI
Posted on January 15, 08
2 comments (latest 7 months ago)
Zoran Živković: INFERA BIBLIOTEKO
Posted on January 11, 08
1 comment (latest 8 months ago)
Miraklo de naturo: DIABLA URBETO
Posted on December 25, 07
4 comments (latest 9 months ago)
SIGNALISMO – PLANEDA ARTO
Posted on December 19, 07

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 473 visits

Tralegu proponon: ANTOLOGIO DE MALLONGAJ RAKONTOJ

Monday January 28, 2008 at 03:15PM

 

Estimataj,
Cxu vi provis verki mallongan rakonton? Ne estas facila, sed provu. Mi proponas fari kune ANTOLOGIO DE MALLONGAJ RAKONTOJ (de Ipernitanoj). Sendu unu aux du mallongajn rakontojn. Kiam estos suficxe mi komputile preparos libreton, eble libron (pdf) de mallongaj rakontoj kun biografietoj kaj fotoj de auxtoroj. Eble iu post deziros aperigi gxin, sed...
Cxu vi konas iu verkisto inter ni kiu povos kaj volos esti cxefredaktoro? Proponu!

Ilustrajxoj? Estas bonvenontaj. Proponoj por pli bona organizo, ktp ktp.
Do, nun vi havas vorton... Mi nur proponis kaj estas preta prilabori.

Mi donas mian kontribuon. Bona, aux malbona, vi taksu! 

.....................................................................................................................

PUNKTO
Mi malamas punkton! Eĉ ĝin sur la fino de la frazo. Mi ne rekonas ĝin. Ĝi volas fermi al mi pordon, volas detrui min, forrabi al mi amon. Ĝi volas fini mian tagon. Ĝi deziras ĉesigi miajn opiniojn. Ĝi volas ŝlosi min.
Sube punkto!
Elĵetu tiun balaaĵon el ortografio!
 
.................................................................................... 
DUBO
Kanjonoj de stratoj. Neona lumo, elpensita, stranga, artefarita.
Ĉu ie ekzistas ĉielo? Kie estas astroj?
Ĉu formikoj faras lian urbon en herbejo?
Ĉu ekzistas homoj kiuj ĉasas sian tagmanĝon?
...
Ĉu ni vivas nian aŭ iun fremdan vivon?

9 Comments / add your comment?

Mike59 says:
Bonega ideo vi havas, kara Dimitrije! ... Volonte mi provos kontribui - sed mia esperanta scio ankoraŭ ne estas sufiĉe bone por skribi longe... Ofte mankas vortoj! :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Mi invitas vin viziti mian blogon.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic replies:
Mi atendas vian mallongan rakonto(j)n.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Ankau al mi plachas la ideo! Kaj - reagante la diron de Mike59 - eble estos inter ni, kiu(j) bonvolus korekti la lingvajn malglatajhojn.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Kara Dimitrije tre bona ideo kaj mi intencas kunlabori!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic replies:
Mi gxisnun ricevis nur kvar rakontojn. Mi atendas vian rakonton.
Kiam intenco faros realeco?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Se Vi deziras, tiam Vi povos uzi miajn mallongajn rakontojn.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro says:
Vi povas uzi ankaŭ miajn en mia blogo.
Sukceson!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Tamen oni turnadis! Mi ricevis 12 rakontetojn.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.