Dimitrije Janicic Published on November 16, 07
by Dimitrije Janicic

Dimitrije Janicic's blog

Browse posts
Moderna vivo laŭ mia vidpunkto: KIEN VI RAPIDEGAS, HOMO?
Posted on November 30, 07
4 comments (latest 9 months ago)
Terurega monumento: UNIKA EN MONDO
Posted on November 27, 07
6 comments (latest 6 months ago)
MONUMENTO POR ELPENSINTA PERSONO
Posted on November 24, 07
2 comments (latest 9 months ago)
Ŝerco
Posted on November 18, 07
1 comment (latest 9 months ago)
Ŝerco
Posted on November 18, 07
2 comments (latest 9 months ago)
NEORDINARA MONUMENTO POR KVAR RELIGIOJ
4 comments (latest 6 months ago)
LA PLEJ BONA FESTIVALO DE EŬROPO
Posted on November 7, 07
ŜI KAJ MI
Posted on November 6, 07
1 comment (latest 9 months ago)
VIVI EN LANDO SERBIO
Posted on November 5, 07
2 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 298 visits

NEORDINARA MONUMENTO POR KVAR RELIGIOJ

Friday November 16, 2007 at 09:10PM

 

En serbia urbo Čačak ekzistas neordinara monumento – tielnomata „monumento de kvar religioj“. Pasintsemajne finisĝis la rekonstruado de monumento kadre de Rememorfesto de Nadežda Petrović, serba pentristino, kiu okazis en oktobro kaj novembro en urbo Čačak kun slogano „Renkontiĝo kun pasinteco“.

La monumento estis konstruita post la Unua mondmilito kiam en ĉirkaŭaĵo de urbo pereis multaj soldatoj divers-religiaj. En kuna tombo en urba tombejo estis enterigita 918 soldatoj de diversaj soldataroj. En kuna tombo estas kune kun serboj ankoraŭ 262 soldatoj el Ĉehio, Hungario, Austrio, Kroatio, Slovenio, Germanio, Bulgario, Italio, Bosnio... Pro tio por ili estas konstruita senpintigita piramido en kiu estis engravuritaj simboloj de kvar religioj: ortodoksa, katolika, hebrea kaj islama. La Monumento estas finita kaj inaŭgurita la 5an de septembro 1934, antaŭ 73 jaroj. Aŭtoro de monumento estis inĝeniero el Čačak Isidor Janjić.
La inaŭguron partoprenis kaj diservis pastroj de kvar religioj.
Faŝistaj okupantoj de Serbio dum Dua mondmilito forigis la  simbolojn de hebrea kaj islama religio. Nun, sesdek ses jaroj poste, la monumento estas rekonstruata en origina aspekto
La Monumento, estas unika  en Eŭropo, simbolas antimilitan mesaĝon de paciĝo.
La iniciantino de rekonstruo estas beograda artistino Irena Kelečković.

4 Comments / add your comment?

Dorota says:
Tre interesa. Cxu vi povus prezenti la foton de la Monumento?
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Dimitrije Janicic says:
Bonvolu foton.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Dankon por la foto. La monumento pruvas, ke iam vi estas toleremaj. Skribante "vi" mi pensas pri multaj naciecoj enlogxantaj adriatikan marbordon kaj antaux la unua mondmilito apartenantaj al Auxstro-hungara monarkio. Do kial nun, lastatempe, eksplodis tiom da naciismoj kaj kauzis tiom da suferoj, reciprokan murdadon.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
tre interesa informo, nobla monumento! jes ja foto estu bonvena.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.