25a Universiado (Универзијада) en Beogrado
LA PLEJ GRANDA SPORTA OKAZAĴO
Inter la 1a kaj 12a de julio Serbio estos dommastro de amasa monda sporta okazaĵo post Olimpikaj ludoj. Dum dek du tagoj ĉirkaŭ 10.000 junaj sportistoj el 140 landoj konkuros en dek kvin sportoj kaj 203 sportaj disciplinoj. Tio estas konkuro de studentoj diversaj mondaj universitatoj en diversaj sportoj, kion serbe nomas Universiado.
Por ĉi tiu sporta manifestacio estas konstruitaj dek kvar loĝejaj konstruaĵojn kun 1858 loĝejoj. Partoprenantoj de konkuro parolas 80 lingvojn. Al ili helpos 16.000 volontuloj kies mediaj aĝon estas 22 jarojn. La plej el volontuloj (60%) estas junaj virinoj. Ĉirkaŭ 700 volontuloj estas dungitaj el eksterlandoj.
Ĉi tiu sporta konkuro okupis serban ekonomion. Por partoprenantoj estis preparitaj 10.000 litoj, 7.580 tabloj, 17.000 seĝoj, ĉirkaŭ 6.000 ŝrankoj. Eĉ estis preparitaj 1.000 litoj pli longaj ol du metrojn.
Universiado estas jubilea – 25a, ĝi signifas duonon de jarcento de universitata sporta monda konkuro. Por sportistoj estis konstruitaj multaj novaj objektoj kaj multaj malnovaj estas rekonstruitaj. Interese estas, ke por sportistoj estas konstruitaj sep religiaj centroj. Tage por ili preparos ĉirkaŭ 45.000 porciojn de manĝo.
Insigno de Universiado estas malgranda eŭropa birdo – pasero, ofta birdo en Beogrado.
Send a message
Search for members

xxx says:
Sulko says:
xxx says: