About this blog

» add a comment?

april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

Favorite blogs

Tereza Kapista's Blog
0 posts

April 24, 08

Kontrau milito: KIAL?

Parto de konstruaĵo de Radio Televido de Serbio estis detruita en aprilo 1999. Tiu parto de la konstruaĵo ne estis renovigita post la bombardado de NATO. Staras kiel monumento de unu absurda, sensenca atako kaj murdo de 16 laboristoj (plejparte junaj) de Radio Televido de Serbio.

Ilin 16, dum tiu aprila nokto antaŭ naŭ jaroj murdis raketo de NATO. Tiama Jugoslavio ne estis en milito kontraŭ NATO. Ili ne estis soldatoj, nur laboristoj kiuj laboris en siaj labor-lokoj.

Antaŭ la ruinajxo estas starigita monumento. Sur ĝi, apud 16 nomoj de la murditoj, staras demando "Kial?".

 Kial murdado, kial milito?

Pasintnokte je la 02,06 horo la familianoj kaj la laboristoj de RT de Serbio, metis floroj sur monumento kaj denove ripetis la demandon "Kial".

Respondo ne ekzistas. Nur tristeco de la familianoj.

© Published at 20:19 ( 9 comments / 101 visits )
This post is public

April 15, 08

Kuriozaĵoj: VALO DE SIRINGOJ

Siringo 002
 

Vi, mi estas certa, scias kiel bela estas printempa siringa floro (lat. Siringa el oleacoj). Vi scias ke ĉi tiu floro ekzistas en tuta Eŭropo kaj, verŝajne, aliloke.
 
Ĉu vi aŭdis pri Valo de siringoj – kiu ankoraŭ nomiĝas Valo de jarcentoj?
Tio estas valo de rivero Ibar (Serbio) de urbo Kraljevo ĝis monahejo Sopoĉani (Sopoćani) el 14-a jarcento.
 
Serba reĝo Uroŝ Unua edzinigis francino Jelena Anĵujska, oni diras en legendo kaj tio estas historia fakto. Legendo diras, ke li, por plibeligi la unuan impreson al franca belulino pri nova patrujo kaj ke ĝi rememorigu ŝin pri kvieta Provanso, ordonis, ke en la valo de rivero Ibar oni plantu siringojn.
 
Bela maniero – esprimi amon, ĉu ne?
 
Nuntempe, en urbo Kraljevo en valo de rivero Ibar, tradicie, majon okaziĝas "Tagoj de siringo".
© Published at 17:08 ( 8 comments / 69 visits )
This post is public

March 11, 08

Dimitrije Diso Janičić: KAVALIRA ANATEMO

 Ĉi tio estas, originale verkita en Esperanto, rakonto el mia montenegra vilaĝo. Rakonto estis laŭreato de LIRO 99. Ĝi aperis en serba traduko en gazeto "Nikšićke novine" (2001).

read more
© Published at 11:06 ( 2 comments / 181 visits )
This post is public

February 28, 08

Neordinaraj monumentoj: DANK-MONUMENTO OMAĜE AL FRANCUJO

 

 

Dum ĉi tiuj belveteraj tagoj mi promenadis tra la beograda kalemegdana parko kaj fotis neordinaran monumenton – probable unueca monumento kiun konstruis unu ŝtato al alia. Tiu monumento nomiĝas Monumento de dankemo al Francujo. Ĝi estis starigita la 11-an de novembro en la jaro 1930 kiel simbolo de amikeco kaj kunlaboro du ŝtatoj – Serbio kaj Francujo – dum Unua mondmilito.
La Monumento estas granda bronza skulptaĵo de virino kiu tenas glavon – simbolo de Francujo kiu rapidegas helpi al Serbio. La aŭtoro de monumento estis tiama tre konata skulptisto Ivan Meštrović. La elspezojn de konstruado de monumento helpis membroj de la Societo de serba-franca amikeco kaj Societo de serboj, iamaj francaj gelernantoj.
En la marto 1999 la monumento estis tutkovrita per nigra tolo, ĉar Francujo kiel membro de NATO, konsentis pri bombardado de Serbio.
© Published at 20:13 ( 2 comments / 160 visits )
This post is public

February 15, 08

UNUA

 

Mi tralegis poemo pri JANUARO FUNDAMENTA kaj tio iniciis cxi tiun poemon. Estas interesa deziro de homo esti unua en cxio. 

En homa vivo,
neniam forgesigxu,
unua esti
kaj tie resti –
estas sen alternativo,
ĉar en multaj aferoj,
nur premieroj
mensogoj aux veroj,
en rememoron restas
kaj longa vivo festas.

Unuajxojn ni rememoras
per larmoj ploras
por tio kio pasas
unua ni ĉasas,
gardas kaj diskretas
aliajxojn – ni ĵetas.

Unua vojaĝo
travivita avantaĝo
recivita kiso,
unua kompromiso
unua klaso
unua dirita vorto,
naskiĝtaga torto
unuaj danco, balo
unuaj sekreto, skandalo,
sendependa aĉeto,
vidita stripo
malsanigxo je gripo
lernita litero,
trinkita biero,
ekvivanta danĝero,
skribita letero
unue mensogi
unue sola loĝi
kaŝita cigaredo,
ebria bankedo,
ricevita velocipedo
restas en nia posedo.

Unua infano
kaj lin en la manoj,
dum infana malsano ,
unua ricevo de salajro
unua grizharo,
unua sola somerumo,
kaŝita tabakfumado,
perlabora da miliono
longa pantalono
ricevita posteno
ama kunveno
donita floro
travivita doloro
unua seniluziĝo
batalo por prestiĝo
unua enamiĝado
memstara vojaĝado
aĉetita auxto,
forta volupto,
perdita virgeco
stranga apreco
publika debuto
estas absoluto
aferoj por memoro
kiujn ni gardas
en memtrezoro.

Poste alvenas
aferoj por forgeso,
de malsano procezo,
stresoj kaj regresoj
fino de sukcesoj.

© Published at 22:00 ( 5 comments / 244 visits )
This post is public

January 28, 08

Tralegu proponon: ANTOLOGIO DE MALLONGAJ RAKONTOJ

 

Estimataj,
Cxu vi provis verki mallongan rakonton? Ne estas facila, sed provu. Mi proponas fari kune ANTOLOGIO DE MALLONGAJ RAKONTOJ (de Ipernitanoj). Sendu unu aux du mallongajn rakontojn. Kiam estos suficxe mi komputile preparos libreton, eble libron (pdf) de mallongaj rakontoj kun biografietoj kaj fotoj de auxtoroj. Eble iu post deziros aperigi gxin, sed...
Cxu vi konas iu verkisto inter ni kiu povos kaj volos esti cxefredaktoro? Proponu!

Ilustrajxoj? Estas bonvenontaj. Proponoj por pli bona organizo, ktp ktp.
Do, nun vi havas vorton... Mi nur proponis kaj estas preta prilabori.

Mi donas mian kontribuon. Bona, aux malbona, vi taksu! 

.....................................................................................................................

PUNKTO
Mi malamas punkton! Eĉ ĝin sur la fino de la frazo. Mi ne rekonas ĝin. Ĝi volas fermi al mi pordon, volas detrui min, forrabi al mi amon. Ĝi volas fini mian tagon. Ĝi deziras ĉesigi miajn opiniojn. Ĝi volas ŝlosi min.
Sube punkto!
Elĵetu tiun balaaĵon el ortografio!
 
.................................................................................... 
DUBO
Kanjonoj de stratoj. Neona lumo, elpensita, stranga, artefarita.
Ĉu ie ekzistas ĉielo? Kie estas astroj?
Ĉu formikoj faras lian urbon en herbejo?
Ĉu ekzistas homoj kiuj ĉasas sian tagmanĝon?
...
Ĉu ni vivas nian aŭ iun fremdan vivon?
© Published at 15:15 ( 9 comments / 274 visits )
This post is public

January 15, 08

Mi tralegis: EBLE ESTAS INTERESA POR VI

 

Ĉu vi scias kio estas "esperantismo? Kion signifas esperanto vortoj "krokodili, kajmani, aligatori"? Vi, verŝajne, scias ke tiuj vortoj estas speciale esperantaj. Probable, vi konas kaj vi renkontis en kongresoj kaj diversaj manifestacioj "eternajn komencantojn". Vi aŭdis pri "verda mondo", Zamenhofa idealo, verdaj brigadistoj, eternaj kongresanoj (iu de ili diras ke ili partoprenis pli  da kongresoj ol la kreinto de  la lingvo).

Ĉu al vi, dum vi lernis Esperanton, instruistoj diris ke Esperanto estas facila, riĉa, bela, ke vi per lernado de Esperanto fariĝos membro de granda monda frateco? Verŝajne, jes. Eble vi aŭdis pri Lia delegita moŝto. Vi en ĉi tiu monda miksaĵo kantas pri "la sankta harmonio"?

Mi malsaniĝas de "akuzativismo". Por multaj tio estas granda problemo.

Iuj aŭtoroj prelegas pri nia misio "verdigi lingvan dezerton". Ĉu estas naive paroli pri verdaj steloj, verdismo, pri amata, sankta nia lingvo, pri Zamenhofa lingvo, utiligi kliŝeojn tre banalecan. Ĉu vi audis leksemon "Esperanto – edzperanto"?

Se vi ne meditis pri tio, se vi ne scias respondojn – vi pli multe de tio trovos en libro kiu mi dum pasinta semajno tralegis. La libro nomiĝas Esperanto – lingvo de kulturo kaj personeco. Ĝi enhavas kelkajn eseoj de Aleksandar Melnikov, konata rusa esperantisto.

Al mi estis simpatia la autora ŝerca, eble cinika stilo kaj interesaj citaĵoj el diversaj esperantaj libroj kaj periodaĵoj.

© Published at 13:18 ( 2 comments / 225 visits )
This post is public

January 11, 08

Zoran Živković: INFERA BIBLIOTEKO

 

 

RIMARKO:
 Zoran Živković estas la plej konata SF verkisto en Serbio. Cxiuj liaj libroj estas tradukitaj en angla kaj multaj en dudek aliaj mondaj lingvoj. Cxi tiu mia traduko aperis en "Sennacieca revuo" 2007. Tiu rakonto estas el libro "Biblioteko". Mi metis gxin cxi tie por sf-anoj kaj pro tio ke mi tre sxatas gxin.  
.......................................................................................................................................
 
Gardisto kiu gvidis min ekhaltis en koridoro antaǔ iu pordo kaj ekfrapis. Li atendis kelkajn momentojn kaj tiam, kvazaǔ li aǔdis aprobon por eniri, kvankam nenio atingis miajn orelojn, malfermis la pordon kaj preterlasis min unue, puŝis min al dorso, senvorte, kaj mem ekmarŝis enen. Li tuj kaptis mian ŝultron por haltigi min tiumomente kaj poste fermis la pordon. Lia premo estis nenecese forta, ĉar mi ankaǔ sen tio jam estis haltinta ne sciante kion alian fari. Ni restis apud la pordo evidente atendante novan ordonon.
Kiel ĉio alia kion mi ĝis nun vidis sur ĉi tiu loko, la ejo en kiu ni troviĝis estis ankaǔ tre alta. Ĉi tie tio aspektis ankoraǔ pli evidenta ĉar la distanco ĝis plafono estis konsiderinde pli granda ol la longeco kaj larĝeco de la ĉambro. Momente mi havis impreson ke estus pli nature se la planko kaj unu el la flankaj muroj interŝanĝus la lokojn. Sed, kompreneble, ne plu estis necese kalkuli pri naturaj aferoj. Ilia tempo nun senrevene forpasis. Kiu scias kiaj strangaĵoj min ankoraǔ atendas. Mi devis esti preta eĉ por multe pli malbonaj okazaĵoj.
La ejo estis malbone lumigita kaj tute malriĉe meblita. De la plafono pendis je longa metalfadeno malforta elektra bulbo kun ronda metala ŝirmilo supre. La plejparto da ĝia lumo falis sur la lignan seĝon sen apogilo kiu solece ripozis meze de la ĉambro. Apud la muro, kontraǔ la pordo, staris preskaǔ malplena skribotablo. Homo, kiu sidis ĉe la tablo, turnita dorse al la muro, estis enprofundiĝinta en monitoron antaǔ si, kiu lin vidkaŝis sub la ŝultroj. En la malklara lumo de la ekrano, kiu ne faris ombrojn, lia longforma vizaĝo aspektis fantome pala. Li havis mallongan, densan barbon, kiu dank’ al tiu lumo aspektis grizete, kvankam ĝi eble ne estis tia, kaj duonrondajn okulvitrojn por legado. Ne estis eble precizigi lian aĝon. Li povis esti komence de kvardekaj, sed ankaǔ ĉirkaǔ fine de kvindekaj.
Ŝajnis ke li ne estas konscia pri nia eniro. La gardisto kaj mi pacience staris ĉe la pordo, senmovaj kiel du statuoj. Finfine, ne deturnante la okulojn de la monitoro, la homo mallonge levis la maldekstran manon kaj faris nedifinan movon per ĝi. Tiu movo, tamen, havis por la gardisto tute klaran signifon. Li denove brute kaptis min je ŝultro kaj kondukis min al la seĝo sub elektra bulbo. Li lasis min nur kiam mi eksidis sur ĝin, restante stari tuj malantaǔ mi.
Atendante kio sekvos, mi komencis malrapide vagi per rigardo laǔ limigita vidzono antaǔ mi. Sento de mallarĝeco, kiun kaǔzis alteco de la ejo, estis fortigita per uniforma koloro kiu regis ĉirkaǔe. Ia malsana griz-oliva kolornuanco kovris ĉion: murojn, plafonon, plankon, seĝon, tablon. Eĉ la monitoro havis tiun koloron. Farbo sur muroj kelkloke estis fendiĝinta kaj forfalinta, malkovrante sube sekan morteron kun koloro de tempesta ĉielo. Kvazaǔ ni troviĝis ene de la iam verda  kaj jam delonge paliĝinta kaj eluzita ŝu-skatolo lokigita sur la plej malgranda flanko.
Eble ĉio aspektus malpli morna se ekzistus iu fenestro, eĉ kun kradoj. Sed, ekzistis neniu aperturo. Labori ĉe tia loko povis signifi nur punon. Mi observis la homon malantaǔ la monitoro kun mikso de timo kaj kompato. Eĉ se oni neglektus ĉion alian, de iu devigata longe restadi ĉi tie, ĉiukaze nenio bona povus esti esperebla...
La densan silenton de la ĉambro ĝenis subita tamburado de fingroj sur klavaron, kiun mi ne povis vidi. Rapida tajpado ne daǔris longe. Fininte ĝin, la homo levis la kapon, deprenis okulvitrojn kaj metis ilin sur la tablon apud si. Poste li fermis la okulojn kaj ekpremis la nazradikon per dikfingro kaj montrofingro. Li restis tiel kelkajn momentojn kaj poste malfermis la okulojn kaj kapsvingis al la gardisto. Mi aǔdis ke li malproksimiĝas per firmaj paŝoj. Metala pordo knare malfermiĝis kaj fermiĝis malantaǔ li.
Ni observadis certan tempon unu la alian senvorte. Mi sentis min malagrable sub lia silenta observado. Ĝi ne estis tiom severa aǔ minaca, kiom malbonhumora. Ne estis malfacile kompreni ke al li tute ne plaĉas la sekva interparolado kun mi. Li aspektis kiel iu, kiu tro longe okupiĝas pri la sama laboro por eĉ povi trovi en ĝi ian ajn allogecon. Mi jam vidis tian mienon sur vizaĝoj de iuj maljunaj enketaj juĝistoj kaj juĝistoj. Finfine, la homo eksuspiris, pasis per fingroj laǔ la alta frunto kaj ĉesigis la silentadon.
"Vi komprenas kie vi troviĝas, ĉu ne?" Li havis profundan, lantparolan voĉon.
"En infero", mi replikis post mallonga hezitado.
"Tiel estas. Kvankam ni ne plu uzas tiun nomon. Vi konscias kial vi alvenis al ĉi tiu loko?
Mi ne tuj respondis. Al mi estis klare ke estas sensence ion ajn kaŝi aǔ nei, sed mi ne devis ĝuste kulpigi min mem. "Mi povas supozi…"
"Vi povas supozi?" La tono de lia voĉo plialtiĝis. "Eĉ ĉi tie estas malofte videbla ĉi tia dosiero." Li ekfrapis per artiko de mezfingro sur la ekranvitron.
"Eble mi povus doni iajn klarigojn…"
"Ne!" li interrompis min akre. "Indulgu min de tio, mi petas vin! Kiel ja estas nekomprenemaj ĉiuj, kiuj tien eksidas. Ĉu ne sufiĉas, ke mi devas konatiĝi kun abomenaĵoj, kiujn vi faris, sed vi eĉ volus ke mi aǔskultu viajn hipokritajn kaj mukajn klarigojn. Ili min ofte naǔzas pli ol viaj malbonfaroj. Cetere, ne estas ĉi tie io ajn por klarigi. Ĉio estas komplete klara. Mi scias ĉion pri vi. Ĉiun bagatelaĵon. Ĉu vi, cetere, estus ĉi tie, se ne estus tiel?"
"Okazas eraroj!" – rimarkigis mi duonvoĉe.
"Ne ekzistas eraroj!", neelpeteble respondis la homo. "Eĉ se ili ekzistus, malfrue estas por ilia korektado. De ĉi tie ne ekzistas elirejo. Kiu foje alvenas, daǔre restas."
Kompreneble, mi sciis tion. Ĉiuj scias tion. Tamen, mi devis provi ankoraǔ ion.
"Ĉu oni eble konsideras penton?" demandis mi maksimume penteme.
Ĉi-foje ne estis necese ke li ion ajn diru. Lia rigardo elokvente sciigis al mi kion li pensas pri mia pentado.
"Vi ne perdu la tempon. Mi ne havas tempon por tiuj stultaĵoj. Mi ne povas levi la kapon pro la laboro. La mondo neniam estis ĉi tia. Ĉu vi entute povas imagi kia ŝarĝo kuŝas sur mia dorso?
Mi povis tion imagi, sed ĉar la demando estis nur retorika, mi mallevis la ŝultrojn. Mi ekhavis impreson ke la homo pormomente ekdeziris lamenti pri siaj malfacilaĵoj, sed tamen li ŝanĝis la opinion.
"Nu, bone, ni nun lasu tion. Ne gravas. Aliru ni la aferon. Ni devas konstati kio por vi estus la plej konvena."
"Kiel puno?" demandis mi singarde.
"Ni tion nomas terapio."
"Brulado en fajro estas terapio?"
"Kiu parolas pri brulado en fajro?"
"Eble kuirado en bolanta oleo aǔ senmembrigo…"
"Ne estu vulgara! Ni ne troviĝas en Mezepoko."
"Pardonu, mi ne sciis..."
"Simple estas nekredeble kiom tiuj, kiuj alvenas ĉi tien, estas ŝarĝitaj per antaǔjuĝoj. Vi pensas, ke ni vivas ekster la tempo? Ke ĉi tie nenio ŝanĝiĝas? Ĉu ja ĉi tio povus kunekzisti kun tiuj barbaraj kruelaĵoj?" Li flanke frapetis la monitoron.
"Kompreneble, ne", prete mi konfirmis.
"Ĉiu epoko havas konvenan inferon. Nun tio estas biblioteko."
Mi konfuze fermetadis la okulojn: "Biblioteko?"
"Jes. Loko kie oni legas librojn. Ĉu vi aǔdis pri bibliotekoj? Kial ĉiuj estas tiel konsternitaj eksciante pri tio?"
"Aspektas iom … neatendita."
"Nur se oni senpripense observas. Sed se vi enprofundiĝas en la aferon, vi vidos ke tio tute ne estas neordinara."
"Neniam mi ekpensus."
"Verdire, sincere dirante, unuamomente ankaǔ ni estis surprizitaj. Sed tio, kion al ni la komputilo komunikis, estis senduba. Tre utila aparato."
Li faris paǔzon. Pasis kelkaj momentoj antaǔ ol mi komprenis kion oni de mi atendas. "Tre utila, ĉiukaze", mi rapide ripetis.
"Precipe por statistikaj esploroj. Kiam ni entajpadis informojn pri ĉiuj kiuj ĉi tie troviĝas, montriĝis ke la eco kiu interligas la plej grandan nombron de niaj internuloj, eĉ 84,12 procentojn, estas foresto de legemo. Ĉe 26,38 procentoj oni eĉ povus tion kompreni. Ili estas tute analfabetaj. Sed kion diri pri aliaj 47,71 procentoj kiuj, kvankam skribosciaj, dumvive ne prenis eĉ unu libron en la manojn, kvazaǔ ĝi estus infekta? El restantaj dek procentoj iuj eble sporade tralegis ion, sed pli bone estus se ili tion ne estus farintaj, ĉar tio kion ili legis estis tute senvalora."
Mi kapneis. "Kiu dirus tion?"
Li observis min subokule. "Kial tio al vi aspektas stranga? Ekiru nur de vi mem. Kiom multe vi legis?
Mi pripensis mallonge, penante rememori. ”Ja, kion diri, ne tiel multe, verdire."
”Ne tiel multe? Mi diros al vi precize kiom multe." Denove aǔdiĝis tono de rapida serĉelektado sur klavoj de klavaro. ”En lastaj dudekok jaroj de via vivo vi komencis legadi du librojn. En la unua vi alvenis ĝis duono de la kvara paĝo, kaj en la dua vi sukcesis forlegi nur enkondukan alineon."
"Ĝi ne estis amuza por mi", mi replikis mallaǔte, konfesante.
"Ĉu? Kaj aliaj aferoj estis interesaj por vi?"
"Mi tute ne antaǔsentis ke nelegado estas mortkulpo."
"Ĝuste, ĝi ne estas. Kvankam la mondo estus pli bona se ĝi estus. Ankoraǔ neniu pro nelegado venis al infero. Pro tio, la afero preteriris nin ĝis enkonduko de komputilo. Sed kiam ni, dank’ al ĝi, ekvidis ĉi tiun ligon, montriĝis la ebleco ke ni eluzu tion. Eĉ pluroble. Oni povus, fakte, diri ke el tio rezultis vera reformo de la infero."
"Pri tio oni nenion scias."
"Kompreneble, oni ne scias. Kiel eĉ eblus scii? El tio rezultas ankaǔ ĉiuj tiuj antaǔjuĝoj. Kvankam ĉi tio neniam estis loko kia la homoj imagas. Eterna turmentejo kiun gvidas senkompataj sadistoj. Ĉu vi povas senti odoron de sulfuro, pri kiu ĉiuj tiom rakontas?"
Mi ekflaris la ĉirkaǔan aeron. Ĝi estis seka kaj malfreŝa, iom ŝima. "Ne", mi devis konfesi.
"Ni simple estis malliberejo. Kun iuj specialaĵoj, fakte, sed la reĝimo ĉe ni fundamente ne estis diferenca de la reĝimo en viaj malliberejoj. Kiel vi traktis malliberulojn tie, tiel ankaǔ ni traktis ilin ĉi tie. Kial ni diferenciĝu, cetere? Se ĉi tie okazis kruelaĵoj kaj torturadoj, tio signifas ke ni sekvis vian ekzemplon. Kiel, dume, cirkonstancoj ĉe vi kun la tempo pliboniĝis, tiel ankaǔ la restado ĉi tie fariĝis pli kaj pli tolerebla. Tiom, fakte, ke finfine ekminacis danĝero ke oni perfidu bazan koncepton de infero."
"Kiel vi pensas?"
"Malliberejoj ekde nelonge ĉe vi fariĝis ripozejoj. Oni povus eĉ diri mezkategoriaj hoteloj. Vi tion, finfine, plej bone scias. Vi pasigis konsi­derinde longan tempon tie kaj al vi tute ne estis malkomforte, ĉu ne?
Mi pripensis mallonge. "Ne, kvankam nutraĵo ne estis ĉie ĝuste la plej bona". Precipe deserto."
La homo malantaǔ la monitoro mallonge eksuspiris. "Jen, vidu. Kaj nun, iuj privelegioj ĉi tie tamen ne povis esti permesitaj. Forestado por semajnfino, ekzemple. Aǔ uzado de poŝtelefono. Kiel tio aspektus?"
"Sed tio konsiderinde faciligus eltenadon de la puno…"
"Eble. Oni ne rajtas, dume, perdi el vido ke ĉi tio tamen estas infero. Kaj tiel, ni ektroviĝis en fendo. Ekminacis danĝero ke ni fariĝu tio pro kio oni nin ĉiam kulpigadis: ke ni estas pura personiĝo de nehumaneco kaj minacado de homaj rajtoj. Feliĉe, tiam ni malkovris nelegadon."
"Pardonu, sed mi ne komprenas kiun rilaton tio havas?"
"La afero estis simpla. Ni enkondukis legadon kiel ĝeneralan devon. Tiel ni kunligis belon kaj utilon. Antaǔ ĉio, ni ebligis al niaj internuloj ke ili forigu ĉefan mankon, kiu ilin venigis ĉi tien. Se ili pli multe estus legintaj, ili havus malpli multe da motivoj kaj tempo por malbonagoj. Por ili la legado estas vera saniga favoro. Tial ni opinias ke tio estas terapio kaj ne puno, kvankam oni eble tion aplikadas kun ioma malfruo. Sed, fakte, por tio neniam estas malfrue. Kaj kiel nomiĝas la loko kie ĉiuj ĝuas la legadon?"
"Biblioteko?"
La homo etendis la brakojn. ”Klare. Sed biblioteko povas esti nur laste kulpigita pro rompo de homaj rajtoj, ĉu ne? Tiel ni per tiu ago sam­tempe deprenis de ni tre malagrablan riproĉindaĵon. Eĉ ni iĝis pli humanaj ol viaj malliberejoj. Ankaǔ en ili ekzistas bibliotekoj, kompre­neble, sed kion tio valoras, se preskaǔ neniu ĝin uzas? Kvazaǔ ili entute ne ekzistus. Jen, prenu vian propran ekzemplon. Ĉu vi almenaǔ unufoje eniris en bibliotekon en iu el multaj malliberejoj en kiuj vi restadis?
"Mi eĉ ne sciis ke ili ekzistas", mi respondis sincere.
"Kion mi diris al vi? Sed, ne zorgu, baldaǔ ni donos al vi okazon kompensi la preterlasitan. Kaj multe pli ol tio, fakte. Antaǔ vi estas, laǔvorte, tuta senfino de legado."
Kelkajn momentojn mi staris fiksrigardante la homon, senvorte. "Tio estas, do, mia puno? Ke mi legadu?"
"Terapio."
"Terapio, jes. Ekzistos nenio alia?" Mi provis sufoki la tonon de malplistreĉo en la voĉo, sed mi ne sukcesis.
"Kompreneble, ne. Vi bele sidos en via karcero kaj legados. Tio estas ĉio. Vi ne havos eĉ ian ajn alian devon. Mi devas, dume, vin atentigi ke la eterneco estas tre longa tempo. La legado povus foje fariĝi enua por vi. Tio okazas al multaj niaj internuloj kaj tiam ili fariĝas tre inventemaj. Kiajn trukojn ili elpensadas nur por igi impreson ke ili legas, kvankam ili tion ne faras. Sed ni havas manierojn por diveni ĉiujn tiujn ruzajn trukojn. En tiuj kazoj ni devas, bedaǔrinde, aplikadi rimedojn de perforto por konsentigi ilin reveni al legado. Ĉe la plej persistaj kaj obstinaj, tiuj estas kelkfoje tre dolorigaj, mi timas."
"Kaj homaj rajtoj? Humaneco?"
''Tion ni ne tuŝas. Ĉi tio estas ekskluzive por ilia bonstato. Ni ne povas permesi ke pro ilia spirita mallaboremo ili malutilu al si, ĉu ne?
"Verŝajne", mi replikis, ne tute konvinkite.
"Tio estas baza kion vi devas scii. Vi jam alkutimiĝos kun ĉi tieaj kondiĉoj. Komence al vi probable estos pli malfacile, ĝis kiam vi alkutimiĝos, sed finfine vi ekkomprenos ke la legado donas nekompareblajn plezurojn. Ĉiuj tion ekkomprenas, dum eterneco, iu pli frue kaj iu malpli frue. Mi esperas ke vi intertempe kondutos maturece kaj sobre kaj vi ne devigos nin al perfortaj agoj. Tiel al ĉiuj estos pli agrable kaj pli facile. "
Ĉar mia senkontraǔdira konsento evidente subkompreniĝis, mi kapklinis. La lipanguloj de la homo unuafoje iomete fleksiĝis supren, farante ian duonombron de rideto.
"En ordo. Ni vidu fine kiu terapio por vi estus la plej konvena. Kiun specon de tekstoj vi plej volonte legus?"
La demando estis malfacila, tiel ke mi ne tuj respondis. "Detektivajn romanojn, eble", mi diris fine, per duondemanda voĉo.
"Ne, tio tute ne!" vigle replikis la homo, denove kuntirante la brovojn. "Ja, tio estus kvazaǔ ni al malsanulo donus venenon anstataǔ medika­mento. Ne, vi bezonas ion tute kontraǔan. Ion mildan, ĉastan, nobligan. Pastoralajn verkojn, mi dirus. Jes, tio estas vera elekto por via animo. Idilio. Ni multfoje ĝin preskribas. Ĝi havas vere miraklofaran efikon."
Ŝajnas ke li en mia vizaĝo vidis ion, kio al li eble ŝajnis esprimo de naǔzo. Kiam li denove ekparolis, lia voĉo rericevis komencan akrecon.
"Se al vi ĉi tio eble aspektas maljusteco, kiel konsolo ekservu al vi la ekscio ke mi donus ĉion, se mi povus troviĝi je via loko. Ke mi ĝuu idilion. Almenaǔ iomete. Sed mi ne povas, bedaǔrinde. Tio ne estas destinita al mi. Anstataǔ tio, mi devas legadi ekskluzive fiaĵojn kaj malnoblaĵojn kiuj simple torentadas de ĉi tie. Kvazaǔ akvo tra rompita kluzo.” Li ekfrapetis denove la monitoron, ĉi-foje de supre. "La eterno por mi tute ne daǔras malpli longe ol por vi. Tio estas maljusta. Kiam ajn vi falos en krizon, vi nur pripensu kiom mi envias vin kaj vi sentos vin malpli pene."
Li eksilentis. Malharmonia alteco kaj malgajiga koloreco de la ĉambro kvazaǔ subite falis sur lin, ŝanĝinte lian vizaĝon en maskon de naǔzo kaj senespero. Li pluobservis min ankoraǔ mallonge, per pli kaj pli malplena rigardo. Antaǔ ol etendi la manon por preni okulvitrojn kaj remeti ilin, li levdirektis la kapon al la pordo malantaǔ mi. Li nenion diris, sed ĝi tamen tuj ekknaris. Forta mano de la gardisto baldaǔ denove troviĝis sur mia ŝultro. Mi leviĝis de sur la seĝo sub la elektra bulbo kaj ekiris eksteren. Elirante, mi kaptis okazon por ankoraǔ foje ekrigardi la homon malantaǔ la tablo. Li preskaǔ komplete foriĝis malantaǔ la monitoro, koncen­triĝante al nova dosiero. Post momento la pordo kaŝis lin kaj mi ekiris kun la gardisto tra koridoro, al mia karcero, kie ankaǔ min atendis longa legado.
..........................................................................................................
Tradukis: Dimitrije Janičić
 
© Published at 13:41 ( 1 comment / 180 visits )
This post is public

December 25, 07

Miraklo de naturo: DIABLA URBETO

 

En la suda Serbio, proksime al urbeto Kurŝumlija, ĉirkaŭ 90 kilometroj de urbo Niš, ekzistas tre neordinara miraklo de naturo. En popolo ĝi nomiĝas Diabla urbeto (serbe Đavolja varoš).
Ŝtonaj kolonoj (202) altaj de du ĝis 15 metroj kaj larĝaj de duono ĝis tri metroj faras tiu neordinara urbo. Alie, tio estas tre malofta natura geomorfologia fenomeno, unika en Serbio kaj rara en la mondo.
Ŝtonaj kolonoj fariĝis per ago de erozio sur tereno de malkompakta sed kruda materialo. Iam tiu tereno estis centro de vulkanaj aktivecoj. Tamen, "krimulo" estas homo. Homoj detruis arbaron kaj per ago de akvo dum centoj da jaroj fariĝis ŝtonaj turoj. Sur ĝiaj pintoj staras ŝtonaj ĉapoj kiuj servas kiel pluvombreloj, sed akvaj torentoj plu portas teron kaj kolonoj fariĝas pli altaj.
Per sia multnombro, grandeco kaj stabileco "Diabla urbeto" estas la plej konata natura monumento de tiu speco en Eŭropo. Ĝi estas proklamita kiel nacia natura valoraĵo de escepta valido kaj sub protekto de ŝtato.
Apud la neordinara ŝtona urbeto ekzistas du fontoj de minerala akvo. Unu estas tre acida (pH 1.5) kun alta enhavo de mineraloj (15 g/l) en Diabla kanjono. Dua fonto, nomata Ruĝa fonto, (pH 3.5) kun malalta enhavo de mineraloj (4.372 ml/l). Ambaŭ fontoj – diras fakuloj – estas tre bonaj por konstruo de malsanulejo kaj banloko utilaj por kuracado diversaj malsanoj.
En popolaj legendoj oni diras ke tiuj ŝtonaj kolonoj estas ŝtonigitaj nuptogastoj kiuj volis, laŭ deziro de diablo, edziĝi fraton kun fratino. Kompreneble, Dio punis ĝin.
Nuntempe, tio estas nur turisma spektaklo.
© Published at 09:53 ( 4 comments / 291 visits )
This post is public

December 19, 07

SIGNALISMO – PLANEDA ARTO

 

 
Signalismo (lat. signum=signo) estas internacia, neoavangarda litiraturarta movado. Ĝi estiĝis en serba kulturo meze de pasintjarcento. Komencoj de tiu movado ligiĝas al la jaro 1959. Tiun jaron fondinto kaj teoriisto de la movado Miroljub Todorović komencis eksperimentojn en lingvo asertinte ke ne povas ekzisti revolucio en poezio sen ŝanĝoj en lingvo – baza rimedo de poeta esprimado.
Signalistoj opiniis ke oni bezonas ŝanĝi manieron de esprimado ne nur en literaturo, sed ankaŭ en filmo, en pentroarto, teatro kaj muziko. Kultura tradicio en tiuj artoj estas eluzita, oni devas respondi al novaj postuloj de planeda unuiĝo, nuntempa tehnologia kaj elektronika revolucio. Oni devas ĉesigi kun principoj nova romantismo kaj malfruiĝinta simbolismo en enhavo kaj formo – asertis signalistoj.
Ŝanĝo de la lingvo de poezio komencis per sciencismo – per enportado simboloj, formuloj kaj leksemoj el ekzaktaj sciencoj (fiziko, kemio, matematiko, astrofiziko k.s.) kaj vizualigo de teksto (grafika diserigo de vortoj kaj enportado de neverbaj signoj en tekston (kolaĵoj, grafikonoj, fotoj, desegnaĵoj). Tiamaniere en jaroj post tio fariĝis du specoj de poezio – verba kaj neverba. Verba poezio disiĝis en sciencistan, aleatoran, stohastikan, tehnologian, fenomenologian, friponan kaj apera. En neverba poezio ekzistas videbla, objekta, sonora kaj gesta poezio. Tiel diras la signalistoj. Ili aperigas internacian revuon "Signal".
– Signalistoj havas multajn kunlaborantojn el la mondo (Germanio, Francio, Britio, Usono, Pollando, Italio, Urugvajo, Rusio, Japanio, Belgio, Ĉilio), tre konataj verkistoj kaj multimediaj artistoj – kiuj provas per poeta, pentraĵa aŭ alia maniero de esprimado montri ŝanĝojn faritajn en nuntempa globa vilaĝo, videble diversan realecon kiun donis al ni informa revolucio – diris sinjoro Miroljub Todorović, kreinto kaj teoristo de tiu movado, ĉefredaktoro de la revuo "Signalo".
– Ne forgesu pri signalismo estas defenditaj du doktoraj disertaĵoj (du en Serbio kaj unu en Polando) kaj aperis dudeko da monografioj kaj pli ol du mil artikoloj, recenzoj kaj traktatoj en Serbio kaj en la mondo.
Por profesoro doktoro Miloš Bandić "rigardante literaturhistorie signalismo estas – post zenitismo kaj movado de sociala literaturo – nova kaj sendependa literatura kaj arta avangarda movado en serba literaturo en dudeka jarcento. Samtempe – asertas Bandić – signalismo en nuntempa serbaj literaturo kaj kulturo estas tipa moderna dimensio kiel aparta arta formo kaj produktado. Sen ĝi, ĉio estus, verŝajne, diversa kaj kiu scias kiom pli malriĉa."
Konata italia estetisto Gillo Dorfles diras ke "signalismo signifas paŝon antaŭen rilate al konkreta poezio, vizuala poezio kaj arto de signo ĝenerale", kaj por kritikisto Zoran Markuš "signalismo estas nia paralela fenomeno en la plej ekstrema avangardo, inter alie, tio klarigas ĝian internacian larĝigon, rekonon kaj gravecon en artaj kaj intelektulaj medioj".
Interese estas ke novaj tipoj de signalismo estiĝas depende de socia kaj teknologia disvolvo kaj, ekzemple, unu el tipoj de pentraĵoj estas monde konata kiel "mail-arto".
Jen unu hibrida verbala-vizuala verko, esperantigita por pli facila kompreno. Pli granda vorto "amo" estas konstruita de multnombraj vortoj "amo" kaj poste renkonto de tri vortoj "amo" – faris – geedzan triangulon. Ĉio estas klara, sed signalistoj ne klarigas la signifon de la grafiko, oni lasas al ĉiuj – trovi la signifon.
Signalismo: Geedza triangulo
Kiu aparte interesas tiu novavangarda arta movado, li aŭ ŝi povas trovi multe da informoj (en diversaj lingvoj) ĉe multnomraj paĝaroj kaj ĉe paĝarao de aŭtoro de signalismo www.miroljubtodorovic.com.
© Published at 16:51 ( 0 comments / 218 visits )
This post is public

December 14, 07

RAJACAJ VINTRINKEJOJ – DOMOJ DE VINO

 

Negotina limregiono estas parto de Orienta Serbio, regiono tre konata pro vinberoj kaj kvalita vino. Vinoj el tiu regiono estis  jam antaŭ cent jaroj (1907) honorigitaj per premio por kvalito en Londono.

Ĉi tie ekzistas neordinara urbo. Oni eble povus nomi ĝin – ŝtona urbo de vino. Ŝtonaj domoj kiuj nomiĝas "pivnice" (vintrinkejoj) ekzistas en pliaj vilaĝoj, sed la plej nombraj kaj konataj estas Rajacaj vintrinkejoj (Rajačke pivnice). Proksime de vilaĝo Rajac, apud vinberejoj, sur monteto, ĉe rivero Timok, estas konstruita urbo – unika sur Balkano.
 
Urbo de vino. La ŝtonaj domoj, entute 270 ne havis loĝantojn, ili loĝas en proksima vilaĝo. Tiuj ŝtonaj domoj ekhavis nomon vintrinkejoj aŭ vindomoj. Estis konstruitaj meze de 18-a jarcento de prilaborita ŝtono eĉ kun malprofundaj plastikoj (ĉizaĵoj). Partoj de la domoj estas en la tero, por gardi la konstantan temperaturon, kio estas la esenca kondiĉo por vinproduktado. La domoj estas vicigitaj laŭ mallarĝaj stratetoj simile al oldaj mediteraneaj urboj.
 
Rajacaj vintrinkejoj fariĝas turisma atrakcio. Nuntempaj vinŝatantoj kaj negocistoj aĉetadas de vilaĝanoj vintrinkejojn kaj en la supraj partoj  konstruas ejojn por loĝi kaj la subteran parton utiligas por vinkelo kiel iam.
 
En centro de ŝtonurbo ekzistas placo kun fontano kaj akvo por ĉiuj vintrinkejoj.
 
Ĉi tiu regiono situas sur sama geografia larĝeco kiel  la franca regiono  Bordo.  En pasinta jarcento, kiam filoksero damaĝis la francajn vinberejojn, francaj produktantoj importis vinon  el ĉi tiu regiono.
© Published at 16:14 ( 0 comments / 231 visits )
This post is public

December 14, 07

ESTIS IAM ROZO BELA

 

 

 Jen poemo konata serba poeto Milorad Mitroviĉ. Ĝin tradukis en Esperanto kroata esperantisto sub nomo Jean d' Agréve. Poemo estas mallonga sed tre  ĉarma kaj belsona.
  
 
Ĉe l' patrin knabino floris,
Ĉarma pli ol tago hela
Kaj ekamis junuleton –
Estis iam rozo bela…
 
La junul' flirtulo estis,
Ŝin perfidis kor-kruela;
Al alia manon donis –
Estis iam rozo bela…
 
Ĉe altar' la edzo ĵuras
Ĝoje vibras kant' miela.
Sonoril' ĉe l' tombo ploras:
Estis iam rozo bela… 
© Published at 07:31 ( 0 comments / 139 visits )
This post is public

December 9, 07

Neordinara esperanta gazeto: TRI NUMEROJ DE "PRIMARA"

 En serba esperantistaro ekzistas unu neordinara, ĉefe elektronika (pdf), gazeto. Ĝi nomiĝas “Primara” kaj ĝia ĉefredaktoro kaj eldonisto estas membro de beograda Esperanto-societo “Radomir Klajiĉ”, d-ro Pribislav Marinkoviĉ, konata inter esperantistoj kiel Priba. Priba estas homo kun diversflankaj interesoj, inter alie, profesoro kiŭ gvidis multajn kursojn por esperantistoj, verkisto de deko da libroj kaj aparta fakulo pri historio kaj lingvo de arumana popolo.
- La celo de gazeto – diras Priba – estas interkomunikiĝi kun legantoj, ĉefe miaj amikoj aŭ konatuloj. – Li deziras konatigi ilin pri okazaĵoj el lia vivo, pri diversaj aktualaj okazaĵoj el lia persona vidpunkto. Pli grava tasko de gazeto estas utiligi Esperanton kaj praktiki ĝin tiel ke oni povu paroli ĝin flue kiel la nacian lingvon. Ĉio, kompreneble, estas senprofita, sed porinstrua kaj poreduka.
Priba pravas. Ĝisnuna lia “Primara” havas kvindek legantojn. Estos plej – esperas Priba. Legantoj povas tralegi pri multaj iamaj kaj aktualaj okazaĵoj el lia iama kaj nuntempa vivo. En daŭrigoj aperas teksto de autobiografio de Aranĝel Iliĉ, tre interesa viva rakonto el Serbio. Utiligante Esperanto kiel lingvoponton inter estona kaj serba, Priba aperas en daŭrigoj, lirikan romanon “La mastro de Korboje” de A. H. Tamasare. En unua numero estas interesa teksto pri ĉina ekonomía sindromo (Priba estas d-ro de ekonomiaj sciencoj), tradukoj de klasika serba poezio, aparte de poemoj de la konata serba poeto Vojislav Iliĉ Mladji, onklo de Priba, teksto pri despoto Stevan Lazareviĉ k.a. La dua numero enhavas novajn rubrikojn, aperas interesa teksto pri komenco de la Dua mondmilito, recenzoj pri teksto de Zlatoje Martinov en “Respubliko” kaj recenzoj de la libro “La centa simio” (tradukita per Esperanto en serba) kaj recenzo pri libro “Esperanto – lingvo de paco en Burundi Afriko” de Tereza Kapista. En ĉiuj numeroj aperas traduko de la lernolibro “Esperanto” de J. Kresvel kaj J. Hartli. En la tria numero atento meritas riĉilustrita teksto pri sukcesoj de serbaj getenisistoj.
“Primara” estas kiel neordinara, tiel interesa kaj amuza por legado. Mi deziras al Priba plenan sukceson en lia kurioza laboro.

 

© Published at 19:29 ( 7 comments / 169 visits )
This post is public

December 6, 07

MI VOLIS ESTI

Alproksimiĝas fino de jaro. Multaj kalkulas ĉu jaro estis sukcesa. Ni, pli maljunaj kalkulas rezulto de vivo. Ĉi tiu mia poemo aperis en juna numero de Literatura foiro. Eble, povus interesa por „ipernitanoj“.
 

Mi deziris esti floro
kaj esti vivo
kaj esti flamo
kaj esti doloro
kaj esti ĉielo
kaj esti ribelo
kaj esti pinto
kaj esti venkinto
kaj esti poemo
kaj esti florsemo
kaj esti danco
kaj esti ŝanco
kaj esti turo
kaj esti muro
kaj esti domo
kaj esti suno
kaj esti pomo
kaj esti luno...

Mi volis esti...

Mi volis esti libera
kaj esti bona
kaj esti riĉa
kaj esti rapida
kaj esti amata
kaj esti milda
kaj esti humana
kaj esti konata
kaj esti bela
kaj esti ĝentila
kaj esti pacema
kaj esti ĝoja
kaj esti estimata
kaj esti kuraĝa
kaj esti eleganta...

Mi volis esti...

Mia celo
ne estis kelo
mia celo
estis ĉielo...

Ĉu mi konstruis
kastelojn en aeron
ĉu mi atingis
mian grandan celon?

© Published at 12:09 ( 4 comments / 234 visits )
This post is public

November 30, 07

EBLE VI NE SCIAS PRI IKONOJ

Ikonoj (greke ikonos = vizaĝo, bildo) estas stiligita pentraĵo reprezentanta sanktulon. En ortodoksa eklezia arto la ikonoj oni faras laŭ apartaj regularoj – kanonoj. La pentraĵoj devas esti sur ligno, ĉiam frontvizaĝe. Ikonoj montras Jesuon, Dipatrinon, sanktulojn kaj scenoj el Biblio. En ortodosa religio ikonoj esprimas estimon kaj ne adoradon.
Plimultaj ikonoj estas faritaj en bizanca stilo (specifa stilo kiun oni faris en Bizanco). Krome en preĝejoj, la ikonoj staras en domoj de kredantoj. En hejmoj la ikonoj devas stari en la plej solena ejo, la plej ofte en tagĉambro, ĉiam sur la orienta muro kaj apud ĝi ne pendas aliaj pentraĵoj.
Sur fotoj estas belegaj ikonoj el preĝejo Sankta Georgo ĉe kastelo de grafo Dunđerski (apud urbo Bečej, Vojvodino, nuntempe luksa hotelo „Fantast“) kiuj pentris amiko de grafo Uroš Predić, konata serba pentristo en fino de la 19a kaj komence de la 20a jarcento. Grafo Bogdan Dunđerski estis grandbienulo, tre riĉa kaj ekscentrika kiu ŝatis virinojn, ĉevalojn kaj vinon.
© Published at 16:57 ( 0 comments / 146 visits )
This post is public

November 30, 07

Moderna vivo laŭ mia vidpunkto: KIEN VI RAPIDEGAS, HOMO?

Oni diras “Tempo estas mono”, tio estas univesala vero.
Mi ne konsentas. Ne estas ĉio en mono, kvankam mi konsentas ke ĝi estas utila. Tamen, vi haltu kaj ekpensu! Malrapide. Oni devas estimi la tempon. La tempon, kiu estas donita al ni por nia unika vivo. Ĉar, ni, hastante, ne povas ĝin plilongigi. Kontraŭe, mi mallongigos ĝin. Kaj, pri kvalito de la travivinta tempo, mi eĉ ne volas paroli.
Ho, Dio, pri kio temas?
Vi manĝas rapide, starante, tielnomatan “rapidan nutraĵon”! Vi forgesis  la naturan guston de nutraĵo.
Vi legas mallongigitajn interpretojn de libroj. Iom post iom kaj vi legos nur SMS mesaĝojn. Ĉu alvenas la tempo de  SMS literaturo?
Vi forgesis Mocarton kaj Bethovenon. Ili pluvivas, ĉar partoj de iliaj verkoj estas enkonstruitaj en poŝtelefonoj.
Vi ne skribas leterojn al gepatroj kaj geamikoj. Vi sendas retmesaĝoj. Pli bele estas lasi al ili surpaperan dokumenton pri  via amo.
Vi postulas rapidajn respondojn.
Vi veturas per pli kaj pli rapidaj aŭtoj.
Vi ne havas tempon por promenado.
Homo, haltu! Ekpensu!
Prenu librojn “Milito kaj paco” aŭ “Mastro de l` ringoj”. Trovu ĝuon en malrapida ilia legado.
Vi ne trinku kafon aŭ vinon – hastante. Ili estas faritaj por ĝuado.
Vi helpu al via edzino knedi panon. Se vi forgesis kiel tion fari, konsultu malnovan kuirlibron!
Vi promenu  trankvile, malrapide.
Vi sentu per ĉiuj sentumoj odoron de printempo kaj aŭtuno, varmecon de somero kaj vintran froston.
Vi enamiĝu! Ne timu de amo. Kiu ne amis tiu ne vivis. Ne estas peko doni vin al amo.
Trinku posttagmezan teon, ne rapidigante. Ĝuu ĝin.
 Iufoje kuŝiĝu sur herbejo kaj observu la nubojn.
Ĝuu pro kreskado de viaj infanoj.
Ho Dio, kiom da aferoj vi preterlasadas. Ne permesu ke tio okazu al Vi.
Lernu ĝui la vivon!
Ne zorgu, vi alvenos al la fino. Neniu ankoraŭ tion evitis.
© Published at 11:41 ( 4 comments / 167 visits )
This post is public

November 27, 07

Terurega monumento: UNIKA EN MONDO

En la urbo Niš, lando Serbio, ekzistas terurega monumento kiu nomiĝas Ćele kula (Turo de kapoj).
Dum Unua serba ribelo kontraŭ turkaj okupantoj (komence de XIX jarcento), en la jaro 1809 (majo), post batalo sur la monto Čegar, apud vojo Niŝ – Istanbulo, turka ĉefestro de urbo Niš ordonis konstrui turon el kranioj de serbaj ribeluloj, kaj nun la turo estas, probable, unu el la plej teruraj monumentoj en la mondo.
El la kranioj de ribeluloj estis konstruita kvarangula turo alta tri metrojn. En la turo estas enmasonitaj en 57 tavoloj 952 kranioj de serbaj ribeluloj. Ili estas turnitaj vizaĝe al la kampo. Monumento estis konstrita por ektimigi ribelulojn.
Multaj vojaĝantoj tra Niš verkis pri tiu terurega monumento kaj kontraŭ turka vandalismo. Unu el ili estis konata franca poeto Alfons de Lamartin kiu en sia verko „Vojo sur Oriento“ (1833) skribis: „Serboj, gardu ĉi tiun monumenton. Ĝi atestu kaj instruuu al viaj infanoj kiel estas valora sendependeco de unu popolo kaj prezentu al ili kian koston de libereco pagis iliaj patroj“ kaj tiu teksto nun estas skribita sur monumento.
Dum tempo forfalis mortero kaj nun estis videblaj ĉirkaŭ 60 kranioj. Post la finita liberigo (en la jaro 1878) la turo estis kovrita kaj en la jaro 1892 ĉirkaŭ ĝi estis konstruita preĝejeto.
© Published at 07:18 ( 6 comments / 239 visits )
This post is public

November 24, 07

MONUMENTO POR ELPENSINTA PERSONO

En Serbio ekzistas unu vilaĝo en kiu oni konstruis monumenton por elpensinta persono. La vilaĝo nomiĝas Žitište, apud urbo Zrenjanin (Vojvodino), la monumento estas dediĉita al Roki Balboa (Rocky Balboa), filma heroo kiun aktoris Silvester Stalone. Proponon por la konstruado de  monumento donis Bojan Marčeta, prezidanto de Unuiĝo de amatoroj de Roki. La betona figuro, altas tri metrojn, farita laŭ la aspekto de aktoro Silvester Stalone.
En aŭgusto ĉi jare en tiu vilaĝo, la solenan inaŭguron de la monumento partoprenis ĉirkaŭ dek miloj da vizitantoj, trifoje pli ol la loĝantoj de vilaĝo.
La vilaĝo tiamaniere  fariĝis monde konata kaj multaj turistoj vizitiadas la vilaĝon por admiri la neordinaran monumenton.
© Published at 10:10 ( 2 comments / 93 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 24 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dimitrije Janicic