David S Published on February 23, 08
by David Spro

David S's blog

Browse posts
Malpli da libera tempo
Posted on July 16, 08
4 comments (latest 4 weeks ago)
Nurit Galron - Sfinotejha ( Ŝiaj ŝipoj )
Posted on March 11, 08
9 comments (latest 5 weeks ago)
Atur micĥeĥ (Via frunto ornamita)
Posted on March 7, 08
14 comments (latest 5 months ago)
Dankon!
35 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 1385 visits

Dankon!

Saturday February 23, 2008 at 02:05PM

Post kelkaj monatoj je Ipernity mi estis demandita kial mia blogo estas malplena kaj mia respondo estis ke mi ne havas pri kio skribi. Sed post tio mi iomete pensis kaj mi konsciis ke mi havas pri kio skribi.

Mi volas danki al ĉiuj, kiuj komentis pri miaj fotoj kaj kanzonoj kiujn mi alŝutis, ĉiu komento ege gravas al mi!

Malfacile estas por mi skribi Esperante ĉar mia vortprovizo ne estas sufiĉa kaj mi devas multe konsulti vortaron, ankaŭ mia Esperantnivelo ne estas alta do se iu povas, bonvolu korekti miajn erarojn, mi antaŭdankas!

35 Comments / add your comment?

Mimi says:
David, via pagxo ne estas malplena...ankaux via scipovo estas bona...eble nur kuragxon vi devus havi! Viaj bildoj estas belegaj kaj mi pensas ke suficxas por kontentigi la vizitantojn! Dankon!
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon, kara Mimi!

Mi havas kuraĝon, sed mi ne povas tiel bele rakonti rakontojn aŭ skribi aŭ traduki belajn versaĵojn, mi ankaŭ ne estas tiel arda Esperantisto kaj mi preskaŭ ne partoprenas al Esperanta agado. Mi interesiĝas pri politiko sed mi volas lasi ĝin for de Ipernity, ĉar mi pensas ke la politiko estas mia privata afero.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mimi replies:
Kara David, ne cxiuj talentas je vortumado....simple vi povas aperigi artikolojn (ecx pri politiko) aux dokumentojn prenitaj el diversaj libroj, gazetoj kaj kiuj sxajnas al vi ke estus interesaj por la vizitantoj. Ankaux mi ne verkas sed alsxutis kelkajn poeziajxojn esperantigitaj de talentaj hungaraj esperantistoj. Do, provu, mi petas! Amike, Mimi
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon Mimi pro via kuraĝigo! Mi pensu pri kio ajn.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S edited this comment 6 months ago.
Dorina says:
Oh, kara David! Tute ne estas tiel! :) Kaj vi ja estas, kiu chiam, chion dankas!!!
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon, kara Dorina!
Posted 6 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Mi ĵus legis pri Prévert, ke li faris siajn kungluaĵojn (collage) kaj poste provis esprimi vorte tion, kio ekestis sur la papero.

Ankaŭ Nabokov kutime diradis ke li pensas ne per iu lingvo, sed per bildoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon kara Navarar pro via interesa komento!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
David,
mi tre sxatas viajn bildojn. Ecx mi kopiis kelkajn. Mi opinias, ke vi povas skribi ion pri via lando, ekzemple. Ne timu erari! Persone mi konstatis, ke esperantistoj estas tre amikemaj. Mi estas komencantino kaj mi dankegas kiam iu korektas min.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon kara Neuza! Sendube la Esperantistoj estas tre amikemaj kaj helpemaj. Mi ne timas erari, tio ne estas la problemo, simple, mi havas pensojn kaj ideojn en mia kapo sed kiam mi volas skribi pri ilin mia kapo malpleniĝas. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Carla Kronenberg says:
it is a pity that you didn`t have translated it ...
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
I'm sorry Carla! It's about somebody's question why my blog is empty, he asked me in esperanto so I answered in the same language.
Posted 6 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
What a pity you haven't yet mastered Esperanto.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Margit Juhász says:
Kara David, ankaŭ mi povas Vin kuraĝigi. Vi tre bone skribas. Ĉu per helpo de vortaro? Negrave. Mi pensas, ni ĉiuj devas preni la vortaron foje-foje (eble multfoje). Ankaŭ mi mem spertis ofte, ke Esperantistoj estas helpemaj, kiel Neuza skribis. Esperanton mi lernis ne nuntempe, tamen, ekde kiam mi uzas Ipernity-n, de tago al tago mi lernas ian novan de la Geamikoj. :-))
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Mi tre dankas kara Margit pro viaj varmaj vortojn! Kiel mi jam skribis, mia vortumado ne estas tre bona, pli facile por mi foti. :) Do, eble mi elektis pli facilan vojon por esprimi min. Kaj mi, eble, devas provi pli malfacilan vojon. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
David! Via straniĉka estas ĉiam interesa kaj vi jam multe diris al ni per viaj interesaj fotoj. Ja ni povis jam vidi vian ĉirkaŭaĵon, vian domon, ofte kuirejon, infanojn, belan naturon , kuriozaĵojn de via loko, vian laboron, vin ...
Dankon! :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankegon, Haneĉka!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Mi ankaŭ uzas vortaron ! Tio permesas progresojn.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Vi pravas sed oni bezonas pli da tempo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Tre kara amiko David! ... Via pagxaro estas tiel belega kaj interesega, ke viaj fotoj "parolas esperante"; same kiel muziko kaj matematiko, fotografio estas internacia lingvo... Eble kelkaj vortoj aŭ frazoj kune kun kelkaj el viaj fotoj bezonas klarigojn, sed plejofte ĉiu komprenas vian "lingvon".

La franca verkisto Antoine de Saint-Exupéry diris en sia famkonata libro "La Eta Princo" : "Oni bone vidas nur per sia koro"... kaj vi fotadas ĉiam per via koro... :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon kara Mike pro via agrabla komento!
Mi tre ŝatas la Etan Princon, mi legis la libron ruse kiam mi esti juna kaj relegis Esperante.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dorina replies:
Mi legis tiujn komentariojn - kaj volas pravigi vin, rilate la fotojn de David... En ili videblas tenera amo al chiuj, kiujn li fotas, kaj, kvankam mi ne estas spertulo chi-terene, shajnas al mi, ke tiuj bildoj estas faritaj "de interne".... li donas "animon" al siaj bildoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Daniel Biro-Walker says:
David, cxiam estas pli legebla malplena blogo ol tro plena ... kaj ne maltrankviligxu, oni diras pli per fotoj ol per vortoj ...
Se vere vi deziras verki, kial ne paroli pri la vivo en Degania, kaj pri ties historio ... tute interesus min scii kiel oni vivas kibuce en la nuna stulta epoko ...
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon Daniael pro via komennto! Mi pensu pri io.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dorina replies:
Ja ankau min multe interesus!!! :))))
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Cezar pro says:
Kara David,

por mi via Esperanto estas sufiĉe bona por kompreno, kaj kiel mi jam konas vin, vi plibonigos vian E-on rapide. Sed viaj fotoj estas tre impresaj, pro tio, ke vi rigardas kun pripenso. Multaj bildoj plaĉas al mi. Vi pruvas, ke en ĉiu ero estas kaŝita la tuta mondo. Parton de la patrio vi prenis kun vi. Ankaŭ tio videblas, kaj via filozofia estas skeptika, tion diras viaj bildoj. Via kibuco estas certe ne riĉa, sed komunema, aŭ eĉ ne tio? Tio min interesus.

Saluton de Cez!
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Kara Cesar dankon pro via komento!
Mi tre ĝojas ke kelkaj de miaj fotoj plaĉas al vi kaj mi konsentas kun vi ke en multaj tute ordinaraj aĵoj oni povas trovi ion interesan.
Mi ne pensas pri mia antaŭa lando kiel al patrio, ĉar mi ne estis tre feliĉa vivi tie ne nur pro la politika situacio tie tiam.
Jes mi estas iom skeptika persono kaj mi pensas ke estas tre facile esti skeptika en nia mondo, beadŭrinde.
Nia kibuco estis pli riĉa ol nun sed la nuna situacio estas sufiĉe bona sed la komuna vivo estas ne tia kia estis.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Nu jes, mi komprenas -patrio ne estas bona vorto, germane mi volis diri "Heimat", komplika esprimo: (iama) hejmlando. Kore tenata lando de la naskiĝo? Iel tiel. Sed mi tute komprenas vin, ne zorgu...mi legis kelkajn librojn pri la historio de la judoj, estas vasta kampo...kaj mi prefere ne parolu pri la beno de la malfrua naskiĝo..
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Kara David, vi skribas pli bone kaj bele Esperante ol mi. Kaj vi vidas, ankaux mi sentas devigon ke mi skribu Esperante. Estas grava, ke ni povas ekkoni unu kun alian, cxu ne ?

Kajviaj fotoj estas vere belega, mi gxojas, ke vi dividas kun ni. :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 5 months ago.
David S pro replies:
Dankon Mielo por viaj afablaj vortoj! Mi nur provis traduki kelkajn vortojn de tiu bela kanzono de Idan Rajĥel. Sed via E-o estas pli bona ol mia, mi tre ŝatas legi kion vi skribas en via blogo, vi skribas tre bele!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
...tre bele kaj erare :-)
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Olga Beljaeva pro says:
Mi tre sxatas trarigardi viajn enhavoricxajn pagxoj !
Estate komensantino, kaj pliparte "mem-lernnantino", mi ankaux tre timas fari erarojn, kaj certe,
faras ilin, mi sentas, "malmanke"... :)
Sed sen ili oni ne trakas kaj oni ne povas ellerni lingvon!
Vortaron de E.Bokarev kaj lernolibrojn tre helpas al mi.. kaj certe - parolado per Skajpo :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Vi tute pravas, dankon pro via komento!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Kara David S vi estas tre grava persono cxi tie! Mi tre sxatas viziti ipernityn kaj renkonti la amikan laboron vian kaj la plej bona afero estas tio, kio vi estas mia amiko!
Posted 5 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Dankon pro viaj varmaj vortoj! Per Esperanto mi konis multe da bonaj homoj kaj mi tre ĝojas pro tio!
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.