October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

December 2009 (2)
July 2009 (1)
April 2009 (1)
March 2009 (3)
January 2009 (2)
December 2008 (1)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
May 2008 (2)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
December 2007 (5)
November 2007 (1)

October 4, 2008

MARTENO

Malrapide vekiĝadis nova tago, suna lumfasko pligrandiĝadis sur la orienta firmamento de la ĉielo pentrante ŝvebantajn nubojn per varmaj koloroj. Freŝa aero plena de malvarmetaj blovetoj de l` tagiĝo ensorbadis varmajn sunradiojn. Ankoraŭ matena nebulo plene ne malaperis, ĝi libere rampadis sur la etendiĝanta naturo kaj tio pli beligadis la vekiĝantan ĉirkaŭaĵon. Birdoj gaje kantadis inter branĉoj de l` arboj, kiuj vestiĝis per verdkolora freŝeco de l`printempo kaj delikata tuŝo de l`maja vento movadis foliojn de ili.

La domo, impona kaj granda situita sur la monteto mute staris, ĉirkaŭadis ĝin belaj, sveltaj, oni eĉ povus diri praaj tilioj, brilantaj en diversaj koloroj de l`sunleviĝo.

Kavankam oni ne povis rimarki homojn prizorgantajn ĉiutagajn devojn tamen la bieno jam anoncadis per diversaj sonoj la komenciĝantan tagon. Post la momento iu malfermis fenestron. Freŝa aero per la blovo frapis la vitron tuŝante malhelajn harojn de Marteno, kiu enrigardadis foren. Ellitiĝinte pli frue li ne perdis eblecon observi dum iom da tempo kaj ĝui la belecon de l`printempo. La mateno ĉarmis lin, l`aero freŝigis forigante lastajn tuŝojn de Morfeo. Malrapide kaj plezure li enspiradis aromojn de juna printempo.

Floroj, ankoraŭ kovritaj per rosaj larmoj, kantoj de l`birdoj en la ĝardeno ensorĉis lin plene, elvokante en la okuloj iom da melankolio. Rozkoloraj lipoj alridetis la majan belecon kavankam en la okuloj oni povis rimarki ian misteran ankoraŭ ne forgesitan ĉagrenon, kiu neniele harmoniis kun la juneco kaj gaja voĉo per kiu li ekkriis:

- Bonan tagon al ĉiuj estaĵoj.

Dekuris li de la fenestro, demetis la dormvestojn kaj rapide lavis sian vizaĝon kaj kombis la harojn. Vestita foriris li eksteren kaj post la momento li jam promenis parakan aleon mane tenante kelkajn plukitajn florojn. Viola kaj blanka iliako faladis de l`arbustoj emanante per alloga aromo. Kalikoj de narcisoj neĝblankaj plenis de freŝa roso, flavaj okuloj de floroj kreskantaj ĉirkaŭe kun ruĝaj florpetaloj, aspektis iom plorante. La beleco de la mateno kolektinte ĉiujn belaĵojn plenumis la animon de Marteno per ensorĉaj sentoj. Kun plukitaj floroj Marteno eniris fruktoĝardenon. Belege florvestitaj arboj feste staris. Pomujoj kun rozblankaj petaloj aspektis kiel junaj servistinoj de olimpa dio Zeŭso. La aromo de pomujfloroj estis iomete sufoketa pro la varmo de leviĝanta suno. Tempaltempe diverskoloraj papilioj supren flugante similis al la florpetaloj kun kiuj la vento ludas.

Depost la ĝardeno komenciĝadis arbaro. Marteno promenis tiean direkton, malrapide, okulumante atente la belecon de ĉrkaŭaĵo. Li haltiĝis ĉe la fino de fruktĝardeno. En la lastaj paŝoj oni povis rimarki lian malkuraĝon eniri la arbaron sed... enirinte ĝin li ekvidis ĉielan belecon.

Published at 09:49 / 0 comments / 184 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...