Letereto
Ne tradicia esperanta renkontigxo okazis cxi foje en Usno kien mi vojagxis februare. La decido vojagxi tien naskigxis komence de la jaro 2007, kiam mi ankoraux pasigadis vintrajn feriojn en Sxikago (Chicago). Unue mi decidis reveni al Sxikago auxtune sed pro diversaj problemetoj ne povis mi plenumi la decidon. Do, la vojagxon mi devigita estis prokrasti. Jam auxtune 2007 j. mi kontaktigxis kun sxikaga esperantisto dr Kordylewski kaj li informis min pri la loka grupeto esperanta. Mi planis renkontigxi kun ili. Tamen, kiel mi menciis, ne povis mi vojagxi tien ecx jam estis fiksita dato de mia alveno. Sed kiel diras pola proverbo "kio prokrastigxas balduax realigxas". Januare 2008j, miajn vintrajn 2 semajnajn feriojn, mi pasigis en Britujo kaj verdire ecx mi ne povis revi, ke la cxefo konsentos, ke mi denove libertempu 2 semajnoj februare. Sed ... "Kion vi preferas tion sorto subtenas" kaj ... mi vojagxis ...
Tuj post la alveno mi telefonis al dr Kordylewski anoncante mia alvenon.
La esperanta renkontigxo okazis la 27-an de februaro 2008j. komence en la kuracpraktikejo de dr Puramo. La renkontigxon partoprenis resume 2 poloj, koreano kaj ruso. En la privata gabineto de dr Puramo en la kuracpraktikejo ni trinkis bongustan korean teon kaj babiladis pri diversaj temoj.
Pro tio, ke ankaux min interesas naturkuracado, havis ni eblecon diskuti ne nur pri literaturo kaj la libro de mi preparita. La etoso estis tre cxarma, kvankam vintro ekstere kaj frosto, en verdaj koroj regis printempa vetero.
Sur la unua foto oni povas rimarki min donacantan la libron al dr Puramo kaj sur la dua nin vespermangxantajn en korea restoracio, kien invitis nin dr Puramo.
Versxajne vi volus ekscii miajn opiniojn pri Usono, tamen pardonu min, ke la temon mi ne tusxos. Unustrofe mi povas diri, ke cxiam kun plezuro estas por mi enspiri iom da fresxeco....
Princo
Send a message
Search for members
Attila Schimmer says:
Kore,
Attila