Jen mi, aspektanta preskaux kvardekjarulo kaj sxajne mi maljunas.
Miaj gepatroj amataj - nur la patro ankoraux vivas cxar la patrino forpasis antaux preskaux 3 jaroj. Jen mia juneco, ili estis mia juneco.
Kvankam matura sxajnas mi apsekti, cxe ili mi cxiam sentis min kiel infano. Versxajne pro tio, ke kun ili neniam mi trovis min fremda kaj cxiam havis mi la eblecon konduti kiel infano, senfine malfermita kaj sekura, ecx se mi malkasxus plej malhelan penson persekutantan mian kapon. Kiam mi staris apud ili cxiam mi rimarkadis, kiom ankoraux mi devas kreski, sed ne per korpa alteco sed per menso kaj personeco, per vivkapablo kaj lernado. Jes ili multe instruis al mi, precipe sxi, mia neforgesebla patrino, plej aminda virino en la mondo. Mi havas esperon, ke kiam nokte mi rigardas plenstelan cxielon per miaj bluaj okuloj sxi kiel ununura stelo cxiam cxirkauxvolvas min per sia senfina amo, ke sxi vidas min kaj inspiras, ke sxi gvidas min dauxre tra la dangxera mondo helpante eviti malbonajn cirkonstancojn, ke sxi senfine min protektas kiel angxelo, kiel mia propra angxelo.
Jes, ili multe instruis al mi, ne nur per admonoj kaj batoj sed per rakontoj kaj sxercoj, per sagxa parolado kaj observado de agoj konkludante kaj antauxvidante la rezultojn. Ili estis tiom senlime malfermitaj por siaj infanoj. Ili observadis sencxese kiel kreskas la homo en mi, kiel mi ene evoluis kaj kiuj ideoj estis plej gravaj, forigante tiujn, kiuj ne utilis en la vivo.
Jen mia juneco.
Mi estas en gxardeno cxe mia gepatra hejmo, kiu, situanta apud la novkonstruita de mia frato, aspektas tiom maljuna kiel mi. Mi rigardas la naturon. Jen brancxo kun trezoroj de arbo. Jen floroj plenplenaj de abundaj koloroj de sunradioj fermitaj en iliaj petaloj. Jen herbetaro, tiom verda kiel espero. Jen sxtono, kie oni povas meti la kapon sekure. Plenas mi je naturo, plenas mi, cxar mi ja estas kampardevena. Mi observas kiom da beleco cxirkauxvolvas min. Kiom da senkondicxa amo, vivovolo, ago kaj strebo en kreskado. Mi maljunas pasxon post pasxo, vorton post vorto. Ne gravas, se mi eble troigas. Tio min ne koncernas, mi nur strebas esti super gxi. Mi ne kalkulu la jarojn. Cxiuj vidas, ke mi maljunas.
Sed en mi trovigxas cxio estinta iam ajn, ekde la komenco, kaj dank` al tio mi sentas min tempaltempe pli juna. Tiom juna kaj infana cxar mi havis eblecon reveni al la jaroj dum kiuj mi sentis min tiom felicxa kaj sekura, tiom amata kaj libera.
Jen mia juneco, mia forpasinta juneco, al kiu oni ne povas reveni, nur eble per la pensoj kaj vivantaj rememoroj ene de mi. Mi estas vojagxanto tra la oceano, kiun oni nomas la vivo. Tro longe mi vojagxas, tro longe, eble jam suficxas kvankam sekura bordo ne estis ankoraux atingita.
Tra la vilagxo pigre trafluas la rivero ornamita lauxfluo per salikojn plorantaj, alnoj kaj arbustoj. Gxi trancxas ne nur la vilagxon sed ankaux herbejojn kaj kampojn. La rivero, nepriskribebla belajxo de mia juneco kaj por miaj okuloj. Mi alproksimigxas al gxi, klopodante tusxeti gxin karese per miaj fingroj, surprize kaj varme. Gxi estas mia rivero, la rivero de mia vivo. Same gxi estas kurba kiel la vivo. Kial mi povas miri? Mi sentas , ke gxi apartenas al mi. Gxi susure konfesas: "Mi apartenas al vi, mi fluas en vi". Mia rivero.
Siatempe mi ripozadis sur riverbordo auxskultante murmuron de fluanta akvo. Fluas rememoroj kiel la akvo de la rivero. For, foren ... neniam ili revenos. Mia juneco neniam revenos same kiel la rivero neniam estos la sama kiel tiutempe. Gxi nur restas en mi, en la bildoj kreintaj pasintece. Mi scias: mi apartenas al gxi kun reciprokeco.
Mi estas maljunulo. Forflugis kvazaux birdoj la jaroj.
Send a message
Search for members
Erzsébet Tuboly says:
Tilio says: