Kaj Vi …
Tiom libere trankvila min okulumante frape
Kvazaŭ vi estus esploranto nigran senluman nokton
Malrapide vi tratiras la rigardon sur min
Tuŝante la vizaĝon kiel blindulo
La trajtojn vi retrovas denove …
SUNO …
Kaj nun denove sur la firmamento
Fadenojn razajn mi pentras tag-komence
Ĉio ame kunliĝas senĉese
Kiel en la ŝtono … la tempo engravurigita
Mi kaj Vi …
Sed puŝita de ampasio forta
Falas mi subite genuojn vundante
Antaŭ vi senforta svenas mi frivole
Per faskoj de kisoj ornami vin mi ne povas…
LUNO …
Jes, viajn lipojn mi ne forpuŝos
Tenu min plej arde, kisu … Ne ĉesante
Zorge karesu kiel ĝardenisto la garden-trezorojn ...
SUNO …
Kiam korpon vian mi tuŝas frivole
Ekbrilas vi arĝente sed tiom fore
Jes, via korpo profunda mistero
Proksimiĝu, ne timu
Ampasia fajro vin arde
LUNO …
Ne, ne tiom rapide
Ankoraŭ momenton atendu
Rigardu, mi dancas antaŭ vi ne ignore
Per mistera nebulo ŝirmas mi okulojn viajn
Ili flamas…kiel torĉoj … laŭ vojo de l` AMO …
Send a message
Search for members