Amiko, kiom malfacile alvenas vortoj, kiom ili rezistas, malvole kunigas la frazon, kiom mi povra en la imitado de via parolo … ne gravas, nenio gravas … krom ni.
Ĉu eble vi memoras … krepuskiĝadis … nia unua kuna promeno en la parko droniganta sin en freŝa verdeco de la printempo. Kiom abunda ĝi aspektis, kiom vivplena, kiom romantika kaj trankvila ĝi restis en mia memoro.
Jam de malproksime viaj okuloj trovis min. Vi faris unuajn paŝojn, sur via vizaĝo pentriĝis amika rideto. Viaj paŝoj estis tiom firmaj kontraŭ la miaj plenaj de hezito.
Unuaj salutvortoj, unuaj kunaj paŝoj kaj … unuaj larmoj de la ĉielo. Freŝan aeron ni flaris, evitante pluvgutojn falantajn neabunde. Vi ektimis, ke mi malsekiĝos, mi respondis, ke tio tute ne gravas, evitante vian demandon “Kio, do gravas” …
Via mano serĉis manon mian en la aero inter ni. Kiom da karesoj poste alvenis, kiam vi senfortan manon mian fermis en la via. Mi fermis la palpebrojn kaj supren levis la vizaĝon, al la ĉielo. Mia vizaĝo plena de ĉiela roso estis, kvazaŭ mi plorus … kvazaŭ mi plorus pro la feliĉo.
Mi stumblis, vi tuj reagis, subtenante min per viaj fortaj brakoj. Alidire, mi kvazaŭ falis malseka en brakojn viajn. Pro vi, hezite faris tion mi.
Jes, mi memoras vian sentoplenan ridon, tiom puran kaj feliĉan … ĉu la okazaĵo estis ia profetaĵo? Pli forte vi brakumis min, kvazaŭ timante min perdi, kaj dum la momento mi forgesis pri la mondo. Vi frotis de mia vizaĝo rosgutojn. Vi enrigardis okulojn miajn longe, pli profunden, observante la vizaĝon, ŝirmantan per pluva vespero.
Post kelkaj minutoj, viaj vortoj rompis la silenton … “Ĉu vi ne lacas?” Mi neis … kaj vi altirante min pli proksime, ride diris: “Mensogulo, mia dolĉa mensogulo, mi aŭdas frapon de koro via, mi sentas vian spiron, tuj hejmen ni iru" … nek la bato de la koro, nek la spiro informis pri la laco, ili informis ... pri … la …
Miaj okuloj aldemandis vin … vi scias, ke ĉiam mi ŝatis demandi vin tiele. “Jes, jes” vi ripetis firme.
La pluvo forpelis nin el la parko. Ni prenis la vojon al la loĝejo, preskaŭ ni kuris, ne estis tro for. La pordon vi malfermis rapide timante, ke la romantika etoso malaperos kvazaŭ tuj. Enŝaltis vi la lampon. Milda heleco lumigis grizecon de la ĉambro kaj mi tuj sidiĝis sur komforta fotelo proksime staranta al la forno, kie fajro dancis sur la ligno elradiante varmon … varmon.
Longe ni babiladis trinkante teon …
Forirante, mi diris nenion, nur niaj okuloj parolis longe, brilis en la duonheleco de antaŭĉambro, esprimante ĉion kaj nenion samtempe.
Hejmen mi revenis pensante pri viaj okuloj … pri viaj okuloj, kiuj poste iĝis mia enamiĝo.
(eble daŭrigota)