Feo Published on July 25, 2008
by Feo

Feo's blog

Browse posts
Nova aspekto por la EDE-informfoliaro
Posted on September 22, 2008
2 comments (latest 2 weeks ago)
Peresperanta konstruado de biogasejo en Tanzanio
Posted on August 6, 2008
Ĉinio eĉ malpermesas plenan interretan aliron al ĵurnalistoj
Posted on July 30, 2008
Esperantosurprizo en vendejo de biovaroj
5 comments (latest 2 months ago)
EuroNews ekdissendas en la araba
Posted on July 13, 2008
2 comments (latest 3 months ago)
Biogasaj firmaoj kaj esperanto
Posted on June 23, 2008
2 comments (latest 3 months ago)
Kolbasoj kaj biogasproduktejoj
Posted on June 23, 2008
4 comments (latest 3 months ago)
Franco en Germanio
Posted on May 31, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro
Posted on February 18, 2008
4 comments (latest 3 months ago)

Keyword tags

esperanto
lingvo
vendejo
surprizo
ĉiutaga
ĉiutagaĵo

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 118 visits

Esperantosurprizo en vendejo de biovaroj

Friday July 25, 2008 at 05:17PM

Kirŝbergo ĉe la Jagsto

De kelkaj monatoj nun, mi loĝas en urbeto de Germanio. Dum pluraj semajnoj, mi faris nutraĵan aĉetadon en vendejo de biologiaj varoj (organikaj). La vendejo estas sufiĉe malgranda kaj ĉefe vendas nutraĵon kaj kelkajn aliajn produktaĵojn. Post esti vizitinta 3 aŭ 4 fojojn la vendejon, unu monato post mia alveno, mi kiel kutime iris plian fojon tien por aĉeti. Tiun ĉi fojon, mi surhavis t-ĉemizon, sur kiu eblas legi la vorton esperanto. Apenaŭ enirinta la butikon, mi aŭdas saluton esperantlingvan BONAN MATENON!!!!!! Mi unue pensis ke oni provas saluti min en la franca, ĉar oni scias ke mi estas franco. Mi opiniis ke mia laca cerbo estas halucinanta. Tamen mi demandis, "ĉu vi parolas esperanton" al la koncerna homo kiu estas la mastrumanto de la vendejo. Kaj li respondis ke jes, nekredeble ĉu ne!! Krome, li lernis memstare, neniam renkontiĝis kun veraj e-parolantoj, ne movadumas, ne vojaĝas. Li eĉ neniam uzis esperanton komputile ĉar simple ne havas retaliron. Li estas unu el tiaj esperantistoj, kiujn ne eblas nombri kaj kiuj grandigas la malcertecon de nia pritaksado de e-parolantoj! Mi kredis min en revo. Renkonti esperantiston izolitan, sen ajna rilato kun la movado, en ĉiutaga kunteksto...  tio estas malofta. Plaĉas al mi ke mi renkontis esperantiston en ne speciale aranĝita renkontiĝo, sed tute hazarde dum ĉiutaga faraĵo.

De tiam, kiam mi iras aĉeti, mi povas paroli esperanton! Tio estas krome sencoplena, ĉar li estas germano kaj mi franco, do ni ja ne havas komunan gepatran lingvon. Mi listigis en esperanto ĉion, kion mi kutime aĉetas, tiel ke li konu la varonomojn. Li tre fieras paroli kun mi en esperanto antaŭ siaj klientoj. La klientoj tute surpriziĝas, ĉar ili ne konas lin parolanta alian lingvon ol la germanan, kaj krome ili demandas sin pri kiu lingvo temas. Nun, la e-lingva vendejestro bone flegas min, kaj demandas kion mi serĉas se ŝajnas ke mi ne trovas la dezirataĵon. Krome, mi ofte ricevas fromaĝon senpage, ĉar tiu, kiun mi gustumas estas laŭ li tiel matura kaj gustume forta, ke neniu germano aĉetus ĝin kaj ĉar mi ŝatas ĝin, li preferas donaci ĝin al mi ol ĝin enrubujigi. ;-)

Tri semajnojn post la ekscio de nia reciproka esperantisteco, mi subite eksciis ke ĉiuj miaj kunlaborantoj en la oficejo jam sciis ke mi parolas esperanton, ĉar la vendejmastrumanto tion rakontis al ĉiuj. Mi neniam ĝis nun vere parolis pri esperanto kun miaj laborkolegoj, sed ili sendube havas la impreson ke esperanto estas jam vaste parolata.

Jen pruvo pri tio ke esperantistoj ne nur estas movadanoj kaj ke eblas renkontiĝi hazarde kun ili surstrate, kvankam tio ja okazas malofte. Ne senesperiĝu pri tio! Mi deziras al vi iam kaj eĉ plurfoje tion sperti! ;-)

5 Comments / add your comment?

Feo says:
Saluton! Mi devas konfesi ke de 2 semajnoj, mi ne plu estis en la vendejo. Ĉi-matene, mi reiris tien. Mi surprize konstatis ke kelkaj aliaj klientoj konas esperantovortojn. Tio okazas, ĉar la vendejestro ekzemple instruetas al ili nombradon, tiel ke poste li povas diris prezojn en esperanto. Ankaŭ la klientoj iom ekkonas salutojn en esperanto kaj maloftaj salutas en esperanto enirante. Estas tre ridigete vidi klientojn eldiri ĉe la kaso prezojn en esperanto.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Abel Sidney says:
Feo,

Interesa renkonto! La hadarzaj renkontoj kun izolitaj esperantistoj meritas aliaj rakontoj - eĉ povas aperi libron pri tion.

Alie, vi skribas tre bone, Feo. Mi gratulas vin!

Abel Sidney
Posted 2 months ago. ( permalink )
Miaohui says:
Interesa kaj fruktoplena sperto! Tio bone atestas, ke nia Esperanto ne estas la morta lingvo en alies okuloj :)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Normand Fleury says:
Jes ja interesa rakonto, bele verkita, tamen mi skribus "vendejo kun ekologiaj manĝaĵoj" ĉar se vi uzas "biologian" estas france kaj "organikan" estas angle. Pli neŭtrale laŭ mi estas uzi "ekologian' ĉar ja la produktoj respektas la ekologion.

Mi povus rakonti ke tio okazis kelkfoje al mi ĉar mi vivas esperantlingve en mia familio kaj do uzas la lingvon, buse, surstrate, ĉie. Ju pli vi uzas esperanton publike des pli da eblecoj estas renkonti hazarde aliajn samlingvanojn....ĉar ja kiu surhavas la verdan stelon nuntempe ?

Plej bela ekzemplo al mi estas en Kroatio, en Dubrovnik ĉe adriatika maro, iam en 1981, mi babilis esperante kun mia koramikino ĉe murfortikaĵo kaj alparolis nin juna Norvego. Estis bela momento kaj ni invitis lin al nia geedziĝa festo. Nia geedziĝo estis pli internacietosa kun lia ĉeesto.

Amikajn sentojn sendas, Normando
Posted 2 months ago. ( permalink )
Feo replies:
Saluton Normand! Dankon pro via kontribuaĵo. Mi ĝojas ke vi rakontis al ni tiun ĉi similecan hazardan renkontiĝon. Feliĉe, ili foje okazas. Dankon ankaŭ pri via propono pri la dirmaniero ekologia manĝaĵo.

Mi salutas vin amike.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.