Al Psiphon oni aljuĝis jaŭdon vespere la grandan premion de la jara Ret-esploranto. Tiu bitvaro kreita de kanada laboratorio ebligas eviti cenzuron fare de didakturaj reĝimoj ĉe interreto. Ĝis nun, por tion fari, necesis konektiĝi al eksterlandaj serviloj, sed tiel, retumantoj estis facile identigeblaj.
Emblemo de psifono
Psiphon funkcias laŭ modelo iom malsama. Necesas komplico en lando kiu ne suferas cenzuron. Estas la komplico, kiu elŝutas la bitvaron Psiphon kaj sendas la konekt-kodojn al la retanoj en didaktora lando. Tiuj ĉi lastaj eĉ ne bezonas elŝuti la bitvaron, ili simple fore konektiĝas dank al la kodoj, kaj la eksterlanda komputilo utilas kiel "kaŝ-ekrano". La datenoj tiel transsendataj estas ĉifritaj kaj aperas kiel simpla banka transakcio.
"Jen bitvaro, kiu povus utili al ĉiuj ĵurnalistoj kiuj raportos pri la olimpikaj ludoj en Pekino" ironiis Ron Deibert, la laboratoriestro kreinta Psiphon.
Eble bela tasko por esperantistoj estas diskonigi tiun novan rimedon por libera informointerŝanĝado kaj kial ne, eĉ ekuzi ĝin!! Tiu bitvaro kaj esperanto kune konsistigas belan kaj sendube efikan informliberigan koktelon.
Send a message
Search for members
Feo says:
Cindy Mckee pro says:
Umm, pri via postpensado, se la deprimantoj skribis skripton por malkovri tiajn konektojn, jes ili povus marki tiajn suspektindaj.
Feo, mi ne konas la vorton 'bitvaro'. Kio estas la signifo?
Feo says:
Dankon pro via reago! ;-)
Bitvaro signifas cifereca varo, tio estas SOFTWARE en la angla, LOGICIEL en la franca.
Ĝis!
Ĝojan paskon.
Roland Platteau says:
se oni legas pri la leĝplanoj de diversaj registaroj (inkluzive la franca)....