Feo Published on February 1st, 08
by Feo

Feo's blog

Browse posts
Biogasaj firmaoj kaj esperanto
Posted on June 23, 08
2 comments (latest 3 weeks ago)
Kolbasoj kaj biogasproduktejoj
Posted on June 23, 08
4 comments (latest 4 weeks ago)
Franco en Germanio
Posted on May 31, 08
2 comments (latest 7 weeks ago)
Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro
Posted on February 18, 08
4 comments (latest 4 weeks ago)
Monster, la reta labor-peranto, estigis reklamon en (tre baza) esperanto
8 comments (latest 5 months ago)
Disney en multaj lingvoj
Posted on January 31, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Forpaso de Claude PIRON
Posted on January 23, 08
3 comments (latest 4 weeks ago)
Bonvenon al ĵusaj alvenintoj en la Schengen-spaco!
Posted on December 20, 07
2 comments (latest 4 weeks ago)
Sarkozy: Knabinoj, belan okazon vi maltrafis!
Posted on December 19, 07
2 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 483 visits

Monster, la reta labor-peranto, estigis reklamon en (tre baza) esperanto

Friday February 1st, 2008 at 09:34PM

Mi ĵus eksciis pri la novaĵo antaŭ kelkaj sekundoj per reta diskutlisto. Kelkajn monatojn post guglo kiu rekomendis lerni esperanton per la tempo, kiun oni ŝparas per uzado de la gugla rubmesaĝa filtrilo, monster uzas esperanton en televida reklamo. Mi ne pensas ke estas vere valorige, ĉar la reklamfilmo estas stranga (sed iel ĉarma). Dikkrurulo (ĉefrolulo) vekiĝas matene kaj iras al sia laborejo preterpasante multajn homojn al kiuj li bondeziras kaj salutas (en esperanto). Alveninte laboreje (en la centro de la Tero), li sidiĝas sur selon de fiksa biciklo kaj ekpedalas por turnadi la planedon per magnetkampa generilo.

Jen kion mi pli malpli komprenis el la diritaĵoj:

-Saluton

-Ole Nikola

-(Bonan) matenon kapitan'

-Malbona pedalo

-??? (mi ne komprenas dum la geedziĝfesto)

-(Bonan) matenon

-(Bonan) matenon

Ĉu vi komprenas pli bone ol mi?

Ĉu la fona kanzono estas en la germana?

La filmo finiĝas per la apero de la jena surekrana frazo:

Por ĉiu ekzistas perfekta laborposteno.


Ĉu monster ankaŭ havas postenojn por proponi al esperantlingvanoj? ;-)

Ĉu esperanto fariĝas moda lingvo por reklamistoj?

Laŭ mi, simple la monster-reklamfilmo celis esti plej bizara, kaj tiucele, indas uzi strangan lingvon tia, kia estas esperanto!

Nu, ĉu tiom stranga nia lingvo? Almenaŭ eksterkutima por eksteruloj.
Estas garantio pri originaleco.

 

 

 

8 Comments / add your comment?

Pascal Blondiau pro says:
Jes, tiel parolata, la lingvo de tiu mesaĝo audatas samkiel tiu de "Incubus" ;-)
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckee pro says:
Jes, la celo nur estis verki bizaran filmeton. Mi estas feliĉa ke li trovis taŭgan laboron por tiel grandaj kruroj. Bonan MAtenon al vi! Bonza kor!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Feo says:
Dankon pro viaj komentoj!!
Al mi, oni je tioma horo deziras bonan posttagmezan finon!! ;-)
Eble vi referencis al la filmeto, pro tio vi diris bonan matenon.

Sed Esperantio estas lando en kiu neniam subiras la suno kaj en kiu ĉiam estas ie tago! ;-)
Nu, bonan tagparton. ;-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Olivier says:
Mi tuj vidis la reklamon en franca televidkanalo. Nekredeble.
Mi pensis ke Bemi-anoj povas trovi laboron ĉe Monster.

Verŝajne, Eklaboru trovis konkuranton en la merkato tuj aperinta ;) !

Pli serioze, mi pensas ke ili vere komprenis ke tiu rimedo permesas uzi la saman reklamon tra la tuta mondo.
Ili nur bezonas ŝanĝi la frazon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Olivier edited this comment 5 months ago.
esocom says:
La kanzono en la fono estas germana kanto: "Das Wandern ist des Müllers Lust" (Jen muelilisto kiu ŝatas migri).
Vortoj de: Wilhelm Müller (1794 -1827);
Melodio de: Karl Zöllner (1800- 1860)
Se la spektantoj kaptas, ke tiu strangulo parolas (malĝuste) Esperanton oni denove kombinas: Tiu ulo ne nur laŭ konduto kaj aspekto estas stranga. Ne, li estas eĉ pli stranga ĉar li uzas lingvon kiu neniu saĝa homo povus/volus kompreni. Jen nova pravigo ke Esperanto estas superflua, forigenda.
Posted 5 months ago. ( permalink )
mildareveno says:
Li ne diras "matenon kapitan'". Mi komprenas "elementan kapitan''' (?)

Lau mi, li ne diras "pedalo" sed ion alian.

La nuraj esperantaj vortoj, kiujn mi komprenas estas "saluton", "matenon", "kapitan'", "malbona" (au "malbone"), "bonan matenon".

Eble la filmeto ne multe helpas Esperanton, sed ghi certe ne malhelpas ghin.

Vi povas spekti ghin chi tie:

mildareveno.ilcannocchiale.it/post/1769172.html
Posted 5 months ago. ( permalink )
mildareveno edited this comment 5 months ago.
Maksim Griŝin says:
Dankon pro la interesega informo...

Jen oni uzas Esperanton eĉ por reklamo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Feo replies:
Jen kompletigo. Dankon al Olivier pro la informo, kiun li afiŝis ĉe sia blogo. Mi simple kopigluas tion, kio legeblas. Oficialuloj de Monster klarigas kial ili uzis esperanton.

Jen mesaĝo de Catherine Reichert de monster.fr :

Esperanto it is. The choice was made by Rupert Sanders, the director of the Legs commercial, as it was his vision that drove the final spot, including language, set design, costumes, muscial choice of the "Happy Wanderer", and the language used by the characters. We tried to use a language that wasn't a traditional one to avoid having the spot seem like it was in any one country, it is a fable and the language is intended to further that idea.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.