Hodiaŭ mi sukcesis instali fajrovulpon en esperanto. Mi jam estis provinta plurajn fojojn. Fakte hodiaŭ, mi ne faris alimaniere ol mi faris ĝis nun, tio estas elŝuti la koncernan pakaĵon kaj instali ĝin, sed post tio, anstataŭ ol lanĉi la bitvaron per la kutima piktogramo, mi tajpis en linuksa terminalfenestro la jenan apartan komandlinion
$ env LANG=eo firefox
Tion mi trovis ĉe tiu ĉi rettaglibro.
Dankon al Olivier pro la gvidkonsiloj.
Send a message
Search for members
Paŭl Peeraerts pro says:
Feo says:
Ne, mi provis malaktiviginte la francan kaj anglan lingvon sed tio ĉiam rezultis el ĉeesto de la angla kiel retumila lingvo. Verŝajne ŝanĝi nur la lingvon ne funkcias ĉar estas necese difini pli larĝe la lingvan medion. Tio fareblas per la komandlinio.
Ĝis.
Alesk Arpitano pro says:
mi tuj provu!
Paŭl Peeraerts pro says:
mi intertempe transiris al Linukso (Mandriva) kaj ankaŭ mi ne sukcesas instali la esperantlingvan pakon. Kiam mi alklakas tiun xpi-dosieron, nenio okazas. Ĝi ŝajne do ne instaliĝas. Kion mi misfaras?
Dankon pro la helpo!
Feo replies:
Mi tute ne estas sperta pri tiaj aferoj (mi eĉ ne estas komputilisto) sed mi provis trovi informojn ĉe interreto. Jen kion:
Vi provu treni la dosieron sur la mozilan fenestron kaj normale la bitvaro demandos al vi ĉu vi volas instali la dosieron. Post la instalo, vi sendube devos restartigi fajrovulpon por ekpovi uzi la e-fasadon.
Espereble tio funkcios.
Ĝis.
Fabien.
Paŭl Peeraerts pro replies:
Olivier says: