About this blog

» add a comment?

february 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

February 18, 08

Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro

Emblemo de psifono
Al Psiphon oni aljuĝis jaŭdon vespere la grandan premion de la jara Ret-esploranto. Tiu bitvaro kreita de kanada laboratorio ebligas eviti cenzuron fare de didakturaj reĝimoj ĉe interreto. Ĝis nun, por tion fari, necesis konektiĝi al eksterlandaj serviloj, sed tiel, retumantoj estis facile identigeblaj.

Psiphon funkcias laŭ modelo iom malsama. Necesas komplico en lando kiu ne suferas cenzuron. Estas la komplico, kiu elŝutas la bitvaron Psiphon kaj sendas la konekt-kodojn al la retanoj en didaktora lando. Tiuj ĉi lastaj eĉ ne bezonas elŝuti la bitvaron, ili simple fore konektiĝas dank al la kodoj, kaj la eksterlanda komputilo utilas kiel "kaŝ-ekrano". La datenoj tiel transsendataj estas ĉifritaj kaj aperas kiel simpla banka transakcio.
"Jen bitvaro, kiu povus utili al ĉiuj ĵurnalistoj kiuj raportos pri la olimpikaj ludoj en Pekino" ironiis Ron Deibert, la laboratoriestro kreinta Psiphon.

Eble bela tasko por esperantistoj estas diskonigi tiun novan rimedon por libera informointerŝanĝado kaj kial ne, eĉ ekuzi ĝin!! Tiu bitvaro kaj esperanto kune konsistigas belan kaj sendube efikan informliberigan koktelon.

 

© Published at 07:37 ( 3 comments / 241 visits )
This post is public

February 1st, 08

Monster, la reta labor-peranto, estigis reklamon en (tre baza) esperanto

Mi ĵus eksciis pri la novaĵo antaŭ kelkaj sekundoj per reta diskutlisto. Kelkajn monatojn post guglo kiu rekomendis lerni esperanton per la tempo, kiun oni ŝparas per uzado de la gugla rubmesaĝa filtrilo, monster uzas esperanton en televida reklamo. Mi ne pensas ke estas vere valorige, ĉar la reklamfilmo estas stranga (sed iel ĉarma). Dikkrurulo (ĉefrolulo) vekiĝas matene kaj iras al sia laborejo preterpasante multajn homojn al kiuj li bondeziras kaj salutas (en esperanto). Alveninte laboreje (en la centro de la Tero), li sidiĝas sur selon de fiksa biciklo kaj ekpedalas por turnadi la planedon per magnetkampa generilo.

Jen kion mi pli malpli komprenis el la diritaĵoj:

-Saluton

-Ole Nikola

-(Bonan) matenon kapitan'

-Malbona pedalo

-??? (mi ne komprenas dum la geedziĝfesto)

-(Bonan) matenon

-(Bonan) matenon

Ĉu vi komprenas pli bone ol mi?

Ĉu la fona kanzono estas en la germana?

La filmo finiĝas per la apero de la jena surekrana frazo:

Por ĉiu ekzistas perfekta laborposteno.


Ĉu monster ankaŭ havas postenojn por proponi al esperantlingvanoj? ;-)

Ĉu esperanto fariĝas moda lingvo por reklamistoj?

Laŭ mi, simple la monster-reklamfilmo celis esti plej bizara, kaj tiucele, indas uzi strangan lingvon tia, kia estas esperanto!

Nu, ĉu tiom stranga nia lingvo? Almenaŭ eksterkutima por eksteruloj.
Estas garantio pri originaleco.

 

 

 

© Published at 21:34 ( 8 comments / 320 visits )
This post is public

January 31, 08

Disney en multaj lingvoj

Mi tre ŝatis trovi ĉe la reto muzikajn videajn kompilaĵojn de Disney-movbildaj filmoj. Estus facile esperantigi tiajn kanzonojn ĉar la orkestraj senparolaj muzikaĵoj elŝuteblas ĉe la reto. Alvokon al tradukemuloj kaj kantemuloj!! ;-)

Jen kelkaj kompilaĵoj el la Liona reĝo:

El aliaj filmoj:

Amuziĝu trovante aliajn!!

 

 

 

© Published at 11:52 ( 1 comment / 111 visits )
This post is public

January 23, 08

Forpaso de Claude PIRON

Mi ĵus eksciis pri la forpaso de Claude Piron, kiun mi neniel konis persone sed al kiu mi almenaŭ parte ŝuldas mian esperantistecon. Mi ja havis altiriĝemon al esperanto, sed legi liajn tekstojn lokigis la ŝtonojn sur kiuj mi paŝis ĝis eklerno de la lingvo. La unua teksto kiu trafe penstuŝis min estis « Confession d'un fou » post kies lego mi pensis, li pravas. Mi estas unu de tiuj sendube multnombraj, en kies koron falis kaj kreskis la grajnoj, kiujn dissemis Claude. Espereble, post lia ege bedaŭrinda forpaso, liaj verkaĵoj plu rolu kiel ĝardenistoj de la bona lingvo. Mi kondolencas al ĉiuj, kiuj funebras tiun ĉi perdon kaj aparte al tiuj, kiuj havis tiun grandan honoron iam renkonti lin aŭ koni lin de proksime. Omaĝe kaj dankeme.

Feo.

 

PS: Por lasi omaĝajn kaj kondolencajn mesaĝojn, musklaku ĉi tie.

© Published at 23:03 ( 2 comments / 167 visits )
This post is public

December 20, 07

Bonvenon al ĵusaj alvenintoj en la Schengen-spaco!

Schengen-spaco
La 14an de junio 1985 estis subskribata traktato celanta forigon de limkontroloj inter iuj landoj de Eŭropa Unio. Tiu traktato nomiĝas Schengen, laŭ la nomo de la urbo de Luksemburgio kie estis subskribita la dokumento. La traktato implicas komununan saman politikon pri mastrumado de aeraj landlimoj, vizoj, polica kunlaborado kaj datenprotektado. Baze kaj pli konkrete, eblas translimiĝi sen montri paperon ĉe doganejo (cetere, doganejoj estas fermitaj) kaj sen varokontrolo.

Ĝis hieraŭ, 15 landoj estis koncernitaj Aŭstrio, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Islando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Portugalio kaj Svedio. Hodiaŭ, la 21an de decembro, noktomeze senlimiĝis ankaŭ la jenaj landoj (nur pri limoj komununaj kun tiuj de aliaj subskribintaj landoj): Ĉeĥio, Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio, Hungario, Slovenio kaj Malto. Unuapaŝe, la traktato aplikiĝas en la laste subskribintaj landoj ekde hodiaŭ pri surteraj vojaĝoj, sed nur duapaŝe koncernos komence de la venonta jaro en-aerajn interŝanĝojn. Elkoran bonvenon en la spacon al enloĝantoj de la koncernaj landoj! Estos pli facile al ĉiuj nun vojaĝi inter multaj eŭropaj landoj por partopreni en venontaj eneŭropaj e-kongresoj!!

© Published at 23:00 ( 1 comment / 248 visits )
This post is public

December 19, 07

Sarkozy: Knabinoj, belan okazon vi maltrafis!

En Francio, ĝis dimanĉo estis aparta edziginda viro, nome nia kara franca prezidento Nicolas Sarkozy. Eble, vi jam scias ke li eks-edziĝis disde lia (dua) edzino Cecilia antaŭ 2 monatoj, kaj ke ekde tiam, lia koro estis libera kaj al multaj knabinoj kaptinda. Lia koro fakte estas des pli aminda ke en la venonta januaro, lia salajro estos plialtigita je 206% sekve la tiucele favoran voĉdonon de la parlamentanoj (dume aĉetopovo en Francio senhalte malkreskas).

Neĝblankulino enamiĝas kun dvarfo kaprica.


Sarkoleono
Sarko estas eta (anime kaj korpe fakte), sed lia talento kuŝas en lia riĉeco kaj potenco. Kia talento, ĉu ne?
Malfeliĉe, mi havas malbonan novaĵon por anonci al fraŭlinoj, vi estas perdantaj Nicolas. Se iu el vi ankoraŭ havas esperon, ŝi rapidu aŭ Nicolas-n maltrafos vi!! Kion? Vi neniam sonĝis edziniĝi kun Napoleono reenkarnigita?
Karla verŝajne ne nur sonĝis, sed revis kaj realigis sian revon. Ŝi estas lin seduktanta. Kiu estas Karla? Ŝia tuta nomo estas Karla Bruni, temas pri iama moda modelulino, iĝinta kantistino en la jaroj 2000. Kiel renkontiĝis la geamatoj? Ili verŝajne renkontiĝis en muzikvendejo, li ĉeestanta kiel prezidento por parolado kontraŭ kontraŭleĝa muzik-elŝutado kaj ŝi kiel ano de la muzik-arta medio.

Taŭga poŝtelefona sonorilo povas kor-kongruigi vin kun Sarko

Carla Bruni
Lastdimanĉe, ambaŭ paseroj iris al Eŭrodisnej apud Parizo por tie spekti la mirindan paradon (kaj elmontri sian reciprokan amon al la mondo).
Knabinoj, kial vi restis hejme lastsemajnfine dum la ĉeestinda loko estis eŭrodisnej? Imagu, se iu el vi estus amata de Sarko, ni jam estus atingantaj la finan venkon.
Kiel? Li jam estus trudanta esperanton al la tuta mondo per tio: alpreno de la lingvo kontraŭ atomkernaj elektroproduktejoj, armiloj kaj aerbusoj!! Sed vi havas problemon. Vi, malkiel mia kara prezidento, NE estas fervorulinoj de Miĉjo muso. Mi vetas ke vi eĉ ne ankoraŭ surmurigis super via lito la afiŝon de Bambi (la kara cervido). Nicolas jam tion faris delonge, kaj sendube, li ankaŭ havas la afiŝon de Ariel, la eta marvirino, ĉe la pordo de sia necesejo. Estas certe ke vi ne havas ŝancon ŝteli la koron de Sarkozy se vi eĉ ne havas la muzikon de "la Liona Reĝo" kiel sonorilon de via poŝtelefono. ;-)

Karla Bruni preferas Ségolène

Pli serioze, la kompatinda prezidento rajtas fari kion li volas el sia privata vivo, sed ĉu estas nepraĵo sterni sian privatan vivon en pri-stelulaj ĵurnaloj? Aŭ ĉu li estas tiel nekapabla ke li bezonas utiligi sian privatan vivon kiel rimedon por forgesigi al gefrancoj la kernajn problemojn traktendajn en la lando? Eble ankaŭ, la afableco de nia moŝto estas tia, ke li simple volas oferti al siaj regatoj belan amfabelon por kristnasko. Tiukaze, mi dankas, sed mi povas postvivi sen tia spektaklo. Ĉu ankaŭ en viaj landoj politikuloj estas tiel stelulecaj?
Pri Karla, estas amuze ekscii ke antaŭ ne longe ŝi estis kontraŭstaranta la proponon de sarko-sampartianoj devigi al ĉiuj familianoj de enmigrantoj DNA-testojn por kunigo de samfamilianoj sur la franca teritorio. Italdevena, tiam ŝi sciigis "mia indigneco estis tuja", "mi malŝatas la specigon kiun implicas selektita enmigrado. Kio estus al mi okazinta se oni estus trudinta al miaj gepatroj DNA-testojn?".
Dum intervjuo aperinta en la brita ĵurnalo "The Sunday Herald", ŝi eĉ asertis ke dum la prezidentaj balotoj ŝi havis preferon por Ségolène Royal (sen nepre ŝin ŝati tamen), la ĉefa tiama konkurenculo de Sarkozy. Ŝi eĉ aldonis "Miaj gepatroj ĉiam voĉdonis maldekstren. Estas tradicio. Mi neniam voĉdonos dekstren". Nun, ŝi estas la amatino de la plej novliberala prezidento de Francio. Kia ironio!

 

© Published at 14:43 ( 2 comments / 211 visits )
This post is public

December 12, 07

Ĉu mia lasta kristnaskfesto kun mia avino?

Tiu ĉi rettaglibrero estas malĝoja, mi pardonpetas.

Mi ĵus hodiaŭ ekkonsciis ke eble mi pasigos mian lastan kristnaskan feston kun mia aminda avino. Ŝi ĉi-jare 80 jariĝis, kaj kvankam ŝi daŭre sufiĉe bonfartas kaj aktivas, prizorgante la ĉiutagaĵojn kaj kontentigante sian pasion (kantadon en preĝeja koruso), ŝi de unu jaro ne plu korekte nutriĝas. Ĉio komenciĝis pro tio, ke ŝi ekopiniis sian dentoprotezon maltaŭga. Ekde tiam, ŝi konsideris ke ŝi ne plu povas manĝi tian aŭ jenan manĝaĵon pro ĝia malmoleco aŭ alia trajto. Ŝi malpli kaj malpli manĝis. 1,7 metrojn alta, ŝi nun estas 44 kilogramojn, perdante preskaŭ po unu kilogramo en semajno. Kongrue kun ŝia dietado, ŝi fariĝis iom bizara, montrante strangajn kondutojn, malkoherajn, pensrektajn. Sendube, la fakto ne korekte manĝi fiafektis ŝiajn kapablojn. Kvazaŭ ŝi pretigus ion, ŝi ĉiam reordigas ŝian domon, enrubujigas kion ŝi pensas ne plu bezoni, eĉ praavajn receptojn pri bakado de tradiciaj kristnaskaj kuketoj dum tio estas sente grandvalora kaj korkara.


Ĉi-aŭtune, vizitante tombejojn kun mia patrino, ŝi diris ke almenaŭ tiuj, kiuj troviĝas subtere, estas trankvilaj.
Miaj gepatroj demandis al ŝi, ĉu ŝi volas morti. Ŝi respondis ke mortinta, almenaŭ ŝi estus kun mia avo (jam forpasinta). Mi ne scias kiom la protezrilata afero estis nur preteksto aŭ vera kialo por ne manĝi, sed por mi, eĉ se senkonscie almenaŭ unue, ŝi volas morti.
Ŝajnas al mi tro frue en ŝia vivo, ĉar ŝi ja ĝis preskaŭ nun estis bonfarta, vivama, sendependa kaj kapabla. Sed estas vere ke de kiam ŝi ne plu manĝas, ŝia ĝenerala stato malboniĝas. Ŝi estas nun malforta, psikologie stranga. La afero okazis lau du manieroj:
- aŭ ŝi ekdietis ĉar ŝi volas morti ĉar ŝi sentis ke baldaŭ ŝi ne plu estos dece vivkapabla pro ŝia aĝo
- aŭ ŝi vere simple ekdietis ĉar la protezo estis efektive ne taŭga, la dieto provokinta malkapablon, ŝi poste decidis forpasi.

Mi kaj miaj familianoj respektas tian mortemon, sed estas tristige ke ne ekzistas memvola laŭleĝa sinmortigo en Francio, tiel ke mortodato estu decidebla kaj ke homoj ne atingu morton fariĝantaj malfortuloj ĝis skeleteco. Ne estas dece.
Mi scias ke la patrino de la eksa socialista ĉefministro Lionel Jospin decidis pri kiam ŝi mortos. Kvankam de ekstere vidate bonfarta, ŝi eksentis ke ŝi estis iĝonta iom malkapabla pro maljuneco. Tiam, ŝi decidis kunigi la tutan familion por antaŭanonci ke ŝi decidis morti en iu tago kelkajn monatojn poste per iu mortiga rimedo. Ĝis la mortotago, ŝi tamen volis vivi normale kaj profiti je siaj proksimuloj. Ŝi preferis vivi bonfarte ĝis sia morto ol atendi peniblan malsaniĝon kiu forportus ŝin. Ankaŭ estas ia libero, decidi pri kiam ni volas morti. Kompreneble, kiam temas pri gejunuloj, ne eblas aprobi mortemon (krom se ili suferas je fizika malsano), sed kiam maljunuloj konsideras esti vivintaj belplenan vivon, kiam ili eksentas ke ili ne plu povos vivi dece kiel plenkapablaj, ensociaj homoj, eblas kompreni. Krome, kiel maljunulo estas sendube malfacile sperti la forpason de ĉiuj siaj konatuloj, unu post la alia, sed niaepoke, 80 jara, povas esti ankoraŭ juna.

Koncerne mian avinon, ne eblas kontraŭstari ŝian volon. Hieraŭ, mia patrino iris al rendevuo kun la kuracisto kiu san-atentas ŝian patrinon. Mi ne jam scias kio estas dirita, sed ĉiel ni ne povas devigi al mia avino manĝi, cetere tio eĉ pli senhomecigus ŝiajn vivkondiĉojn. Mi esperas ke ŝi longe vivos, sed se mi fronte rigardu la realon, mi ekvidas vivmallongecon en la nuna situacio.

Kiel mi devos trapasi tiun (eble sed espereble ne) lastan kristnaskfeston? Ĉu mi devas provi normale pasigi ĝin aŭ intense frandi la plej etan sekunderon kiel vivdonacon? Nu, tiu demando estas iel stulta, ĉar ideale oni devus ĉiam frandi ĉiun vivsekundon.

© Published at 20:06 ( 3 comments / 265 visits )
This post is public

December 1st, 07

Mia bitfotilo enrubujiginda !

Antaŭ 4 jaroj kaj duono (Dio mia, kiel rapide forkuras la tempo), mi aĉetis mian unuan bitfotilon. Ĝi ne estas ege pintkapabla, tiam ĝi estis mezkvalita. Fakte, mi aĉetis ĝin antaŭ mia unua e-renkontiĝo (temas pri IJS en Györ 2003). Mi ja scias ke ĝis hodiaŭ ĝi multe vojaĝis (cetere pere de esperanto kaj skoltumado) en Italujo, Francujo, Portugalujo, Hungarujo, Germanujo, Pollando, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo... sed tamen, mi esperis ke ĝi eltenus iom pli longe. Hieraŭ mi demandis en la vendejo, kie mi aĉetis ĝin, pri kia paneo temas. Estas respondite ke la bildkaptilo ne plu funkcias. La dungito kiu respondis tion ŝajnis tute ne surprizita ke jam ne plu funkcias la fotilo. Li aldonis ke estus samkoste aĉeti novan aparaton multe pli kapablan kiel anstataŭi la bildkaptilon. Nu, tiel estu, sed estas bedaŭrinde ke niaepoke aĵoj ne estas elpensitaj tiel ke ili longe daŭru, sendube por instingi homojn al konsumado.

© Published at 19:26 ( 0 comments / 155 visits )
This post is public

November 29, 07

Mi instalis la e-lingvan pakaĵon de fajrovulpo

Hodiaŭ mi sukcesis instali fajrovulpon en esperanto. Mi jam estis provinta plurajn fojojn. Fakte hodiaŭ, mi ne faris alimaniere ol mi faris ĝis nun, tio estas elŝuti la koncernan pakaĵon kaj instali ĝin, sed post tio, anstataŭ ol lanĉi la bitvaron per la kutima piktogramo, mi tajpis en linuksa terminalfenestro la jenan apartan komandlinion

$ env LANG=eo firefox

Tion mi trovis ĉe tiu ĉi rettaglibro.
Dankon al Olivier pro la gvidkonsiloj.

© Published at 21:44 ( 6 comments / 227 visits )
This post is public

November 27, 07

Provmesaĝo

Saluton al ĉiuj!! Antaŭ unu monato mi enskribiĝis ĉe Ipernity tiam instigata de kuriozeco. Mi ankaŭ simple celis kontribui al plikreskigo de la nombro de esperantlingvaj uzuloj de la retejo. Ĝis nun, mi ne vere uzis Ipernity-n sed mi ekpensis hodiaŭ mi ne scias kial ke eble mi povus ekuzi ties servojn, aparte la taglibran. Mi ne jam havas taglibron, eble iam mi mem kreos propran per EMS kaj kun plej persona aspekto, sed ĝis tiam, mi uzu Ipernity-n. Jen mia unua mesaĝo, nu pli ĝuste dirite provmesaĝo!

Ĝis.

© Published at 20:02 ( 1 comment / 139 visits )
This post is public


( 10 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Feo