About this blog

  • 27 posts
  • 21 915 visits / 1 comment
November 2011
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

November 12nd, 2011

Esperantlingva indignulo en francaj amaskomunikiloj

Li aperis en la senpaga gazeto "20 minutoj", vidu la foton en ĉi-tiu artikolo.

2011 11 07 Indignuloj Parizo
2011 11 07 Indignuloj Parizo

Eblis ankaŭ spekti la intervjuitan e-lingvan indignulon ĉe la nacia televidkanalo france 2


http://www.canalplus.fr/c-infos-documentaires/pid1830-c-zapping.html?vid=539835

Ekde 2 minutoj kaj 53.









Published at 02:12PM ( 0 comments / 866 visits )
This post is public

November 12nd, 2011

La skolta tutmonda organizaĵo publikigis filmojn subtekstigitajn en esperanto

La tutmonda skolta organizaĵo, kiu arigas 30 milionojn da membroj en la mondo (la plej granda edukmovado de la mondo), akceptis subtekstigojn en esperanto de kelkaj el siaj filmetoj, kiuj montras, kion geskoltoj konkrete faras en pluraj landoj de la tero, favore al la paco. Jen la ligiloj al tiuj filmetoj. Klaku "CC" en la suba parto de la videokadro por elekti esperanton kiel subtekstan lingvon. Se pli da homoj volontulus, eblus traduki pli.

La defio :
http://www.youtube.com/watch?v=RbhIvLrhmeg

Donaco por la paco :
http://www.youtube.com/watch?v=1ucYbIrs7Aw

Slovakio :
http://www.youtube.com/watch?v=vdaGz0g-4_c

Sudafriko :
http://www.youtube.com/watch?v=u4WH4NWppj4

Burundio :
http://www.youtube.com/watch?v=EKgGKtR52M8

Sauda Arabio :
http://www.youtube.com/watch?v=3xIXLlrEcts

Filipinoj :
http://www.youtube.com/watch?v=NeB2vZMdoFc













Published at 01:34PM ( 0 comments / 127 visits )
This post is public

October 14th, 2010

Stranga telefonvoko: fek, kion mi diable fifaris?

Hieraŭ vespere, fininte labori mi survojis al mia hejmo kaj aŭskultis miajn telefonajn voĉajn mesaĝojn. Jen kion mi aŭdis:

"S-ro FT, bonan tagon parolas polickomisaro T... de la brigado pri financaj aferoj. Ĉu vi povus alvoki min je tiu numero 03 ... vi povas kontakti min hodiaŭ ĝis la 12a horo, hodiaŭ kaj morgaŭ inter la 14a kaj 18a. Strebu alvoki min hodiaŭ estas sufiĉe grave. Mi dankas vin. Ĝis reaŭdo."

Kaj tiam, mi kredis min en filmo, en kiu mi ludas rolon, kiun vi ne volas ludi. Fek, kion mi faris aŭ pli ĝuste mi fifaris? Mi havas nenion por riproĉi al mi. Ĉu mi ion misfaris? Mi ne havas bankokonton en Svislando, mi pagis mian imposton... Malfeliĉe, jam estis pli ol la 18a kaj mi ne povis tuj alvoki. Reveninte hejme, mi iom ordigis kaj purigis mian loĝejon, por ke se policanoj venos traserĉi ĝin, ĝi estu pura kaj ne tute ajnorda. Mi do devis atendi hodiaŭ antaŭ ol revoki kaj malbonŝance, antaŭ la 16a mi ne povis tion fari pro profesiaj okupoj.

Je la 16a, mi alvokis. Post sciigo de mia nomo, la komisaro serĉas ion, sekunddekoj pasas. Li verŝajne ne trovas la serĉataĵon. Tiam li aldonas: u mi povas alvoki vin post kelkaj minutoj, mi devas serĉi vian dosieron!" Mi jesas kaj finvokas.

Atendante la realvokon, mi pensis, fek la polica brigado pri financaj aferoj eĉ havas dosieron pri mi! Kion diable mi faris? Pri kio oni akuzos min senkiale? Kia estos mia sorto?

Post 3 minutoj, la komisaro realvokas kaj demandas al mi ĉu mi konas iun A.... D..... . Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon. La komisaro iom insistas, sed mi ne konas tiun viron. Kaj la komisaro klarigas, ke estis farita fraŭda mendo per interreto ĉe iu korespondserva vendejo, kaj la mendinto, tiu A... D... entajpis mian poŝtelefonan numeron kiel sian. La komisaro demandis, ĉu eblas ke mi venu ĉe la policejo por protokoli pri la afero. Kompreneble, mi ne povas veni tiel facile. Tourcoing estas 550km for de Strasburgo! Fakte, li eĉ ne sciis, kie mi loĝas. Li diris: "Ni do protokolu per telefono." Kaj tiam li starigis kelkpliajn demandojn kaj demandis mian nomon, adreson... Kaj jen, mi jam respondis al ĉio, kion li deziris aŭdi de mi. Feliĉe ke mi ne faris 550 km por respondi tian fulman demandaron.

Li aldonis, ke normale oni devus lasi min trankvila, kaj oni ne turmentos min plu. Sed se post kelkaj monatoj, mi ricevos kunvokleteron de la justico por protokolo en loka policejo, mi sciu ke temos pri tiu afero!

Mi iom imagas (sendube ne tiom) kiom malfacile estas, kiam oni akuzas vin pri io, pri kio vi ne kulpas. Mi esperas, ke mi ne plu estos zorgigita de tiu afero.



































Published at 06:51PM ( 1 comment / 1061 visits )
This post is public

February 11st, 2010

Terorismo: la eŭropa parlamento blokas konsentkontrakton inter EU kaj Usono

La eŭropa parlamento blokis ĉi-tiun ĵaŭdon per klara parlamenta subtenemo disputnaskan konsentkontrakton, kiu permesas transdonon al Usono de bankaj datumoj de EU-civitanoj, kadre de luktado kontraŭ terorismo.
Per 378 voĉoj kontraŭ 196, la parlamento uzis unuafoje sian vetoan rajton pri internaciaj traktatoj, kiun ebligis la decembre enpotencigita traktato de Lisbono, kiu reformas eŭropajn instancojn.

La konsentkontrakto estis subskribita de la EU-ministroj pri enlandaj aferoj. Ĝi permesis al Usono daŭrigi prispuri la financfontojn de terorismo uzante bankajn datumojn kolektitajn de SWIFT, belga societo kies reton uzas 8000 financaj institucioj.

Sed la eŭropdeputitoj sekvis la rekomendon, kiun eldiris pasintsemajne la komisiono pri civilaj liberecoj, kiu levis maltrankvilecon koncerne protektadon de eŭropaj privataj datumoj kaj kiu deklaris sin favora al novaj traktadoj, kiuj asocios la parlamenton cele al longperspektiva interkonsento pri tiu dosiero.

Usonaj premgrupoj, sed ankaŭ pluraj eŭropaj registaraj influistoj de kelkaj tagoj estis premantaj por inversi la parlamentan inercion kaj savi la konsentkontrakton, kiun ili taksis decidiga por lukti kontraŭ terorismo. La eŭropa parlamento tamen asertis sian kontraŭstaron kaj profitas unuafoje sian novan povon: ĝi nun ankaŭ rajtas diri opinion pri internaciaj traktatoj kaj jen, ĝi trudiĝas sur la kampon de internacia traktado.









Published at 07:03PM ( 0 comments / 898 visits )
This post is public

April 5th, 2009

Esperantlingva versio de Belle, kanzono de la muzikteatraĵo Notre-Dame de Paris

Muzikteatraĵo
Muzikteatraĵo
En 1998, premiero de la spektaklo "Notre-Dame de Paris" lanĉis sukcesan turneon de tiu muzikteatraĵo en la franclingva mondo kaj en la tuta mondo. La artaĵo baziĝas sur la fama romano de Victor Hugo, kiu publikigis ĝin en 1831. La rakonton iel pli diskonigis Walt Disney per la movbilda filmo "La ĝibulo de Notre-Dame" en 1996. La muzikteatraĵo estas muzike kaj tekste valora. La tekstoverkisto estas Luc Plamandon kaj la komponisto Richard Cocciante. Belle en la franca signifas bela. En la rakonto, la koncerna belulino nomiĝas Esmeralda. Unu el la kanzono de la spektaklo ĝuste nomiĝas Belle (kiun vi povas aŭskulti per klako sur la ligilo). Jacques Le Puil faris el ĝi bonan tradukon (plibonigojn oni ŝuldas al Jean-Pierre Danvy kaj Francis Soghomonian). En la kanzono, pluraj enamiĝantoj de Bel' rakontas sian amturmenton kaj kaŝsentojn.






BEL' (BELLE)

(muziko : Richard Cocciante / paroloj : Luc Plamandon / elfrancigo : Jacques Le Puil, plibonigoj de Jean-Pierre Danvy kaj Francis Soghomonian)



Bel'

Jen vort' inventita nur por ĉi anĝel'

Dum la danco ŝia korp' 'stas tiu de l'

Birdeto, kiu estas preta por la flug'

Tiam infer' faligas min sub sia jug'



Sub ŝia rob' rigard' kaj nun tre vigla flam'

Ĉu mi do preĝon faru nun al Nia Dam' ?

El

Vi, kiu ĵetos ŝtonon al ŝi kun sever' ?

Sed tiam por li ne plu estos lok' sur ter'



Ho Lucifer'

Ho ! Lasu min nur fojon ja

Karesi la hararon de Esmeralda



Bel'

Ĉu diablo prenis ŝin por sia cel'

Por ke al Di' foraperu la aspir' ?

Ĉu do pro li naskiĝas nun amordezir'

Por malebligi la rigardon al ĉiel' ?



Prapeko certe restas en ŝi, jen makul'

Ĉu pro l' dezir' al ŝi mi iĝas nun aĉul' ?

Bel'

La ciganin', ĉiesulin' laŭ la najbar'

Subite portas ŝi la krucon de l' homar'



Ho ! Nia Dam' !

Ho ! Lasu min nur fojon ja

Eniri la ĝardenon de Esmeralda !



Bel'

Eĉ se l'okul' nigra estas sorĉopel'

Ĉu virgulin' estus plu nun ĉi anĝel' ?

Kiam ŝi ondas, ŝvebas mi pro la spektakl'

Sub ŝia rob' estiĝas ja vera mirakl'

Ho, amatin', ke malfidelu mi sen tim'

Antaŭ ol mi al la altar' kondukos vin



Bel'

Neniu vir' formetos la rigardon plu

Pro timo al ŝanĝiĝo en salo-statu'

Ho Liliflor'

Ne estas pastro mi kaj ja

Mi plukos la amfloron de Esmeralda

Esmeralda

Published at 11:24AM ( 0 comments / 957 visits )
This post is public

February 19th, 2009

La lasta informletero de EDE aperis

Lettre jui-janv2009
Lettre jui-janv2009
Al tiuj kiuj interesiĝas pri esperanto kaj Eŭropo, jen vi informitaj pri la aperigo de la lasta informletero de Eŭropo - Demokratio - Esperanto. Ĉi-sube, la ligiloj por elŝuti.

Jen ĝi en esperanto.

Jen ĝi en la franca.

Bonan legadon.

Published at 07:49PM ( 3 comments / 622 visits )
This post is public

January 21st, 2009

Ĉinio cenzuras eron de la enoficiga parolado de Obama

La paroladero, kiu koncernis luktadon kontraŭ komunismo en la pasinteco tiel kiel reĝimkontraŭstarecon estis forigita el la transsendado de la parolado de Obama far ĉinaj aŭtoritatoj.

La usona prezidento interalie memorigis ke "la antaŭaj generacioj alfrontis faŝismon kaj komunismon, ne nur per misiloj kaj ĉaroj, sed per solidaj aliancoj kaj fortaj konvinkoj". "Al tiuj, kiuj alkroĉiĝas al povo per koruptado, trompado kaj silentiga kontraŭularo, tiuj sciu ke kvankam vi troviĝas ĉe la malbona flanko de la historio, ni tendos al vi la manon se vi akceptos malpremi la pugnojn" aldonis la nova prezidento.

La voĉo de la interpretisto de la ĉina nacia televidkanalo CCTV subite mallaŭtigas sian voĉon tiam, kiam la vorton komunismo elbuŝigas la nova loĝanto de la Blanka Domo, dum la kamerao refilmas surprizitan ĵurnalistinon en studio. Vi povas spekti tiun trompan agon ĉe la retejo de la franca internacia informkanalo France24.

Published at 08:12PM ( 0 comments / 415 visits )
This post is public

October 28th, 2008

Kanto Nov' Jork belvoĉe kantita en esperanto

Mi hazarde trovis esperantoversion de la fama kanto Nov' Jork, Nov' Jork majstre kantita de meksikano (Vicente Valdes Bejarano) en esperanto. Bildoj kaj kantoteksto akompanas la muzikon. Eblas aŭskulti ĉe youtube:

www.youtube.com/watch?v=P2x_jd7EEms

Bonan aŭskultadon!



Published at 08:24PM ( 2 comments / 833 visits )
This post is public

October 19th, 2008

Malferma kanto de la videoludo Fina fantazio en esperanto

Mi hazarde eksciis retumante, ke la komenco de la malferma muziko de la videoludo Fina fantazio 11 (final fantasy) estas en esperanto.

read more
Published at 12:31PM ( 1 comment / 1030 visits )
This post is public

September 22nd, 2008

Nova aspekto por la EDE-informfoliaro

Nova aspekto
Nova aspekto
De unu jaro, mi estas redaktisto de la EDE-informfolio. EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto) estas politika movado, kiu celas pli demokratian Eŭropon uzante Esperanton kiel cementon de la eŭropa civitaneco. Se Eŭropo estu startpunkto pro plej rapide solvindaj lingvaj problemoj, ankaŭ espereble iam Esperanto estos cemento de tutmonda civitaneco. La EDE-informfolio estas ia letero, kiun mi ĉeretiĝas ĉe la EDE-retejo antaŭ ol sciigi pri ĝia aperigo al geabonantoj per tiucela diskutlisto. La letero ekzistas en la franca kaj en Esperanto. Mi sufiĉe malfruas pri redaktado de la letero (la lasta, kiun mi ĵus publikigis estas tiu de junio) sed mi esperas kompensi la malfruiĝon. En la lasta numero de junio, mi tute reaspektigis la leteron, kaj mi esperas ke mi sukcesis iom belegi, aspekte kaj profesie modernigi ĝin. Jen ekzemplo de la malnova enpaĝigo kaj jen la laste koncipita enpaĝigo. Jam de la komenco, mi uzas nur liberajn bitvarojn (la bildtraktilon The Gimp, la enpaĝigilon Scribus kaj la desegnilon de vektoraj ilustraĵoj Inkscape). Scribus foje iom cimumas, sed povas esti pro mia komputilo. Mi ne estas profesiulo, sed mi opinias ke la rezultoj kaj atingaĵoj povas esti profesiaj per liberaj bitvaroj kaj mi opinias ke liberaj programaroj jam atingis preskaŭ nivelon de patentaj programaroj. Mi ĉiel tre konsilas al aliaj esperantistoj ekkoni kaj ekuzi ilin.

Se vi deziras aboniĝi al la listo kiu sciigas pri novaperigo de numero, jen por aboniĝi al la franclingva versio, kaj jen por aboni la esperantlingvan.

Published at 07:15PM ( 3 comments / 724 visits )
This post is public

August 6th, 2008

Peresperanta konstruado de biogasejo en Tanzanio

Tri blogerojn antaŭe, mi menciis du biogasajn firmaojn, kiuj uzas esperanton ĉe sia retejo. Mi hodiaŭ ĵus malkovris ĉe la blogo de unu el ili, ke la „oficiala“ ;-) esperantisto de Naskeo estis laste en Tanzanio por tie helpi esperantiston konstrui biogasproduktejon. Jen mi tradukis por vi el la franca intervjuon de Damien Delhomme.

read more
Published at 08:48PM ( 1 comment / 485 visits )
This post is public

July 30th, 2008

Ĉinio eĉ malpermesas plenan interretan aliron al ĵurnalistoj

Katenaj ringoj
Katenaj ringoj
Por ekhavi la rajton en 2001 organizi la olimpiajn ludojn ĉi-jare, Ĉinio engaĝiĝis progresi koncerne homajn rajtojn kaj parolliberecon. Ni jam sciis ke ĉinaj aŭtoritatoj malhelpas pri plena aliro al interreto por siaj civitanoj, sed ili nun ankaŭ eĉ malpermesas ĝin al fremdaj ĵurnalistoj, kiuj estas en Pekino por raporti pri la olimpiaj ludoj.

Ĉinaj aŭtoritatoj timas pleje ke disponebligo de informoj tra interreto servu kiel perilon por malstabiligo de la lando (okazis tumultoj antaŭ ne longe en la regiono de Ghizou) aŭ simple akrigu bildon de sia reĝimo en ĉinaj mensoj.

Se ĉinoj kiuj nun legas ĉi tiun blogeron ne kredas ke iuj retejoj estas malpermesitaj ĉe ili, (se hazarde Ipernity ne jam estas malpermesita! Eble ĝi estos post ĉeretigo de tiu ĉi blogero!) ili klaku sur la 3 ekzemplaj ligiloj, kaj ili mem spertos, kiel ilia reĝimo prizorgas iliajn opiniojn:

www.bbc.co.uk/

www.amnesty.org/

www.rsf.org

En Ĉinio, la oficiala parolo estas arĝenta, sed silentado estas ora...

Sur la bildo: anstataŭ 5 olimpiaj ringoj, 5 malliberigaj ringoj.

Published at 07:47PM ( 0 comments / 349 visits )
This post is public

July 25th, 2008

Esperantosurprizo en vendejo de biovaroj

Kirŝbergo ĉe la Jagsto
Kirŝbergo ĉe la Jagsto

De kelkaj monatoj nun, mi loĝas en urbeto de Germanio. Dum pluraj semajnoj, mi faris nutraĵan aĉetadon en vendejo de biologiaj varoj (organikaj). La vendejo estas sufiĉe malgranda kaj ĉefe vendas nutraĵon kaj kelkajn aliajn produktaĵojn. Post esti vizitinta 3 aŭ 4 fojojn la vendejon, unu monato post mia alveno, mi kiel kutime iris plian fojon tien por aĉeti. Tiun ĉi fojon, mi surhavis t-ĉemizon, sur kiu eblas legi la vorton esperanto. Apenaŭ enirinta la butikon, mi aŭdas saluton esperantlingvan BONAN MATENON!!!!!! Mi unue pensis ke oni provas saluti min en la franca, ĉar oni scias ke mi estas franco. Mi opiniis ke mia laca cerbo estas halucinanta. Tamen mi demandis, "ĉu vi parolas esperanton" al la koncerna homo kiu estas la mastrumanto de la vendejo. Kaj li respondis ke jes, nekredeble ĉu ne!! Krome, li lernis memstare, neniam renkontiĝis kun veraj e-parolantoj, ne movadumas, ne vojaĝas. Li eĉ neniam uzis esperanton komputile ĉar simple ne havas retaliron. Li estas unu el tiaj esperantistoj, kiujn ne eblas nombri kaj kiuj grandigas la malcertecon de nia pritaksado de e-parolantoj! Mi kredis min en revo. Renkonti esperantiston izolitan, sen ajna rilato kun la movado, en ĉiutaga kunteksto...  tio estas malofta. Plaĉas al mi ke mi renkontis esperantiston en ne speciale aranĝita renkontiĝo, sed tute hazarde dum ĉiutaga faraĵo.

De tiam, kiam mi iras aĉeti, mi povas paroli esperanton! Tio estas krome sencoplena, ĉar li estas germano kaj mi franco, do ni ja ne havas komunan gepatran lingvon. Mi listigis en esperanto ĉion, kion mi kutime aĉetas, tiel ke li konu la varonomojn. Li tre fieras paroli kun mi en esperanto antaŭ siaj klientoj. La klientoj tute surpriziĝas, ĉar ili ne konas lin parolanta alian lingvon ol la germanan, kaj krome ili demandas sin pri kiu lingvo temas. Nun, la e-lingva vendejestro bone flegas min, kaj demandas kion mi serĉas se ŝajnas ke mi ne trovas la dezirataĵon. Krome, mi ofte ricevas fromaĝon senpage, ĉar tiu, kiun mi gustumas estas laŭ li tiel matura kaj gustume forta, ke neniu germano aĉetus ĝin kaj ĉar mi ŝatas ĝin, li preferas donaci ĝin al mi ol ĝin enrubujigi. ;-)

Tri semajnojn post la ekscio de nia reciproka esperantisteco, mi subite eksciis ke ĉiuj miaj kunlaborantoj en la oficejo jam sciis ke mi parolas esperanton, ĉar la vendejmastrumanto tion rakontis al ĉiuj. Mi neniam ĝis nun vere parolis pri esperanto kun miaj laborkolegoj, sed ili sendube havas la impreson ke esperanto estas jam vaste parolata.

Jen pruvo pri tio ke esperantistoj ne nur estas movadanoj kaj ke eblas renkontiĝi hazarde kun ili surstrate, kvankam tio ja okazas malofte. Ne senesperiĝu pri tio! Mi deziras al vi iam kaj eĉ plurfoje tion sperti! ;-)

Published at 05:17PM ( 6 comments / 798 visits )
This post is public

July 13rd, 2008

EuroNews ekdissendas en la araba

 

Jen plia lingvo

Kun ĝojo, mi anoncas ke la eŭropa televidkanalo EuroNews, elstara kiel internacia informkanalo en Eŭropo kaj Afriko, ekdissendis hieraŭ je la 19a (CET) ĉie en la mondo siajn programojn en la araba lingvo. Tiu ĉi dissendado kongruas kun la fondo de la Unio por la Mediteraneo en Parizo ĉi semajnfinon. Mi ĝojas pri tiu ĉi aldono de la araba lingvo, ĉar ĝi estas signo de malfermeco al niaj najbaraj landoj. Male al usonaj internaciaj amaskomunikiloj kiel CNN kiuj trudas la anglan al ĉiuj, eŭropanoj parolas en la lingvoj de la popoloj, kiujn ili celas. La araba ne estas la unua ne-EU-lingvo, kiun aldonis la kanalo. El la 7 jam disponeblaj lingvoj jam estis la rusa. Kaj ankaŭ la portugala estas malfeliĉe
ĉefe dissendata ne pro la ĉeesto de Portugalio en EU, sed ĉar ial la kanalo celas trafi brazilajn orelojn. Kompreneble, brazilanoj estas tamen bonvenaj por spektadi la kanalon! ;-) Eĉ se tiu ĉi strebo al malfermiteco estas salutinda, oni povas bedaŭri ke EuroNews ne celas prioritate trafi eŭropanojn antaŭ ol trafi aliajn mondregionojn kaj ke mankas ankoraŭ tiom da lingvoj por ke plej multe da eŭropanoj povu informiĝi laŭ eŭropa perspektivo en sia lingvo pri okazaĵoj okazantaj eŭrop- kaj mondskale.
Oni ankaŭ povas bedaŭri ke la informoj estas unudirektaj, de Eŭropo al Arabaj Landoj. Kritikeme, oni povas diri ke eŭropanoj celas trudi eŭropan vidpunkton al ceteraj landoj. Devus esti interŝanĝo.

Unio por la Mediteraneo
 

Eŭromediteranea Unio
Eŭromediteranea Unio
La landoj koncernataj de la fondo de tiu ĉi nova Unio estas ĉiuj EU-landoj kaj ĉemaraj landoj de  Norda Afriko (krom Libio) kaj de Mezoriento, entute iom malpli ol 40 landoj kun 800 milionoj da enloĝantoj. Estas bele ke Mediteraneo ne estu konsiderata kiel limo ne transirinda, sed kiel spaco komuna kaj al EU-landoj kaj al ĉirkaŭmediteraneaj landoj. Estas grave pacigi la tutan regionon per komunaj projektoj kaj ke EU-landoj ne nur vivu por si mem. Unua projekto estos protekti la mediteranean ekosistemon kaj komuna starado kontraŭ ties poluado. La nova Unio ankaŭ celas mildigi limecon inter Nordafrikaj Landoj, per konstruado de translimaj vojoj kaj pliigi interŝanĝadon inter EU- kaj mediteraneaj landoj. Mi esperas pri nobla celo de tiu ĉi nova Unio, kaj esperas ke ĝi ne nur estos maniero por EU-landoj plifortigi kontraŭecon al kontraŭleĝa enmigrado. Mi esperas ankaŭ ke ne estas maniero forigi Turkion el interparolado pri sia EU-eniĝo, proponante al ĝi nur aliĝon al tiu mediteranea Unio anstataŭ plenan EU-aliĝon.
Kio estas iom malbona, estas ke tiu kroma Unio, kiu mikse kovras landlimojn povus malfortigi jamajn regionajn Uniojn. Efektive, jam ekzistis la Afrika Unio unuflanke, la Ligo de Arabaj Landoj aliflanke kaj EU. Afriko, aparte nigra Afriko bezonas kunlaboron inter siaj membroŝtatoj, kaj espereble Nordafrikaj Landoj ne seninteresiĝos pri rilatoj kun Nigrafrikaj Landoj.

Perspektivoj el esperantista vidpunkto

La lanĉo de la arablingva aŭdkanalo kongrua kun la fondo de la Unio por la Mediteraneo pruvas ke politiko povas pezi sur la estigado de novaj lingvoj ĉe EuroNews, la televidkanalo do ne tute estas sendependa. Tio esperigas, ke se iam estos premoj por aldonigi esperanton, tio ŝajne eblus. Mi tamen ankoraŭ aldonu ke kelkaj arabaj landoj estas akciuloj de la kanalo, kio UEA ne estas! ;-)

Mi esperas ke EU estos punkto, de kie kunlaborado inter najbaraj landoj ĉirkaŭfirmiĝos, kaj sterniĝos ĉiam pli foren en la mondo. Mi esperas, ke iom post iom mildiĝos landlimoj ke homaro iom post iom unuiĝos, gardante sian diversecon. Mi esperas ke esperanto fariĝu cemento de eŭropa civitaneco unuapaŝe (ĉar tio nuntempe estas plej necesa en EU) kaj ke post kelkaj jardekoj aŭ jarcento (aŭ antaŭe), esperanto fariĝos cemento de tutmonda civitaneco.

La 8 lingvoj de EuroNews estas: la franca, la hispana, la portugala, la germana, la angla, la rusa, la itala kaj la araba. Pri EuroNews, eblas legi pli en esperanto en la lasta EDE-informfolio Eŭropa Voĉo.

Published at 01:47PM ( 2 comments / 503 visits )
This post is public

June 23rd, 2008

Biogasaj firmaoj kaj esperanto

Estas amuze, retumante, mi trovis 2 biogas-firmaojn, kiuj strebas al uzado de esperanto ĉe siaj retejoj. Unu eĉ disvolvis patentojn, kun nomoj sufiĉe esperantlingve sonaj (PROVEO). Cetere, la nomo mem de la firmao sonas iom esperantlingve! Jen tiuj firmaoj:

NASKEO (klaku la ŝildon maldekstre supre)

Bio-tec

Ĉu biogasistoj estas pli malfermitaj al esperanto ? ;-)

Published at 09:55PM ( 2 comments / 606 visits )
This post is public

June 23rd, 2008

Kolbasoj kaj biogasproduktejoj

Lastan semajnon, ĉar ne estis multe por fari en la oficejo, mia estro proponis al mi helpi al amiko  de li (Gärt) kiu havas sian propran unuhoman entreprenon. Kadre de sia laboro, Gärt riparas kaj helpas al farmantoj kaj kultivistoj memkonstrui biogasproduktejon. Fermantigante organikajn rubaĵojn, kiel bestajn fekaĵojn, oni ekhavas gason, kiun eblas uzi kiel energifonton. Per memkonstruado, la instalaĵo estas malpli kosta kaj ja la farmantoj sentas sin pli implikataj en la projekto. Survoje al la domo de Gärt, ni iam haltis kaj li demandis ĉu mi deziras paneton. En Francio, paneto estas kutime ĉokolada (petit pain au chocolat), almenaŭ kiam estas la 10a matene. Ĉar mi pensis ataki longan tagon kun korpa laboro, mi jesis. Mi akompanis lin en la vendejon kiu ne estis panvendejo, sed viandaĵejo. Li petis al la vendistino pretigi paneton kun ena kolbaso. Dio mia, la tranĉaĵo estis 1 centimetron dika kaj ĉirkaŭpasis la panon de 2 centimetroj. Estis pli da kolbaso ol pano. Krome Gärt aĉetis ankaŭ kolbasajn rezervojn por la venontaj tagoj dum kiuj ĉiuplade estis almenaŭ kolbaso. La plej kolbasa tago tamen estis vendredo. Mi tiam estis apud Munkeno. Ni ricevis tagmeze kolbassalaton (nur kolbasojn kun fromaĝo), je posttagmezfina manĝeto, ni manĝis panon kun kolbasoj kaj la vespera manĝaĵo denove estis kolbasoj kun pano! Mi ĝojas fini mian kolbasan semajnon. Mi pli bone komprenas kial estas eble pli da vegetaranoj en Germanio ol en Francio!

En tiu munkena farmbieno, ni laboris ĉe laktoprodukta farmbieno je 100 bovinoj. Jam estis biogasproduktejo, sed la bovisto konstruis kroman parton por ebligi plej bonan gasiĝon de la bovinaj fekaĵoj. Gärt kaj mi devis ligi la malnovan instalaĵon kun la nova per larĝa kanaltubo por fekaĵoj kaj mallarĝa por biogaso. Dank al la bovinaj fekaĵo, la bovisto produktas 100 elekrajn kilovatojn kaj varmon. Krome, li havas sur sia tegmento lumelektrajn sunkaptilojn kiu provizas 30 kilovatojn. Krom produkti lakton, la bovisto produktas 130 kilovatojn. Interese ĉu ne?Kaj estas aliaj multaj tiaj instalaĵoj en Germanio.

Published at 08:53PM ( 4 comments / 538 visits )
This post is public

May 31st, 2008

Franco en Germanio

Saluton al ĉiuj! Delonge mi ne plu skribis. De 2 semajnoj, mi praktikumas en Germanio, en internacia kompetencejo pri biogaso kaj biomaso. Mi loĝas en junulargastejo. Mia praktikumado daŭros minimume 3 monatojn. Kiel vi eble jam rimarkis, mi ŝanĝis la titolon de mia rettaglibro al "Franco en Germanio" ĉar mi intencas raporti pri impresoj, anekdoti pri ĉi tieaj travivaĵoj.

Ĝis baldaŭ por pliaj novaĵoj.

Published at 03:05PM ( 3 comments / 696 visits )
This post is public

February 18th, 2008

Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro

Emblemo de psifono
Emblemo de psifono
Al Psiphon oni aljuĝis jaŭdon vespere la grandan premion de la jara Ret-esploranto. Tiu bitvaro kreita de kanada laboratorio ebligas eviti cenzuron fare de didakturaj reĝimoj ĉe interreto. Ĝis nun, por tion fari, necesis konektiĝi al eksterlandaj serviloj, sed tiel, retumantoj estis facile identigeblaj.

Psiphon funkcias laŭ modelo iom malsama. Necesas komplico en lando kiu ne suferas cenzuron. Estas la komplico, kiu elŝutas la bitvaron Psiphon kaj sendas la konekt-kodojn al la retanoj en didaktora lando. Tiuj ĉi lastaj eĉ ne bezonas elŝuti la bitvaron, ili simple fore konektiĝas dank al la kodoj, kaj la eksterlanda komputilo utilas kiel "kaŝ-ekrano". La datenoj tiel transsendataj estas ĉifritaj kaj aperas kiel simpla banka transakcio.
"Jen bitvaro, kiu povus utili al ĉiuj ĵurnalistoj kiuj raportos pri la olimpikaj ludoj en Pekino" ironiis Ron Deibert, la laboratoriestro kreinta Psiphon.

Eble bela tasko por esperantistoj estas diskonigi tiun novan rimedon por libera informointerŝanĝado kaj kial ne, eĉ ekuzi ĝin!! Tiu bitvaro kaj esperanto kune konsistigas belan kaj sendube efikan informliberigan koktelon.

 

Published at 07:37AM ( 4 comments / 947 visits )
This post is public


   ← previous   1 2   next →   

( 27 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Feo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...